La Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco

Mesaĝo De La Ĝenerala Sekretario Okaze De La Internacia Tago Por Elradikigo De Malriĉeco, 17 Oktobro 2012

Malriĉeco estas facile denuncebla sed malfacile kontraŭbatalebla. Tiuj, kiuj suferas pro malsato, mankado kaj maldigno bezonas pli ol solidaraj vortoj: ili bezonas konkretan subtenon.

Ni markas la ĉi-jaran Internacian Tagon por Elradikigo de Malriĉeco dum tempo de ekonomia strikteco en multaj landoj. Dum registaroj luktas por ekvilibrigi buĝetojn, financaj rimedoj por kontraŭbatali malriĉecon estas minacataj. Sed precize nun oni devus liveri al malriĉuloj aliron al sociaj servoj, sekurecon de enspezado, akcepteblan laboron kaj socian protekton. Nur en tiuj kondiĉoj eblos konstrui pli fortajn kaj pli prosperajn sociojn – ne per ekvilibrigo de buĝetoj koste al la malriĉuloj.

La Jarmilaj Evoluigaj Celoj stimulis tutmondan agadon, kiu generis grandan progreson. Ni tranĉis ekstreman malriĉecon je duono kaj korektis la seksan malekvilibron en frua edukado, tiel ke egale tiom da knabinoj nun ĉeestas elementajn lernejojn kiom knaboj. Multe pli da komunumoj nun havas aliron al pura trinkakvo. Milionojn da vivoj ni savis dank’ al investoj je saneco.

Tiuj atingoj reprezentas signifan paŝon al pli egaleca, prospera kaj daŭripova mondo. Sed pli ol unu miliardo da homoj ankoraŭ vivas en malriĉo, senigitaj je siaj rajtoj al nutro, eduko kaj sano. Ni devas doni al ili povon por helpi nin trovi daŭripovajn solvojn. Ni neglektu neniun fortostreĉon por certigi, ke ĉiuj landoj atingu la Jarmiljan Evoluigajn Celojn ĝis 2015.

Ĉe la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluigo, kiu okazis en junio ĉi-jare, gvidantoj el la tuta mondo deklaris, ke elradikigo de malriĉeco estas “la plej granda tutmonda defio, kiun frontas la mondo hodiaŭ.”

En Unuiĝintaj Nacioj ni nun pretigas la kadron por evoluigo por la periodo post la jaro 2015, konstruante surbaze de la Evoluigaj Celoj kaj samtempe rekte frontante longdaŭrajn malegalecojn kaj novajn defiojn, kiuj staras antaŭ la homoj kaj la planedo. Nia celo estas produkti aŭdacan kaj ambician kadron, kiu povas nutri transformajn ŝanĝojn, kiuj helpos la homojn nun kaj en estontaj generacioj.

Senbrida malriĉeco, kiu putradas jam multe tro longe, estas ligita al sociaj perturboj kaj minacoj al paco kaj sekureco. Je tiu ĉi Internacia Tago, ni investu en nia komuna estonteco, helpante la homojn leviĝi el malriĉeco, tiel ke ili, siavice, helpu transformi nian mondon.

Ban Ki-moon
(Trad. Humphrey Tonkin)