La Internacia Tago por Toleremo

Mesaĝo De La Ĝenerala Sekretario Okaze De La Internacia Tago Por Toleremo, 16 Novembro 2012

Konstrui toleremon kaj komprenemon estas fundamente necese en la dudekunua jarcento.   En ĉiam pli tutmondiĝanta medio – en kiu socioj fariĝas pli diversaj – tolero estas ŝlosila por kunvivado.

Tamen, tolero estas konstante kontestata.  Fronte al ekonomiaj kaj sociaj premoj, iuj celas ekspluati timojn kaj emfazi diferencojn por hejti malamon al minoritatoj, enmigrantoj kaj malavantaĝuloj.  Por kontraŭi la kreskon de senscio, ekstremismo kaj politikaj alvokoj bazitaj je malamo, la modera majoritato devas levi sian voĉon favore al komunaj valoroj kaj kontraŭ ĉiuj formoj de diskriminacio.

Nia celo estu pli ol paca kunekzisto.  Vera toleremo postulas la liberan fluon de ideoj, altkvalitan edukadon por ĉiuj, respekton al homaj rajtoj, kaj la komuna sperto de kulturoj por reciproka komprenado.  Dum ni antaŭenigas tiujn valorojn, ni trovu forton kaj gvidon en la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.

Toleremo estas kaj antaŭkondiĉo de paco kaj motoro de kreemo kaj novigo.  En nia daŭre pli kunligita mondo, subteno de toleremo estas la ĝusta vojo por konstrui la harmonion, kiun ni bezonas por fronti preme urĝajn defiojn kaj certigi pli bonan estontecon.

Ban Ki-moon
(Tradukita de Humphrey Tonkin)