Gvidilo al la 17 celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj

kovrilo de Gvidilo al la 17 celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj

Redaktis Humphrey Tonkin, Rakoen Maertens

Mondial, New York | Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam

ENHAVO

LA CELOJ POR DAŬRIPOVA EVOLUIGO – tuta libro en pdf-formato
ANTAŬPAROLO – Humphrey Tonkin (pdf)
ENKONDUKO – Rakoen Maertens (pdf)

CELO 1. NENIU MALRIĈO – Renato Corsetti (pdf)
CELO 2. NULA MALSATO – Heidi Goes (pdf)
CELO 3. BONA SANO KAJ BONFARTO – Christoph Klawe (pdf)
CELO 4. BONKVALITA EDUKADO – Mark Fettes (pdf)
CELO 5. SEKSA EGALECO – Manuela Ronco (pdf)
CELO 6. PURA AKVO KAJ HIGIENO – Allan Argolo (pdf)
CELO 7. PAGEBLA KAJ PURA ENERGIO – Alvaro Motta (pdf)
CELO 8. BONA LABORO KAJ EKONOMIA KRESKO – Giorgio Novello (pdf)
CELO 9. INDUSTRIO, INVENTEMO, INFRASTRUKTURO – Tamás Slezák (pdf)
CELO 10. REDUKTI MALEGALECON – Rafaela Urueña (pdf)
CELO 11. DAŬRIPOVAJ URBOJ KAJ KOMUNUMOJ – Eric Hamelin kaj Guillaume Armide (pdf)
CELO 12. RESPONDECAJ KONSUMO KAJ PRODUKTO – Manfred Westermayer (pdf)
CELO 13. KLIMATA AGADO – Orlando Raola (pdf)
CELO 14. SUBAKVA VIVO – Francesco Maurelli (pdf)
CELO 15. SURTERA VIVO – Said Pontes de Albuquerque (pdf)
CELO 16. PACO, JUSTO, FORTAJ INSTITUCIOJ – Ulrich Brandenburg (pdf)
CELO 17. PARTNERECOJ POR LA CELOJ – Humphrey Tonkin (pdf)

KELKAJ SPECIALAJ TAGOJ DE UNUIĜINTAJ NACIOJ
NIAJ KONTRIBUINTOJ

Celoj por Daŭripova Evoluigo dum la Periodo 2015-2030

Akceptitaj la 8-an de septembro 2015

CELO 1. NENIU MALRIĈO

1. Forigi malriĉon ĉie, en ĉiuj ĝiaj formoj.

———————————————————————-

CELO 2. NULA MALSATO

2. Forigi malsaton, atingi manĝo-sekurecon kaj pli bonan nutradon, kaj antaŭenigi daŭripovan agrikulturon.

———————————————————————-

CELO 3. BONA SANO KAJ BONFARTO

3. Garantii sanajn vivojn kaj kreskigi bonfarton por ĉiuj homoj en ĉiuj aĝoj.

———————————————————————-

CELO 4. BONKVALITA EDUKADO

4. Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado.

———————————————————————-

CELO 5. SEKSA EGALECO

5. Atingi egalecon inter la seksoj kaj plivastigi la decidopovon de ĉiuj virinoj kaj junulinoj.

———————————————————————-

CELO 6. PURA AKVO KAJ HIGIENO

6. Garantii al ĉiuj homoj haveblon kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj.

———————————————————————-

CELO 7. PAGEBLA KAJ PURA ENERGIO

7. Garantii al ĉiuj homoj alireblon al pagebla, fidinda, daŭripova kaj moderna energio.

———————————————————————-

CELO 8. BONA LABORO KAJ EKONOMIA KRESKO

8. Antaŭenigi daŭran, inkluzivan kaj daŭripovan ekonomian kreskon, plenan kaj produktivan dungitecon kaj bonkondiĉan laboron por ĉiuj homoj.

———————————————————————-

CELO 9. INDUSTRIO, INVENTEMO, INFRASTRUKTURO

9. Konstrui elteneman infrastrukturon, akceli inkluzivan kaj daŭripovan industriigon kaj kultivi inventemon.

———————————————————————-

CELO 10. REDUKTI MALEGALECON

10. Redukti malegalecon ene de landoj kaj inter landoj.

———————————————————————-

CELO 11. DAŬRIPOVAJ URBOJ KAJ KOMUNUMOJ

11. Igi urbojn kaj homajn loĝejarojn inkluzivaj, sekuraj, eltenemaj kaj daŭripovaj.

———————————————————————-

CELO 12. RESPONDECAJ KONSUMO KAJ PRODUKTO

12. Garantii daŭripovajn formojn de konsumado kaj produktado.

———————————————————————-

CELO 13. KLIMATA AGADO

13. Urĝe agi por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon kaj ties efikojn (konforme al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo).

———————————————————————-

CELO 14. SUBAKVA VIVO

14. Konservi kaj daŭripove utiligi la oceanojn, marojn kaj marajn risursojn cele al daŭripova evoluigo.

———————————————————————-

CELO 15. SURTERA VIVO

15. Protekti, restarigi kaj disvastigi daŭripovan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertiĝon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco.

———————————————————————-

CELO 16. PACO, JUSTO, FORTAJ INSTITUCIOJ

16. Antaŭenigi la konstruadon de pacaj kaj inkluzivaj socioj por daŭripova evoluigo, garantii aliron al justico por ĉiuj homoj, kaj starigi efikajn, respondecajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj.

———————————————————————-

CELO 17. PARTNERECOJ POR LA CELOJ

17. Plifortigi la realigajn kapablojn kaj revigligi la tutmondan partnerecon por daŭripova evoluigo.

———————————————————————-