CELO 12. RESPONDECAJ KONSUMO KAJ PRODUKTO

Manfred Westermayer

CELO 12. RESPONDECAJ KONSUMO KAJ PRODUKTO

Tutmonda konsumado kaj produktado – motoro de la monda ekonomio – sin apogas sur la uzon de la naturmedio kaj rimedoj laŭ maniero kiu daŭre havas detruajn efikojn sur la planedo.

Ekonomia kaj socia progreso dum la lastaj jarcentoj estas akompanata de degenerado de naturmedio kaj endanĝerigas ĝuste tiujn sistemojn sur kiuj nia estonta evoluado dependas.

Se la tutmonda loĝantaro atingus 9,6 miliardojn ĝis 2050, la ekvivalento de preskaŭ tri planedoj necesus por provizi la naturajn rimedojn laŭ nuna vivmaniero – la ekologia premsigno.

Por atingi daŭrigeblan ekonomion, la registaroj devas devigi firmaojn krei produktojn longdaŭre uzeblajn, laŭeble ripareblajn kaj sen kemiaĵoj danĝeraj al uzantoj kaj naturo. Ni devas zorgi por daŭrigebla maniero de konsumado kaj produktado, ĉar alimaniere la homaro kaj naturo estos minacataj de tutmonda kolapso.

Kelkaj faktoj kaj ciferoj

La ekologia premsigno, la tielnomata “piedspuro” estas indikilo kiu devas atingi la kvanton 2 por esti daŭripova. Temas pri la nombro de globaj hektaroj (gha) necesaj por unu persono dum unu jaro, kaj enkalkulas biologiajn resursojn: areo kiu produktas nutraĵojn kaj areoj (arbaroj, ktp.) kiuj absorbas karbonan dioksidon (CO2) eligita pro produktado aŭ vivobezonoj. Limigitaj resursoj, kiel metaloj kaj fuelo estas en la kalkuloj en formo de eligita CO2.

La homoj en riĉaj landoj foruzas multe pli da resursoj ol tiuj en malriĉaj landoj, kaj tiuj resursoj estas plej ekspluatataj en malriĉaj landoj. La Ekologia Piedspuro de unu persono situas inter 2 kaj 10 gha, depende de la regiono (varma aŭ malvarma) kaj enloĝado. La Resursa Piedsigno en tunoj por unu homo kaj unu jaro montras vastan gamon inter 2 t ĝis 26 t.

Ĉiujare, proksimume unu triono de ĉiuj nutraĵoj produktitaj – sume 1,3 miliardoj da tunoj – estas forĵetata, ĉar ĝi putras ĉe konsumantoj kaj vendistoj, aŭ jam pro maltaŭga transporto kaj stokado.

La uzado de ardantaj lumo-ampoloj kun malalta rendimento, en hejmoj kaj oficejoj aŭ por lumigi stratojn, malŝparas elektran energion. Dank’ al LED-tekniko, eblas provizi lumon je malgranda perdo. Nia interreta teknologio bezonas daŭran energio-provizon, kaj tie okazas granda perdo da energio, nerimarkite de la konsumantoj.

Elektronikaj aparatoj tro rapide perdas uzeblon, unuflanke ĉar rapida novigado postulas aĉeti novajn aparatojn, kaj aliflanke ĉar riparado tro ofte ne eblas je prezo komparebla kun tiu de nova ilo. Ilia konstrumaniero devus antaŭvidi la eblecon ripari aŭ interŝanĝi difektajn partojn. Aliflanke modernaj komputiloj kaj kurento-adaptiloj bezonas malpli da energio ol tiuj de la 1990-aj jaroj.

La reciklado de ne plu uzeblaj varoj devus esti deviga parto de ilia konstruado kaj de oficiala akcepto de produktoj, ĉar miksitaj materialoj malfaciligas la recikladon.

Daŭrigeblaj konsumo kaj produktado signifas pli bone uzi malpli da resursoj. Ĝi malkuplas ekonomian kreskon disde degenerado de la naturmedio, pliigante resurso-efikecon kaj antaŭenigante daŭrigeblajn vivmanierojn. Nur tio garantias la senliman ekziston de homa civilizo.

