Komentario pri Jarmilaj Celoj

Komentario por la sesio “Venki komunikajn barojn al disvastigo kaj atingo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj
10 Septembro, 2004

57-a Jarkonferenco de Neregistaraj Organizaĵoj
Fako de Unuiĝintaj Nacioj pri Publika Informado
La Jarmilaj Evoluigaj Celoj: La civila socio ekagas

En septembro 2000, la gvidantoj de 189 ŝtatoj-membroj de Unuiĝintaj Nacioj okazigis Jarmilan Pintokonferencon en Novjorko, kie ili interkonsentis dediĉi sin al plenumo de ok Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC) ĝis la jaro 2015. La Jarmila Deklaracio, kiu rezultis el tiu pintokonferenco, priskribis la ok celojn jene:

1. Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton
2. Atingi universalan elementan edukadon
3. Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj
4. Redukti la nombron de infanaj mortoj
5. Plibonigi patrinan sanon
6. Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn
7. Certigi median daŭripovon
8. Starigi tutmondan partnerecon por evoluigo

La celoj ne estas nur malplenaj promesoj: oni starigis celtabulojn por ĉiu celo, kiuj ebligos la mezuradon de progreso laŭvoje; kaj Unuiĝintaj Nacioj havas firman intencon publike esprimi sin pri tiuj celtabuloj kaj indiki kian progreson faradas ĉiu ŝtato survoje al la finopunkto.

Universala Esperanto-Asocio organizis tiun ĉi kunvenon, kune kun la Bahaa Internacia Komunumo kaj la Monda Federacio de Asocioj pri Unuiĝintaj Nacioj, ĉar ni volas aparte prilumi la lingvan dimension de la ok celoj kaj enfokusigi nian atenton precipe je la oka, “Starigi tutmondan partnerecon por evoluigo.” Nia asocio interesiĝas ne nur pri antaŭenigo de Esperanto kiel internacia lingvo kreita por trovi egalecajn solvojn al problemoj de lingva malegaleco, sed ankaŭ pri lingvaj problemoj kaj ilia solvado kie ajn ili aperas.

Unu loko, kie lingvaj problemoj ja aperas, estas en la realigo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, ĉar ĉiuj tiuj celoj postulas multlingvan kunlaboradon. Ne ĉiam ni bone komprenas, kiel disvastigitaj estas tiaj problemoj. Mi donu al vi unu-du ekzemplojn el tiu ĉi konferenco. Hieraŭ, pluraj lingvaj problemoj leviĝis eĉ inter ni. Mankis interpretado dum la mateno pro bezonoj aliloke en la domo: ĉion oni devis fari pere de la angla lingvo. Kaj dum la posttagmezo unu el niaj parolantoj volis prezenti siajn rimarkojn en la hispana, sed la interpretistoj alvenis tro malfrue por ebligi tion. La parolanto bonhumore kaj kun laŭdinda sukceso klopodis uzi la anglan, kun multa kuraĝigo de sia aŭskultantaro – sed mi kredas, ke ni ĉiuj rekonas, ke ŝi trovis sin en baze diskriminacia situacio. Neeviteble tio limigis la gravan mesaĝon, kiun ŝi volis liveri al ni.

Tiaj etaj problemoj (etaj al ni, kiuj parolas la anglan lingvon, sed ne al tiuj, kiuj ne parolas ĝin) multoble ripetiĝas en la evoluiga procedo mem, ne nur en niaj konferencoj. Foje oni eĉ ne rekonas, ke ili konsistigas problemojn.

Unu el la hieraŭaj parolantoj, Barbara Kalima, sugestis, ke la oka celo, pri partnereco, estas eventuale la plej malfacila. Parolante ĉe la Forumo pri Civila Socio en Sanpaŭlo, Brazilo, Ĝenerala Sekretario Annan esprimis similan senton kiam li diris al la partoprenantoj: “Vi valore kontribuadas per tio, ke vi ligas viajn ekzistantajn kampanjojn al la unuaj sep celoj… Sed la perspektivo koncerne tiujn celojn ŝlosile dependas de la oka – kunfandi tutmondan partnerecon por evoluigo.” Tia partnereco parte dependas de nia kapablo forigi diversajn barilojn, fronti diversajn bezonojn, mastrumi ŝuldojn, kaj simile. Sed, pli fundamente, partnereco dependas de inkluzivo de ĉiuj partioj, tiel ke dialogado kreiĝu surbaze de konsidero ne nur de tio, kion la registaroj pretas doni, nek kiel neregistaraj organizaĵoj aŭ la privata sektoro engaĝiĝu, sed kiel komunumoj kaj individuoj, kiuj estas mem la celatoj de la evoluiga laboro, aŭdigu siajn voĉojn. Hieraŭ Miklos Marschall, de Travideblo Internacia (Transparency International), rakontis pri internacia evoluiga projekto, por kiu oni aĉetis la malĝustajn specojn de traktoroj. La projekto profitigis la perantojn, kiuj estis malfermaj al subaĉetoj kaj procentaĵoj, sed bankrotigis la simplajn farmistojn, kiuj prenis ŝuldojn por aĉeti favorpreze la traktorojn. Ni povas esti certaj, ke oni ne interkonsiliĝis kun la farmistoj, aŭ ne interkonsiliĝis laŭ la ĝusta maniero, antaŭ ol aĉeti la traktorojn.

