CELO 1. NENIU MALRIĈO

Renato Corsetti

Unua celo: Ne plu malriĉeco – Finigi malriĉon ĉie, en ĉiuj ĝiaj formoj

CELO 1. NENIU MALRIĈO

Kio estas komuna inter la 10 ordonoj de la kristana religio kaj la 17 celoj de Unuigintaj Nacioj por Daŭripova Evoluigo dum la Periodo 2015-2030? La fakto, ke ili estas aranĝitaj en serio, ke ili kontraŭas la profundajn instinktojn de homoj kaj tamen, ke ili estas noblaj kaj evoluigaj.

Ni vidis tra la historio, ke homoj instinkte celas deziri la aĵojn kaj la virinon de najbaroj, kaj se eble provas mortigi la najbarojn por akiri ilin. Tamen la agado de tiuj, kiuj diris, ke tio ne estas io farinda, de Moseo ĝis la nuntempa lasta vilaĝa pastro, malgraŭ ĉiuj kontraŭaj pruvoj iom efikis jarcenton post jarcento.

Same en la situacio de Unuiĝintaj Nacioj la malhelpoj al la realigo de tiuj celoj estas gigantaj kaj profunde enskribitaj en la genoj ne de la unuopaj homoj,  sed en la genoj de iliaj ŝtatoj kaj de ilia ekonomia sistemo.

Tiu geno havas nomon “egoismo”. En la lasta jardeko en multaj landoj de la mondo ekestis reagoj de la loĝantaro al la misfaroj de la antaŭaj registaroj, kiuj alportis al tiuj landoj politike konservemajn registarojn, kiuj memorigas onin pri la dekstraj registaroj de la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. Iliaj politikoj klopodas enlande forigi la rajtojn de la laboranta popolo kaj ilian aliron al sociaj servoj, kio kaŭzas pliiĝon de mizero ankaŭ en ekonomie alte evoluintaj landoj. Kaj oni celas ankaŭ la plej malfortajn malplimultajn grupojn. Ne hazarde UN sendis sian Specialan Raportanton pri Ekstrema Malriĉeco kaj Homaj Rajtoj, profesoron Philip Aston, al Britujo kaj li deklaris sian hororon pri tio, ke en Britujo, “la 5-a plej granda ekonomio en la mondo, 14 milionoj da homoj (kvinono de la loĝantaro) vivas en malriĉeco”. Cetere lia devizo legeblas en Pepilo/Twitter estas “Malriĉeco estas politika elekto“.

La politikoj de tiuj registaroj rilate internacian komercon provas malhelpi la liberan komercadon, alivorte la tiel nomatan tutmondiĝon, tuj, kiam oni rimarkis, ke ĝi ne plu estas profita nur por la evoluintaj landoj, sed ankaŭ permesas al evoluantaj landoj [Ĉinujo estis tia] evolui malprofite al la tiamaj profitantoj.

En ĉi tiuj kondiĉoj estas malfacile por Unuiĝintaj Nacioj fari multon, ĉar tiuj registaroj en la realo kontraŭagas kaj neas al UN la rimedojn por forigi malriĉecon, kiu povus malaperi nur se estus egaleco inter la  homoj kaj justa komerco inter la landoj.

Cetere, alia efiko de la lastatempaj politikoj klare montras en la lastaj jardekoj pliiĝon de la malegalecoj en riĉeco inter individuoj kaj inter malsamaj landoj. Studo de la Monda Instituto por Esploroj pri Evolu-Ekonomio de la Universitato de Unuiĝintaj Nacioj raportas, ke 1 elcento de plenkreskuloj posedis tute sola 40 elcentojn de la riĉaĵoj en la jaro 2000, kaj ke la plej riĉaj 10% de plenkreskuloj posedis 85% el la monda sumo. La duono malsupre de la monda plenkreska loĝantaro posedis 1% de la tutmonda riĉaĵo. Pluraj fontoj indikas ke ĉi tiuj proporcioj malpliboniĝis depost la jaro 2000.