Kromefiko de KOVIM-19 al la temo Konsumado kaj Produktado

La nuna krizo estas okazo moviĝi al pli daŭripova ekonomio kiu funkcias kaj por homoj kaj por la planedo. La ekapero de KOVIM-19 substrekis la fortan rilaton inter homoj kaj naturo kaj malkovris la fundamentajn principojn kiujn ni konstante frontas: homoj havas senlimajn dezirojn, sed la planedo havas limigitan kapaciton kontentigi ĉiujn. Ni devas kompreni kaj akcepti la limojn ĝis kiuj la homaro povas uzi la naturon, se ĝi volas eviti negativan efikon.

KION FARI?

Unuope:

Vivi laŭ daŭripova maniero postulas de ni, homoj/konsumantoj:

  1. Informiĝi pri la produktad-maniero kaj decidi por plejeble longdaŭraj produktoj kaj medio-afablaj manieroj de produktado;
  2. Limigi la aĉeton de varoj laŭ la neceso, kaj rezigni sekvi modojn;
  3. Pripensi ĉu propra aŭtomobilo necesas, kaj, se jes, ke tiu kongruas al viaj bezonoj (la nuntempaj grandaj-dikaj SUV-aŭtoj konsumas tro da resursoj, kaj ne taŭgas por mallarĝaj stratoj kie ili endanĝerigas la aliajn trafiko-partnerojn);
  4. Uzi komunumajn trafikilojn aŭ piediri kaj bicikli reduktas la konsumon de resursoj;
  5. Uzi elektrajn kaj elektronikajn aparatojn saĝe, ke ili ne malŝparas energion: pli densa fotaĵo kreas grandajn dosierojn: sendi ilin tra la interreto kostas pli da energio; serĉi ĉe Google bezonas pli da datum-transportado kaj energio ol serĉi en wikipedia.org;
  6. Malŝalti aparatojn kiam eblas;
  7. Papero estas malmultekosta, sed kaŭzas grandan piedspuron; redoni paperon al reciklado kaj uzi recikligitan paperon; uzi foliojn ambaŭflanke laŭeble; prepari tekstojn tiel ke la spaco estas bone uzata – aparte kiam temas pri multaj kopioj;
  8. Aĉeti nutraĵojn nur laŭ la bezono, forkonsumi ĉion kaj ne forĵeti manĝeblajn produktojn en sitelon por defalaĵoj; aĉeti malpli da viando, kaj prefere de regiona kulturo kiu ne dependas de importo de furaĝo por la bestoj, ĉar tio kaŭzas la detruon de pluv-arbaroj; aĉeti prefere kvaliton de organika agrikulturo, kiu ne enhavas pesticidojn;
  9. Se vi havas gazonon en via ĝardeno, ne uzu rotaciantan falĉ-maŝinon, ĉar tio detruas insektojn kaj larvojn de insektoj, ekzemple papiliojn; herbejo kun floroj kaj akra falĉilo estas pli afabla al la naturo;
  10. Eviti plastajn saketojn, kunporti ŝtofajn saketojn kaj ujojn por malsekaj produktoj;
  11. Aĉeti surloke evitas kartonojn (produktitajn el arboj) kaj transportojn, kaj reduktas la bezonon de gigantaj centroj de logistiko kiuj voras agrikulturajn terenojn (malbona ekzemplo: Amazon);
  12. Plani vojaĝojn respondece: longaj vojaĝoj bezonas multe da fuelo; la pandemio KOVIM-19 donas okazojn ŝanĝi nian skemon de internacia kunlaboro uzante video-konferencojn por internaciaj diskutoj; tio reduktas vojaĝojn kaj aparte flugadon.

