Tago de la Paco 2012

Mesaĝo De La Ĝenerala Sekretario De Unuiĝintaj Nacioj Okaze De La Internacia Tago De Paco, 21 Septembro 2012

Okaze de la Internacia Tago de Paco, Unuiĝintaj Nacioj vokas al kompleta ĉesigo de malamikecoj tutmonde.

Ni ankaŭ petas al homoj ĉie en la mondo observi minuton de silento, je tagmezo laŭ la loka horo, por honori la viktimojn – tiujn, kiuj perdis sian vivon, kaj tiujn, kiuj pluvivis sed devas nun elteni traŭmon kaj doloron.

La temo de la ĉi-jara observo estas “Daŭripova Paco por Daŭripova Estonteco”.

Armitaj konfliktoj atakas la esencajn kolonojn de daŭripova evoluo.

Naturajn rimedojn oni uzu por la bonfarto de la socio, ne por financi militojn.

Infanoj troviĝu en lernejoj, ne en armeoj kiel rekrutoj.

Naciaj buĝetoj fokusiĝu je konstruo de homa kapablo, ne je konstruo de mortigaj armiloj.

Okaze de la Internacia Tago de Paco, mi alvokas al ĉiuj batalantoj tra la mondo trovi pacajn solvojn al siaj konfliktoj.

Ni laboru kune por atingi sekuran, justan kaj prosperan estontecon por ĉiuj homoj.

Ban Ki-moon