CELO 11. DAURIPOVAJ URBOJ KAJ KOMUNUMOJ

Eric Hamelin kaj Guillaume Armide

Daŭripovaj urboj kaj komunumoj : laŭ kiuj direktoj ni iru?

CELO 11. DAŬRIPOVAJ URBOJ KAJ KOMUNUMOJ

Nuntempe multnombraj urboj kaj teritorioj en la mondo antaŭenigas daŭripovan evoluon de teritorioj tra tre konkretaj realigoj aŭ projektoj, notinde en la fakoj de daŭripova transportado, ekologia konstruado, enurbaj naturo kaj pejzaĝoj, kaj ĝenerale rilate al la vivkvalito kaj la integriĝo de ĉiuj tiuj aspektoj.

Eŭropo, kun la delonga politika influo de malsamaj ekologiaj movadoj, ludas gravan rolon en tiuj fakoj. Ekologiajn strategiojn notinde sorbas granda nombro da eŭropaj metropoloj, inter kiuj oni ofte mencias la ekzemplojn de mezgrandaj metropoloj kiel Kopenhago, Amsterdamo, Strasburgo, Bolonjo aŭ Freiburg. Ni provu, por resumi la plej progresemajn tendencojn, priskribi idealan teritorion laŭ vidpunkto de daŭripova evoluo.

Tiu teritorio plej unue zorgas pri limigo de troa sennaturigo de grundoj, ankaŭ nomata “urba disrampo” t.e. ekologie malprofita tendenco uzi pli da spaco ol necese por plenumi la bezonojn de la loĝantaro. Ĝi ankaŭ strebas por malpliigi la uzon de aŭtoj, kiu generas diversajn tipojn de poluo: atmosfera poluo (partikloj kaj toksaj gasoj), klimata poluo (CO2, karbona dioksido, kiu kontribuas al la forceja efiko), sona poluo, kaj spaca poluo, nome okupado de konsiderinda bituma spaco pro stratoj kaj parkumado. Tiuj du prizorgoj parte kovras unu la alian, ĉar la urba disrampo ankaŭ efikas negative per kreskigo de la bezonoj de permotoraj moviĝoj.

Kiam ĝia loĝantaro kreskas, ĝi do strebas aranĝi sufiĉe kompaktajn kvartalojn, samtempe evitante troan amasigon de la speco vidata en certaj vertikalaj metropoloj, kie oni riskas fuĝigi la enloĝantojn al la periferioj. Ĝi atentas pri tio, ke novaj kvartaloj estu kvartaloj en kiuj oni povas labori, provizumi, edukiĝi, ŝatokupiĝi sen la neceso uzi veturilon. Ĝi klopodas ankaŭ laŭeble, ke tiuj novaj kvartaloj integriĝu en la jam ekzistantan urban medion, ekzemple per renovigo de forlasitaj urbaj areoj aŭ per reuzo de spaco el malaktualaj substrukturoj kiel enurbaj aŭtoŝoseoj aŭ neproporciaj komercaj areoj kun ties gigantaj pratempaj parkejoj. Ĝi certigas fine, ke ĉiu nova kvartalo estu konektita al la aliaj per biciklaj vojoj kaj publikaj transportoj akcepteblaj al la enloĝantaro, kiel ekzemple tramoj, aŭtobusoj sur propraj vojoj, aŭ trajnoj surgrundaj – prefere ol subgrundaj, ĉar malmultaj homoj aspiras al subgrunda vivo.

Ĝi same klopodas konservi la viglecon de historiaj kvartaloj, celante kiel eble nature tiun mikson de proksimaj uzoj, kiuj igas la urbon pli alloga kaj piedirebla. Tiucele, ĝi multobligas piedirajn areojn aŭ larĝajn trotuarojn, publikajn placojn kiuj favoras agrablan kunvivadon kaj tute aparte ebligas instalon de kafejaj terasoj, malgrandajn verdejojn, trankvilejojn. Ĝi evoluigas ankaŭ publikajn transportilojn kiuj faciligas atingon de ĝiaj kvartaloj kaj ebligas la senaŭtomobilan vivon. Ĝi favoras la uzon de senmotoraj kaj elektraj bicikloj per instalo de komfortaj biciklaj ĉefvojoj, kaj limigojn, en certaj areoj, al termikaj aŭtoj kaj motorbicikloj bruaj kaj poluaj.

