La Mondo Estas Tro Armita

La Ĝenerala Sekretario De Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo: “La Mondo Estas Tro Armita Kaj Paco Estas Maltro Financata”,
Aŭgusto 2012

Antaŭ unu monato, konkurantaj interesoj malebligis interkonsenton pri ege bezonata traktato, kiu celis redukti la konsternan homan koston de la malbone reguligita internacia komerco pri armiloj. Samtempe, klopodoj al nuklea malarmado restas stagnaj, spite de forta kaj kreskanta publika opinio favora al tiu celo.

La malsukceso de tiuj intertraktoj kaj la ĉi-monataj datrevenoj de la atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako liveras bonan okazon por esplori kial okazis tiuj mispaŝoj, kial malarmado kaj armilolimigo montriĝis tiel malfacile atingeblaj, kaj kiel la monda komunumo povas denove trovi la vojon al tiuj nepre gravaj celoj.

Multaj defendaj establaĵoj nun rekonas, ke sekureco signifas multe pli ol gardado de landlimoj. Gravaj zorgoj pri sekureco povas leviĝi rezulte de demografiaj ŝanĝoj, persista malriĉeco, ekonomia malegaleco, naturmedia kompromitiĝo, pandemiaj malsanoj, organizitaj krimularoj, subprema regado, kaj aliaj fenomenoj, kiujn neniu ŝtato povas superregi en izolo. Armiloj ne povas fronti tiajn zorgojn

Tamen okazis maltrankviliga postresto inter rekono de tiuj novaj sekurecaj defioj kaj la lanĉado de novaj politikoj por ilin fronti. Naciaj buĝetaj prioritatoj ankoraŭ emas respeguli la malnovajn paradigmojn. Amasa milita elspezado kaj novaj investoj en modernigitaj nukleaj armiloj lasis la mondon tro armita – kaj paco maltro financata.

Pasintjare, la tutmonda milita elspezo laŭaserte superis 1,7 trilionojn da dolaroj – pli ol 4.6 miliardojn da dolaroj ĉiutage – kio estas preskaŭ duoblo de la buĝeto de Unuiĝintaj Nacioj por tuta jaro. Tiu malavara elspezo enhavas pliajn miliardojn por modernigi nukleajn armilarojn je jardekoj en la estontecon.

Tiu ĉi nivelo de milita elspezado estas malfacile klarigebla en mondo kie la Malvarma Milito jam pasis kaj kie regas tutmonda financa krizo. Ekonomiistoj nomus tiun ĉi situacion “ŝanca kosto”. Mi nomas ĝin perdo de homaj ŝancoj. Nuklearmilaj buĝetoj aparte pretas por profundaj tranĉoj.

Tiaj armiloj estas senutilaj fronte al la hodiaŭaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco. Per sia nura ekzisto ili kaŭzas nestabilecon: ju pli oni nomas ilin esencaj, des pli granda estas la emo disvastigi ilin. Pliaj riskoj ekestas pro akcidentoj, plus la sanecaj kaj mediaj efikoj de subtenado kaj evoluigo de tiaj armiloj.

Venis la tempo por rekonfirmi nian dediĉon al nuklea malarmado kaj certigi, ke tiu komuna celo respeguliĝu en naciaj buĝetoj, planoj kaj institucioj.

Antaŭ kvar jaroj, mi skizis kvinpunktan proponon pri malarmado, kiu substrekis la bezonon de interkonsento pri nukleaj armiloj aŭ de kadro de internaciaj juraj instrumentoj por atingi tiun celon.

Sed daŭras la stagno pri malarmado. Evidente la solvo kuŝas en renovigitaj klopodoj flanke de la ŝtatoj por harmoniigi siajn agojn por atingi komunajn rezultojn. Jen kelkaj specifaj paŝoj, kiujn devus sekvi ĉiuj ŝtatoj kaj civilaj socioj por rompi tiun ŝtopiĝon.

  • Subteni klopodojn de la Rusa Federacio kaj Usono por elnegoci profundajn, kontrolitajn tranĉojn en iliaj nukleaj armilaroj, same nebatalpretaj kiel batalpretaj.
  • Akiri promesojn de aliaj posedantoj de tiaj armiloj, ke ili aliĝos al la malarma procedo.
  • Iniciati paŭzon de evoluigo kaj produktado de nukleaj armiloj aŭ novaj liverosistemoj.
  • Elnegoci multpartian traktaton, kiu malpermesas fendeblajn materialojn utiligeblajn en nukleaj armiloj.
  • Ĉesigi nukleajn eksplodojn kaj validigi la Inkluzivan Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Provoj.
  • Ĉesi dismeti nukleajn armilojn sur fremdan teritorion, kaj retiri tiajn armilojn.
  • Certigi, ke ŝtatoj havantaj nukleajn armilojn raportu al publika deponejo de UN pri nuklea malarmado, inkluzive detalojn pri grandeco de la armilaro, fendebla materialo, liveraj sistemoj, kaj progreso por atingi malarmadajn celojn.
  • Establi en Mezoriento zonon liberan je nukleaj armiloj kaj aliaj amasdetruaj armiloj.
  • Akiri universalan membrecon en traktatoj, kiuj malpermesas kemiajn kaj biologiajn armilojn.
  • Sekvi paralelajn klopodojn por limigi ordinarajn armilojn, inkluzive traktaton pri armila komerco, fortigitan kontrolon de neleĝa komerco pri malgrandaj armiloj kaj malpezaj bataliloj, universalan membrecon en la konvencioj por proskribi kontraŭhomajn minojn, grapajn bombojn, kaj nehumanajn armilojn, kaj pli vastan partoprenon en la Raporto de UN pri Militaj Elspezoj kaj la Registro de UN pri Ordinaraj Armiloj.
  • Iniciati diplomatiajn kaj militajn iniciatojn por konservi internaciajn pacon kaj sekurecon en mondo sen nukleaj armiloj, inkluzive de novaj elpaŝoj por solvi regionajn disputojn.
  • Kaj, eble ĉefe, ni devas fronti bazajn homajn bezonojn kaj atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn. Persista malriĉeco forronĝas sekurecon. Ni draste tranĉu elspezojn je nukleaj armiloj, kaj anstataŭe investu niajn rimedojn en socia kaj ekonomia evoluigo, kiu antaŭenigas la interesojn de ĉiuj homoj per tio, ke ĝi larĝigas merkatojn, malpliigas motivojn por perfortaj konfliktoj, kaj transdonas al civitanoj investon en komuna estonteco. Same kiel ĉe nuklea malarmado kaj nuklea nedisvastiĝo, tiaj celoj estas esencaj por garantii homan sekurecon kaj pacan mondon por estontaj generacioj.

Manko de evoluo signifas mankon de paco, manko de malarmado mankon de sekureco. Sed kiam ambaŭ antaŭenmarŝas, la mondo antaŭenmarŝas, kun pli da sekureco kaj prospero por ĉiuj. Jen komunaj celoj, kiuj meritas la subtenon de ĉiuj nacioj.

Ban Ki-moon
(trad. Universala Esperanto-Asocio)