La oka JEC, kiel la aliaj sep, emas emfazi la gravecon de partnereco inter tiuj, kiujliveras la evoluhelpon – kaj ja havas sencon, ke oni reduktu la piramidan strukturon de evoluigaj programoj, transformante ilin en komunajn inciatojn kun komuna respondeco pri rezultoj. Sed kompleta partnereco kaj kompleta realigo de tiu ĉi celo inkluzivu ankaŭ tiujn, kiuj ricevas la evoluhelpon – ĝis la plej malriĉaj el la malriĉaj, la analfabetoj, virinoj kiuj estas viktimoj de diskriminacio aŭ al kiuj mankas sanaj servoj, aidosaj viktimoj, kaj tiuj, kiuj vivas en kondiĉoj de naturmedia degenero. Jen homoj, kiuj apenaŭ povas aŭdigi siajn voĉojn. Ni devas aŭskulti tiujn voĉojn kaj aŭdi iliajn mesaĝojn.

Sed tiuj partneroj ne scipovas paroli nian lingvon – nek laŭvorte nek metafore. Nek, pro iliaj malavantaĝoj, ili verŝajne iam scipovos. Sekve ni, la privilegiitoj, devas adaptiĝi, lernante iliajn lingvojn (aŭ utiligante fidindajn personojn, kiuj ilin kapablas) kaj registrante iliajn bezonojn kaj zorgojn. La granda plimulto de internaciaj evoluigaj iniciatoj postulas por sia realigo multajn lingvojn. Tipan projekton oni ekzemple povus elkovi en anglalingva medio, administri en hispanlingva aŭ franclingva neregistara organizaĵo, realigi de personaro parolanta regionan lingvon, kaj direkti al parolantoj de pure loka lingvo. Je ĉiu ŝtupo io perdiĝas. Kiam la anglalingvaj parolantoj levas iun demandon, kia ŝanco ekzistas, ke tiu demando portiĝu malsupren tra la lingva ĉeno, kaj respondo trabatu sian vojon denove al la pinto? Komunumoj ĉe la fino de tiu ĉi serpentuma komunika ĉeno ofte restas nedemandataj pri siaj opinioj nek kapablaj liveri ilin.

Ili ne povas liveri ilin ĉar neniu parolas ilian lingvon – en simpla lingvistika senco kaj en la senco, ke iliaj kulturaj valoroj, kredosistemoj kaj memsento ne nepre koincidas kun tiuj de la evoluhelpaj liverantoj – kaj tiuj ĉe la pinto de la decidoarbo estas kelkajn lingvojn kaj kelkajn kulturojn for de tiuj, kiujn ili prizorgas.

La termino “partnereco,” laŭ la nocio de “tutmonda partnereco” entenata en la oka JEC, estas bona termino ĉar ĝi implicas egalecan, nehierarkian rilaton. Unu el la punktoj, ĉe kiuj tia egaleco devas komenciĝi, estas la lingvo. Ĉu ni aŭdas la voĉojn, kiujn ni bezonas aŭdi? Ĉu okazas vera dialogo? Ĉu ni pretas akomodiĝi al la bezonoj de unuopaj komunumoj? Evoluigo, por ke ĝi estu desuba, do ne nur desupra, devas konsistigi dialogon – kaj dialogo implicas serĉadon de komuna linvo, aŭ almenaŭ konsciiĝon pri malsameco de monda vidpunkto kaj pretecon adaptiĝi. Ni povas komenci per simplaj elpaŝoj, ekzemple per lingva pritakso de nia organizaĵo aŭ de unuopa projekto por certigi, ke la voĉoj estas aŭdataj kaj la mesaĝoj ricevataj – kaj ke oni atingas veran partnerecon.

Mia kolego kaj kunprezentanto Tim Reagan, kiu estas fakulo pri lingvo en edukado kaj havas sperton pri la demando lingvo kaj evoluigo, atentigas, ke eltrovo de manieroj superi lingvajn diferencojn estas esenca sed apenaŭ sufiĉa. Ĝi foje povas doni la iluzion de komunikado, sed la terminoj mem, kaj la perceptoj de tiuj, kiuj peras inter la lingvoj, kunportas kulturajn antaŭsupozojn, kiujn oni ankaŭ devas konsideri. Do, nia problemo estas certe translingva, sed ankaŭ transkultura. Ĉiu ajn projektostrukturo, kiu ne enprenas tiujn konsiderojn, estos neeviteble difekta, kaj ĉiu ajn projektostrukturo, kiu ja enprenas ilin, bezonos revizian pritakson ne nur de la lingva dimensio sed ankaŭ de la kultura.

Humphrey Tonkin
Universala Esperanto-Asocio