Evidente la kapitalisma sistemo estas ĉe la bazo de ĉi tio, kaj UN ne rajtas fari ion kontraŭ tio kaj kontraŭ la membro-ŝtatoj, kiuj subtenas tion. Nur la civitanoj rajtas ŝanĝi siajn registarojn, sed en  multaj landoj sub la mantelo de gazetara libereco kaŝas sin la fakto, ke tiuj registaroj posedas aŭ regas la amaskomunikilojn, tiel, ke la publika opinio estas influata voĉdoni kontraŭ siaj interesoj (la san-asekuro en Usono estas la plej klara ekzemplo pri kiu mi povas pensi), tiel, ke ankaŭ tiurilate la esperoj ne estas grandaj.

Aliflanke ni bezonas UN-on, kiu daŭre atentigas homojn pri la ĝusta vojo kaj, rilate al nia tempo, pri la bezono entute forigi malriĉecon. En la longa daŭro tio havos efikon.

Kvankam la Monda Banko anoncas, ke “La mondo faris rimarkindan kaj senprecedencan progreson pri forigado de malriĉo en la lasta kvarono de la jarcento“, ĝi samtempe komprenigas, ke tiu progreso ŝuldiĝas ĉefe al la “pliiĝanta riĉeco de multaj evoluantaj landoj, tute aparte en la plej loĝataj regionoj de Orienta Azio, Pacifiko kaj Suda Azio“. Alivorte la pliboniĝo de la situacio en Ĉinujo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj. Samtempe ĝi ankaŭ rimarkas, ke “la batalo kontraŭ ekstrema malriĉeco estas malproksima de la fino – kaj iumaniere ĝi estas fariĝanta pli malfacila. La nombro de malriĉuloj en la mondo restas neakcepteble alta, kaj iĝas ĉiam pli klare ke la bonaj efikoj de ekonomia kresko estis dividitaj malegale inter la regionoj kaj la landoj … malriĉeco iĝas enradikiĝinta kaj pli malfacile elradikebla en kelkaj regionoj, aparte en landoj ŝarĝitaj per perfortaj konfliktoj kaj malfortaj instancoj”.

 

KION FARI?

Kion ni esperantistoj individue kaj niaj landaj asocioj kaj lokaj grupoj povas fari konkrete?

Ni devas provi esti la salo de la tero kaj ekzemplo por niaj kuncivitanoj en ĉi tiu kampo en niaj landoj.

  1. Unue kaj plej grave, voĉdoni por registaroj, kiuj subtenas internacian kunlaboron kaj malsubtenas naciisman politikon. (Cetere la spertoj de la provoj plaĉi al naciismaj partioj dum la 1930-aj jaroj fare de esperantistoj montris siajn limojn. Esperanto estas kombinebla kun ĉiuj idearoj krom kun naciismo.)
  2. due, aranĝi prelegon en nia loka klubo pri la malfacila situacio de UN sieĝata de grandaj problemoj (klimat-ŝanĝiĝo, malriĉeco, militoj, ktp.) kaj senigata de bezonataj rimedoj fare de tiuj ŝtatoj, kiuj plej laŭte retorikas pri homaj rajtoj kaj evoluigo.
  3. trie, verki artikolon pri tio por nia landa Esperanto-revuo, emfazante ke sen internaciaj organizaĵoj kaj sen internacia kunlaboro ne restas spaco por Esperanto.
  4. kvare, utiligi ĉiujn eblecojn por levi en amaskomunikiloj tiujn samajn temojn, kaj en la informado per Esperanto ligi Esperanton kun paco, evoluigo, interkompreniĝo inter popoloj, kio eblas nur se ni havos funkciantajn tutmondajn organizaĵojn.
  5. kvine, informiĝi en Esperanto pri la agado de Universala Esperanto-Asocio ĉe UN kaj Unesko kaj en nialingvaj komunikiloj pri la agado de UN kaj Unesko.
  6. ankaŭ aliĝi, en la landoj kie tio ekzistas, al la landaj asocioj  por UN kaj igi la propran landan asocion kunlabori kun ili.

KION LEGI?

Materialo en Esperanto pri ĉi tiuj temoj troveblas ĉe http://www.esperantoporun.org/   

Serĉu ankaŭ en la katalogo de UEA, https://katalogo.uea.org/katalogo.php? per la vortoj Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.