Deklaro okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj 2017

24 oktobro, 2017

La Tago de Unuiĝintaj Nacioj markas la datrevenon de la ekvalido en la jaro 1945 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Per ratifo de tiu fonda dokumento fare de la plimulto de ĝiaj subskribintoj, inkluzive de la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio, Unuiĝintaj Nacioj oficiale ekestis.

Oni festas la 24-an de oktobro kiel la Tagon de Unuiĝintaj Nacioj jam de la jaro 1948. Universala Esperanto-Asocio gratulas la organizaĵon okaze de ĝia 72-a datreveno.

La Ĝenerala Sekretario de UN, s-ro António Guterres, sendis la jenan mesaĝon okaze de la ĉi-jara Tago de Unuiĝintaj Nacioj:

Nia mondo frontas multajn gravajn defiojn.
Vastiĝantajn konfliktojn kaj malegalecon.
Ekstreman veteron kaj mortigan maltoleremon.
Minacojn al sekureco – inkluzive nukleajn armilojn.
Ni havas la ilojn kaj riĉecojn por superi tiujn defiojn. Mankas nur la deziro.
La problemoj de la mondo transiras landlimojn.
Ni devas transiri niajn malakordojn por transformi nian estontecon.
Kiam ni atingos homajn rajtojn kaj homan dignon por ĉiuj personoj – ili konstruos pacan, daŭripovan kaj justan mondon.
Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, “Ni la popoloj” faru el tiu vizio realon.
Thank you.  Shokran.  Xie Xie.  Merci.  Spasibo.  Gracias.  Obrigado. Yet

António Guterres