Bonvenon al la retejo de Esperanto Por UN. Ĉi tie troviĝas informoj pri Esperanto kaj
Unuiĝintaj Nacioj. Universala Esperanto-Asocio havas oficialajn kunlaborajn rilatojn kun
Unuiĝintaj Nacioj kaj kun Unesko, kaj ni laboras subtene al UEA. Ni ankaŭ subtenas
multlingvismon ĉe UN kaj uzon de la Internacia Lingvo Esperanto, kaj ni klopodas informi
kaj eduki esperantistojn pri la graveco kaj valoro de UN. Ni havas teamojn de
reprezentantoj en Novjorko, Ĝenevo, Vieno kaj Parizo, kaj kunlaborantojn dise tra la
mondo.
Nia retejo enhavas informojn pri UN, tradukojn de bazaj UN-dokumentoj en Esperanton, terminaron, videojn kaj aliajn utilajn materialojn.