Grupe kaj lande:

La Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en 1997 en Assisi havis verdan temon “Homoj, ĉu sub aŭ parto de naturo?“ Enkadre de la kunsido de AVE kolektiĝis kelkaj konsiloj. Okaze de la 99-a Universala Kongreso en Buenos Aires (2014), kun la kongrestemo “Daŭrigeblo”, ni diskutis denove la ekologiajn efikojn de niaj kongresaj vojaĝoj kaj kio okazas dum la kongresoj. Jen kelkaj konsiloj:

  1. Proponi eblecojn manĝi vegetare; modele farita dum la 104-a UK en Lahti.
  2. Prefere uzi trajnon ol aviadilon; aktivi en grupoj pri naturo, kiel AVE (ekologio, daŭripoveco, politiko), BEMI (organizi biciklokaravanojn), TEVA (vegetara manĝado).
  3. Antaŭ Universala Kongreso: Informi la partoprenontojn pri la lokaj trajn- kaj aŭtobus-sistemoj por alveni de la stacidomo kaj pri lokaj dumkongresaj biletoj. Se la loko estas malbone ligita per publika trafiko, necesas ke la kongresaj komencoj kaj finoj kongruu kun la publika trafiko. Aŭ organizi transportilon al stacidomo, organizi komunan kunveturadon de diversaj regionoj
  4. Kompensi la ekologiajn vojaĝ-kostojn. Jen indeks-nombroj pri vojaĝi per aviadilo (2), propra aŭto (1), buso (0,5) aŭ trajno (0,3,) kiuj egalas plejparte al fosiliaj energioj kiuj eligas karbondioksidon. Se flugi necesas por tre foraj loĝantoj, intertempe UEA prezentas konton por kompensi la CO2-eligon subtenante rearbarigo-projektojn aŭ similajn agadojn kiuj sorbas CO2. Rekta agado estus planti arbojn dum la kongreso (se la sezono taŭgas) kaj la lokaj samideanoj zorgu ke tiuj bone evoluas.

KION LEGI?

Interretaj ligiloj:

Literaturo en Esperanto pri Konsumado kaj Produktado:

  • Kolapsologio, ĉeftemo de Sennaciulo 2020/03-04, #1377-1378, eld. SATesperanto.org
  • Kien la klimato? #1 kaj #2, (2011) 70 p., Monda Asembleo Sociala, mas-eo.org, #2 ISBN 978-2-918300-56-4, mendebla ĉe libroservoj de UEA, FEL k.a.
  • Plano B – Mobilizo por savi la civilizacion, Lester R. Brown, 2007, traduko-teamo, eld. Robin Beto, eldona fako de SAT, 341 p., formato 24 * 16 cm, , ISBN 978-2-918053-01-9
  • Traduko de “Plan B 3.0“ (tradukita en multaj lingvoj): www.earth-policy.org
  • Kiosko (1 – 10), jaraj temaj kolektoj de D-ro Wolfgang Guenther, pri daŭripoveco, bioekonomio, antropoceno, resilienco ktp., krome pri arto. Nula Horo, Kassel, w.guenther.esperanto@web.de

Fruaj verkoj:

  • Ekologio – La alia Verda Movado, de Ralph Harry kaj Donald Broadribb, okaze de la Aŭstralia kaj Novzelanda Esperanto-Kongresoj 1992. Inkluzivas: artikolon pri klimatoŝanĝiĝo kaj la Ĉarto de la Tero, proponata de la Konferenco de UN pri Medio kaj Evoluo. Projekto de Ralph Harry, antaŭa ambasadoro de Aŭstralio ĉe U.N. Broŝuro, 64 p. [La Ĉarto ne estis akceptita, sed eniris en la dokumentojn de la Pintokonferenco de UN por Medio kaj Evoluigo en Rio de Janeiro (1992): (angle, hispane, portugale): www.earthcharter.org/; (Esperanto): www.verduloj.org/dokument.htm – serĉu UN, Tero.]
  • Nachklänge / Resonoj, 1983, Natur & Umwelt Verlag, München; ilustritaj poeziaĵoj, tradukita de Eckhard Bick; pripensoj pri la ofte tro neglekta agado kontraŭ naturo flanke de konsumantoj, agrikulturo kaj industrio, de Hubert Weinzierl, tiama prezidento de la Asocio por Vivmedio kaj Naturprotektado en Germanio (BUND e.V.).
  • Sin nutri en la naturo, de Edmond Dazun, 1995, eldonejo Laute!, Beauville, 223 p., desegnoj, detalaj priskriboj de manĝeblaj plantoj, kaj listo de danĝeraj plantoj.
  • Fokuso, gazeto de Esperanto-Centro Budapeŝto, i.a. pri naturprotektado, 1980-aj jaroj.