Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj

Ĉiujare, la 1-an de oktobro, Unuiĝintaj Nacioj festas la Internacian Tagon de Pli Aĝaj Personoj. En lastaj jaroj ĝi tion faris en konscio pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kiuj altigis kaj altigas la atenton al la situacio de pli aĝaj personoj, kiuj tro ofte vivas en kondiĉoj de malriĉo (Celo 1), malsato (Celo 2), kaj malsano (Celo 3). Samtempe, pli aĝaj personoj kiuj vivas en relative bona stato kaj kiuj ofte havas je sia dispono tempon kaj energion, povas esti potenca forto por plenumo de ĉiuj 17 Celoj, se ni povas bone mobilizi ilin.

Universala Esperanto-Asocio estas fiera pri sia agado inter homoj de ĉiuj aĝoj, sed tute aparte pri siaj pli aĝaj membroj, kiuj dediĉas sin al laboro por la publika bono, edukas sin pri la internacia vivo kaj laboras por plibonigi la rilatojn inter la diversaj nacioj. Uzante Esperanton, ili formas kontaktojn kaj amikecojn trans la baroj de lingvoj kaj signife kontribuas al la kreo de internacia kompreniĝo kaj interrilato.

La Asocio gratulas al UN pro ties laboro por pli aĝaj personoj kaj ree emfazas sian pretecon kunlabori kun UN, UNESKO kaj aliaj internaciaj organoj por plibonigi la sorton de la pli aĝaj civitanoj de la mondo.