CELO 10. REDUKTI MALEGALECON

M. Rafaela Urueña

CELO 10. REDUKTI MALEGALECON

Redukti malegalecon ene de landoj kaj inter landoj

La principo de egaleco estas kerna en la Internacia Juro. Ĝi estas duflanka temo, ĉar ĝi antaŭvidas egalecon inter la ŝtatoj kaj egalecon ene de landoj.

1. Redukti malegalecon inter landoj

La 2-a paragrafo de artikolo 1 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj (UN) proklamas la egalan suverenecon de la ŝtatoj: “Evoluigi inter la nacioj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto al la principo de egalaj rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto decidi pri si mem, kaj apliki ĉiajn aliajn rimedojn taŭgajn por plifirmigi universalan pacon.” Do, suvereneco sed ne absoluta: submetita ĉiam al internacia juro kaj al paco. Suvereneco kaj egaleco estas relativaj inter la ŝtatoj en tio, ke artikolo 2 de la Ĉarto agnoskas la neceson “plenumi bonafide la devojn kiujn ili [la ŝtatoj] alprenis konforme al ĉi tiu Ĉarto”. Nenio en la Ĉarto rajtigas interveni en aferojn kiuj esence apartenas al la interna jurisdikcio de iu ajn ŝtato, nek devigas la membrojn submeti tiujn aferojn al solvoproceduro laŭ la Ĉarto. (La tekston de la Ĉarto oni povas trovi en Esperanto ĉe www.esperantoporun.org.)

La ŝtatoj estas jure egalaj, eĉ se ne egalaj en aliaj sencoj: ni konas grandajn potencojn kaj malgrandajn landojn, ĉu geografie, ĉu ekonomie. Sed ĉiuj havas la samajn rajtojn kaj devojn antaŭ la internacia komunumo.

Tamen, en 1945 la Ĉarto de UN ne konservis tiun rajton de egaleco kiam ĝi atribuis la vetorajton al la kvin grandaj potencoj venkintaj en la Dua Mondmilito. Ni konas la historiajn kaj politikajn kialojn.

Resume, do, egaleco inter landoj enhavas juran egalecon, respekton de ĉiu ŝtato al la aliaj, netuŝeblecon, kaj la devon plenumi bonafide la internaciajn devojn kaj kunvivi pace. Tiuj principoj de suverena egaleco estas tamen nuntempe en dubo, pro pliiĝanta ŝtata interdependeco kaj t.n. tutmondiĝo. Ekzemple, en Eṻropo, la landoj apartenantaj al la Eŭropa Unio transdonas gravan parton de sia suvereneco al la Unio.i

Redukti malegalecon ene de landoj

La principo de egaleco antaŭ la leĝaro estas intime ligita al nediskriminacio en la sfero de homaj rajtoj. Ĉiu membro de UN akceptis la devon protekti tiujn rajtojn: laŭ artikolo 1.3. de la Ĉarto, UN celas “Realigi internacian kunlaboradon por solvi internaciajn problemojn de ekonomia, socia, kultura aŭ humaneca karaktero kaj por antaŭenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj” (vidu ankaŭ artikolojn 55 kaj 56).

Redukti malegalecon ene de landoj postulas stimuli la socian, ekonomian kaj politikan inkluzivon de la tuta loĝantaro ene de landoj, per fiskaj, salajraj kaj sociaj leĝoj cele al laŭstadia atingo de plej granda egaleco (vidu art. 2 kaj 7 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj art. 2 de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj). Aldone al tio, art. 26 de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj agnoskas la juran egalecon de ĉiu homo, kiu do rajtas, sen diskriminacio, al egala jura protekto. Oni malpermesas ĉian diskriminacion kaj garantias al ĉiuj “egalan kaj efikan protektadon kontraŭ diskriminacio per raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato“. Same, art. 27 protektas la etnajn, lingvajn aŭ religiajn minoritatojn ekzistantajn en iu ŝtato.

Egaleco antaŭ la leĝaro signifas ke tiu jura protekto devas esti egala por ĉiuj, ĉiam konsiderante la “justajn malsamecojn” inter personoj kaj grupoj, agnoskatajn de art. 2.3 de la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj.ii Kvankam la plej granda parto de landaj konstitucioj agnoskas nediskriminacion, ni konstatas ofte rasan malsamecon kaj problemojn rilate nedokumentitajn enmigrantojn aŭ necivitanojn, al kiuj multaj landoj asignas malsuperan leĝan statuson ene de la nacia leĝaro. Oni tion vidas ekzemple en kontraŭmigraj leĝoj, aŭ rilate al rifuĝintoj, personoj sen civitaneco, ktp. Tamen, la internacia juro defendas la suverenecon de la ŝtato por determini kiu estas civitano, kiel trakti enmigradon, kiel difini landlimojn, ktp. Do, ni povas demandi nin ĝis kiu punkto etendiĝas la ŝtata suvereneco antaŭ ol trafi malegalecon.iii

UN rekomendis rilate rifuĝintojn, azilon, kaj naciecon, ke la ŝtatoj ne rajtu subordigi la plenumon de la principo de egaleco antaŭ la leĝaro kaj de nediskriminacio, por atingi proprajn celojn pri iu ajn publika politiko, inkluzive rilate migradon.

