Ban Ki-moon okaze de Internacia Virina Tago 2014

La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon mesaĝis okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto

En la ĉi-jara Internacia Virina Tago ni volas emfazi la atingadon de egaleco por virinoj kaj knabinoj, kiu gravas ne nur ĉar temas pri justeco kaj fundamentaj homaj rajtoj, sed ankaŭ ĉar progreso en tiom da aliaj kampoj dependas de tiu egaleco,” li diris. “Landoj kun pli da seksa egaleco havas pli bonan ekonomian kreskon. Entreprenoj kun pli da virinaj gvidantoj produktas pli bonajn rezultojn. Interkonsentoj pri paco, kiuj inkluzivas virinojn, estas pli daŭrivaj. Parlamentoj kun pli da virinaj membroj faras pli da leĝoj pri ŝlosilaj sociaj demandoj, kiel sano, edukado, kontraŭdiskriminacio kaj subteno de infanoj.

La atestaĵoj klaras: egaleco por virinoj signifas progreson por ĉiuj.

Tiu ĉi simpla vero devas esti kerna en nia laboro por rapidigi progreson al la Jarmilaj Evoluigaj Celoj antaŭ la venontjara limdato kaj formi agendon por la jaroj preter 2015.

Gravaj gajnoj jam okazis rilate aliron al elementa edukado por knabinoj kaj politika reprezentado fare de virinoj. Sed la progreso restas multe tro malrapida kaj malebena.

Bebino naskita hodaŭ ankoraŭ frontas malegalecon kaj diskriminacion, sendepende de la loĝloko de la patrino. Ni havas komunan devon certigi ŝian rajton vivi libera je la perforto, kiu tuŝas unu el tri virinojn tutmonde; gajni egalan kompenson por egala laboro; esti libera je diskriminacio, kiu malebligas ŝian partoprenon en la ekonomio; havi egalan decidopovon en decidoj kiuj tuŝas ŝian vivon; kaj decidi ĉu kaj kiam ŝi naskos infanojn, kaj kiom da infanoj ŝi naskos.

Mi havas mesaĝon por ĉiu knabino naskiĝinta hodiaŭ, kaj por ĉiu virino kaj knabino sur la planedo: realigi homajn rajtojn kaj egalecon ne estas ia revo, ĝi estas devo de Registaroj, Unuiĝintaj Nacioj, kaj ĉiu homa estaĵo.

Same mi havas mesaĝon por miaj frataj viroj kaj knaboj: faru vian kontribuon. Ni ĉiuj gajnas kiam virinoj kaj knabinoj – viaj patrinoj, fratinoj, amikinoj kaj koleginoj – povas atingi sian plenan potencialon.

Ni kune laboru por virinaj rajtoj, virina povigo kaj seksa egaleco dum ni strebas por elimini malriĉon kaj antaŭenigi daŭripovan evoluon. Egaleco por virinoj estas progreso por ni ĉiuj!”

Ban Ki-moon

(Angla originalo: https://www.looktothestars.org/news/11637-ban-ki-moons-message-for-international-womens-day)