Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2019

La 20an de junio ĉiujare, Unuiĝintaj Nacioj markas la Mondan Tagon de Rifuĝintoj. Laŭ la Pakto de UN pri Rifuĝintoj, de 1951, rifuĝinto estas iu, kiu fuĝis el sia lando pro “bone fundamentita timo pri persekutado pro sia raso, religio, nacieco, membreco en specifa socia grupo, aŭ politika opinio.” Inter la multaj faktoroj devigantaj homojn forlasi siajn hejmojn estas internaj militoj, interetnaj malpacoj kaj media degenero.

La Pakto de UN pri Rifuĝintoj kaj ĝiaj postaj protokoloj garantias certajn rajtojn al rifuĝintoj, inkluzive edukadon por iliaj infanoj, aliro al publikaj servoj, loĝado, kaj laboro. Oni ne rajtas resendi ilin al iliaj landoj de origino ĝis oni povos sekure fari tion.
Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto ni estas aparte sentemaj pri la bezono provizi rifuĝintojn per lingvaj servoj kaj helpo pri lingvolernado, por ke ili povu praktiki ĉi tiujn rajtojn.

Ni konscias ankaŭ pri la fakto, ke la Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo estis elpensitaj por interalie redukti malriĉecon, plifortigi edukadon, plibonigi homajn rajtojn kaj krei loĝeblan medion. Ni samtempe forte aprobas liveron de servoj al tiuj personoj forpelitaj el siaj landoj, kaj instigas la kreadon de medio de paco ĉie en la mondo.

La 13-an de junio, UN komencis sian ĉiujaran retro-nombradon al la Internacia Tago de Paco, nome la 21-a de septembro. Paca mondo estus mondo sen rifuĝintoj – mondo en kiu homoj povus moviĝi libere kaj sen limo, kaj mondo en kiu toleremo kaj kompreno triumfus. Ni kapablas krei tian mondon, se ni vere deziras fari tion. La Esperanto-movado subtenas Unuiĝintajn Naciojn en ties klopodoj mildigi homan aflikton kaj krei mondon de paco kaj kompreno.