Deklaro okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2020

Alklaku ĉi tie por legi nian mesaĝon. Universala Esperanto-Asocio (UEA), kune kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), gratulas Unuiĝintajn Naciojn kaj UNESKOn pri ties progreso, kunlabore kun ties Membraj Ŝtatoj kaj kun neregistaraj organizoj kaj la civila socio, en plivastigo kaj en altigo de la kvalito de edukado tutmonde.