Aliflanke, se ni observas sociajn malegalojn nacie kaj internacie, ni konstatas ke socioj kun grandaj sociaj diferencoj kaŭzas gravan ŝokon en civilaj, politikaj kaj sociaj rajtoj de civitanoj. Tamen, la nuna jurisprudenco tiurilata estas malofta, kaj kiam oni juĝas tiujn temojn, oni emas ne paroli pri malegaleco aŭ diskriminacio sed trakti nur specifajn temojn kiel sanon, nutradon, loĝadon ktp. iv

La lastatempa evoluo de la homaj rajtoj faris gravan progreson rilate egalecon antaŭ la leĝaro. Tiu progreso kontribuas al solvado de malobservo de tiu rajto, kiu tamen afliktas milionojn da homoj en la mondo.

KION FARI?

Unuope:

  1. Rilate egalecon inter ŝtatoj, ni ofte opinias ke ni malmulton povas fari kiel esperantistoj. Tamen, ni havas gravan ŝancon en la momento de balotadoj, pensante pri la kandidatoj kaj iliaj pensmanieroj rilate al la temo. Pensu pri tio antaŭ ol voĉdoni.
  2. Rilate egalecon ene de ŝtatoj, konsciu pri teritoria malegaleco. Ĉu la regionoj kaj komunumoj de via lando estas ekonomie kaj socie similaj? En viaj urboj, ĉu ekzistas “specialaj” kvartaloj aŭ enloĝantaroj traktataj pli malfavore? Ĉu oni diskriminacias kontraŭ iliaj enloĝantoj? Ĉu vi mem rilatas egale al aliaj etnoj? Kaj kion vi povas fari por ŝanĝi la situacion?
  3. En sia laboro por homaj rajtoj, precipe ĉe UN en Ĝenevo, sed ankaŭ en Novjorko, UEA konstante bezonas la helpon de volontuloj. Proponu vin!

Grupe:

  1. La ĉi-supraj temoj povas formi bonan materialon por debatoj kaj diskutoj en via loka grupo, se vi pretas flankenmeti antaŭjuĝojn kaj interveni kaj aŭskulti kun esperantista toleremo.
  2. Kion via grupo faras por interesi ĉiujn etnajn kaj ekonomiajn grupojn en via komunumo pri Esperanto. Ĉu eblas fari pli?
  3. La 10-a de decembro estas Homrajta Tago. Organizu specialan kunvenon de via grupo por festi tiun tagon. Invitu aliajn organizojn kune festi en kunveno en via loka lingvo, en kiu vi povos ankaŭ klarigi pri lingvo kaj homaj rajtoj, kaj pri la rolo de Esperanto.
  4. La 24-a de oktobro estas la ĉiujara Tago de UN – alia okazo por kunlabori kun aliaj organizoj en via regiono, precipe tiuj kiuj okupiĝas pri UN-aferoj.

Lande:

  1. Ĉu via landa asocio estas malferma al ĉiuj etnaj grupoj kaj havas bonan reprezentiĝon de tiuj grupoj? Se via respondo estas “ne”, kion vi kaj la aliaj membroj povas fari por ŝanĝi tiun situacion? Se via respondo estas “jes”, klarigu al esperantistoj en aliaj landoj kiel tiu via politiko de inkluzivo funkcias.
  2. Ĉu viaopinie Universala Esperanto-Asocio faras ĉion kion ĝi povus fari por antaŭenigi egalecon? Se ne, kion vi kaj via landa asocio povas fari por progresigi tiun procedon?

KION LEGI?

Vi trovos la tekstojn de pluraj internaciaj instrumentoj, inkluzive la Ĉarton de UN, kaj ligojn al aliaj, ĉe www.esperantoporun.org. Aparte grava estas la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Vidu ankaŭ la libreton Fundamento de la Homaj Rajtoj, UEA, 2016, kiu enhavas aparte utilan artikolon de prof. Urueña, “Enkonduke pri homaj rajtoj,” kune kun la Universala Deklaracio, la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj.

—————————–

i Vidu P.M. Dupuy, “International law: Torn Between coexistence, cooperation and globalization” en European Journal of International Law, 9 (1998), p. 278 kaj sekvaj.

ii L. Bosniak, “Human rights within one state: Dilemmas of personhood in liberal constitutional thought” en M.B. Dembour kaj T. Kelly (eds) Are Human Rights for Migrants? 2011, p. 201-221.

iii Verdikto de Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj 2017. N.D kaj N.T kontraŭ Hispanio.

iv Vidu ekzemple la Verdikton de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kontraŭ Grekio kaj Belgio, 1-1-2011 kaj ankaŭ Verdiktojn Yakye Axa kontraŭ Paragvajo (17-6-2005) kaj Xákmok Kásek kontraŭ Paragvajo (24-an aŭgusto 2010). Ambaŭ verdiktoj , inter aliaj, ne traktis malobservon de egaleco, laŭ la Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj, kvankam estis motivoj por ĝia konsidero.