La Tago de UN

Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Okaze De La Tago De Unuiĝintaj Nacioj, 24 Oktobro 2012

Ni travivas periodon de profundaj perturbo, transiro kaj transformiĝo. Nesekureco, malegaleco kaj netoleremo disvastiĝas. Tutmondaj kaj naciaj institucioj estas streĉitaj. Antaŭ tiuj minacoj, la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj devas teni sian pozicion tra la tuta gamo de siaj agadoj – paco, evoluigo, homaj rajtoj, laŭjura regado, povigo de la virinoj kaj gejunuloj de la mondo.
Okazis grava progreso sur pluraj frontoj. Ekstreman malriĉon oni reduktis je duono depost la jaro 2000. Demokrataj transiroj survojas en multaj landoj. Kuraĝigaj signoj de ekonomia kresko aperas tra la evoluanta mondo.
Nun venas la tempo por plialtigi niajn kolektivajn ambiciojn. Rapide proksimiĝas la jaro 2015, limdato por la Jarmilaj Evoluigaj Celoj; ni devas intensigi niajn klopodojn por atingi ĉiujn tiujn vivosavajn celtabulojn. Ni devas pretigi aŭdacan kaj praktikan evoluigan tagordon por la periodo post 2015. Kaj ni devas daŭre batali kontraŭ netolero, savi homojn kaptitajn de konfliktoj kaj starigi daŭran pacon.
Unuiĝintaj Nacioj ne estas simple renkontejo de diplomatoj. Unuiĝintaj Nacioj estas packonservanto kiu malarmigas batalantojn, sanlaboranto kiu distribuas medikamentojn, helpteamo kiu helpas rifuĝintojn, homrajta fakulo kiu helpas liveri justicon.
En plenumo de tiu ĉi tutmonda celaro, ni dependas de sennombraj amikoj kaj subtenantoj. Neregistaraj organizaĵoj, sciencistoj, fakuloj, filantropoj, religiaj gvidantoj, komercestroj kaj konsciencaj civitanoj ĉiuj estas kritikaj elementoj en nia sukceso. Neniu gvidanto, lando aŭ institucio povas ĉion fari sola. Sed ni ĉiuj, laŭ nia maniero, povas ion kontribui.

Ban Ki-moon
(Tradukita de Humphrey Tonkin)