Paralele ĝi celas ree regi la dislokitan urboplanon tipan de la aŭtomobila erao, konsistantan el komercaj areoj, industriaj areoj, domaraj areoj disigitaj per aŭtoŝoseoj kaj periferiaj alirvojoj, parkejoj kaj postlasitaj herbejoj. Ĝi planas laŭgradan transigon de tiuj ekologie katastrofaj areoj al estontaj “ekokvartaloj” enhavantaj verdajn spacojn, mikson de uzoj kaj ekologiajn loĝejojn laŭ la evoluo de la demografiaj bezonoj.

Pli ĝenerale, ĝi celas plibonigi la vivkvaliton de ĉiuj tipoj de kvartaloj per multigo de publikaj verdejoj kaj ĉeesto de vegetaĵoj ĝis la fasadoj, kaj ankaŭ en stratoj, kortoj, avenuoj. Ĝi protektas laŭnature kaj firme la ekzistantajn verdejojn kaj ĉiujn transvivantajn naturajn ekologiajn koridorojn, notinde laŭ la akvofluoj. Tiel ĝi respondas ankaŭ al la aktuala zorgo ligita al klimata plivarmiĝo, nome la lukto kontraŭ “urbaj varmo-insuloj”.

Laŭ sama logiko ĝi strebas plibonigi la kvaliton de la loĝejaro. Ĝi reguligas konstruadon rilate al termika izoliteco por eviti uzon de klimatiziloj kaj bezonojn varmigi, tiel reduktante la konsumon de energio kaj eligadon de karbona dioksido el la konstruaĵoj. Ĝi ankaŭ aplikas bazajn regulojn pri komforto per favorado de sona izolo kaj natura lumo, per disponigo de eksteraj spacoj por laŭeble plej granda nombro da loĝlokoj, kiel balkonoj, kortoj, loĝioj aŭ privatecaj ĝardenetoj, kiuj povas esti komunaj ĝardenoj. Ĝi tiel klopodas igi pli alloga loĝejaron relative kompaktan kaj celas tiel eviti troan konsumon de spaco per ĝishorizontaj domaraj zonoj kaj bitumaj vojoj. Tiel ni kovris la tuton de la temo revenante al la unua prizorgo…

KION FARI?

Unuope:

  1. Informiĝu pri urba planado en via urbo kaj, kunlabore kun viaj najbaroj, laboru por plibonigi kaj plibeligi vian kvartalon.
  2. Lernu pri arboj, plantoj, insektoj, por povi pli efike labori por plibonigoj.

Grupe:

  1. Loka grupo povas multon fari. Kiel menciite supre, eblas kunlabori por plibonigi kaj plibeligi la urbon, subteni lokajn politikistojn kiuj celas tian progreson, kaj eĉ mem grupiĝi por praktika laboro kun tiu celo. Se inter vi vi uzos Esperanton, pliboniĝos via lingvoscio.
  2. Vi povas organizi ekskursojn al interesaj urbaj kvartaloj, kunveni en restoracioj, pikniki en parkoj, samtempe uzante la lingvon kaj informiĝante pri la urbo kaj ties diverseco.

Lande:

  1. Ĉu en via lando oni faris aparte utilan progreson en la kreado de efike funkciantaj urboj aŭ urbaj spacoj? Se jes, informu esperantistojn en aliaj landoj, interŝanĝu spertojn kun ili, organizu spacialajn kunvenojn en kongresoj kaj invitu esperantistojn el najbaraj landoj por priparoli urban planadon.