CELO 14. SUBAKVA VIVO

Francesco Maurelli

Enkonduko 

CELO 14. SUBAKVA VIVO

Oceanoj kovras 71% de la tergloba surfaco kaj enhavas 97% de la tuta akvo de la planedo. 

Ilia temperaturo, kemio, kurentoj kaj vivo stiras la tutmondajn ekvilibrojn kaj igas la Teron loĝebla por la homaro. Oceanoj estas la ĉefa reguliganto de la tutmonda klimato: ili sorbas forcejajn gasojn, inter kiuj ĉirkaŭ 30% el la karbona dioksido produktita de homoj. Ili ankaŭ provizas al ni akvon kaj oksigenon, kiun ni spiras. Pensu ke ĉiu dua aerspiro venas danke al oceanoj. Fine, oceanoj gastigas grandegajn rezervojn da biodiverseco. Pli ol 200 mil identigitaj specioj vivas en la oceanoj, sed la nombro de identigoj kreskas kune kun la esplorado. La homaro scias multe pli pri la luna surfaco ol pri la submara tereno.

Pli ol tri miliardoj da homoj tutmonde dependas de mara kaj marborda biodiverseco por sin subteni. Eŭropa Komisiono pritaksis ke la ekonomia efiko de la “blua” ekonomiko – kiu konsideras ĉiujn agadojn rilatajn al maroj) valoras pli ol 400 miliardojn da eŭroj jare, el kiuj pli ol 150 miliardoj por rekte maraj agadoj. Tutmonde la ekonomia valoro estis pritaksata je pli ol tri trilionoj da dolaroj.

Por ni esperantistoj gravas reliefigi la ligon inter oceanoj kaj lokaj komunumoj, precipe pri tradicioj, lingvoj kaj identeco. Sekve de la altiĝo de la marnivelo kaj la sekva translokiĝo de tutaj komunumoj, estas gravege certigi, ke la nemateria kultura heredaĵo estu gardata kiel grava monda riĉeco. Ni bezonas paradigman ŝanĝon, el endanĝerigo de kultura diverseco al ĝia protekto kaj aprezo, en la perspektivo de vera povigo kaj profunda engaĝiĝo de la lokaj komunumoj en la efektivigan procezon de la Agendo 2030.

Taŭge agi pri oceanoj estas esenca tasko por la tuta homaro. Tial UN dediĉis al oceanoj apartan celon, la dekkvaran, en Agendo 2030. CDE14 strebas daŭripovan mastrumadon kaj protektadon de maraj kaj marbordaj ekosistemoj. Plibonigi konservadon kaj daŭripovan uzon de oceane bazitaj rimedoj per internacia juro ankaŭ helpos mildigi kelkajn el la defioj kiujn frontas niaj oceanoj.

Kuriozaĵo

La intertrakta debato ĉe Unuiĝintaj Nacioj estis komence aparte malfavora al enkonduko de aparta celo pri oceanoj. Ne klaris al pluraj landaj reprezentantoj ke sano de oceanoj estas influata de ĉiuj landoj – eĉ tiuj sen marbordo, kaj ke malbonfarto de oceanoj negative influas ĉiujn landojn. La lobiumado de la malgrandaj insulaj ŝtatoj fine sukcesis, ankaŭ danke al la mediacio de la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, mem el malgranda insula ŝtato.


Oceanoj en danĝero

Ĉirkaŭ 40% de la oceano estas severe endanĝerigata pro poluado, agresa fiŝkaptado, perdo de marbordaj vivejoj kaj aliaj homaj aktivecoj. La oceanoj iĝas pli kaj pli acidaj. Ekde la komenco de la industria revolucio, oceana acidigo plialtiĝis je 26%. Sciencistoj pritaksas ke ĝi plu kreskos je 100-150% ĝis 2100, kun katastrofaj konsekvencoj por la mara vivo, kaj ne nur mara. 

Plej multo de mara poluado venas el landaj fontoj kaj jam atingis alarmigan nivelon. Averaĝe, ĉirkaŭ 13.000 pecoj da plasta rubo troviĝas en ĉiu kvadrata kilometro da oceano.

Mia sperto

Kiel esploristo unue kaj nun profesoro pri maraj sistemoj kaj robotiko mia laboro rekte rilatas al oceanoj. Maraj sistemoj estas esencaj por interagi kun ĉi tiu medio. Ili nuntempe ludas ŝlosilan rolon en ekspluatado de maraj rimedoj, konservado de maraj medioj kaj sekurecaj aplikoj. Aŭtonomaj maraj sistemoj kiel memstaraj subakvaj robotoj ĉiam pli kapablas plenumi pli komplikajn misiojn inkluzive de monitoradaj kaj inspektaj taskoj en komplikaj medioj.

Mara robotiko reprezentas ŝlosilan ebligilon por atingi la celojn priskribitajn en CDE14. Gravas transdisciplina aliro, tiel ke maraj natursciencistoj kunlaboru kun inĝenieroj kaj robotiksciencistoj konkrete, cel-orientite, alportante konkretajn rezultojn. Nuntempe mi gvidas EU-financitan projekton “IMPACT” kun aliaj ok eŭropaj universitatoj fokusiĝante pri la kontribuo al la Agendo2030, kaj aparte al CDE14 fare de maraj robotikistoj.

KION FARI?

Unuope:

  1. Esploru pri la rubociklo. Vi malkovros ke granda parto atingas rekte aŭ nerekte la oceanojn, eĉ se vi vivas tute for de la marbordo. Strebu redukti la rubon, kontrolu pri recikleblaj pakaĵoj.
  2. Uzu alternativajn materialon al plasto. Ĝi venenigas la oceanojn.
  3. Prefere evitu manĝi fiŝaĵon, sed almenaŭ certiĝu pri ĝia deveno el “daŭripova” fonto.
  4. Volontulu por organizoj por oceana protektado aŭ alimaniere subtenu ilin.

Grupe:

  1. Organizu prelegon kaj debaton pri la rolo de la oceanoj. Invitu spertulon, kaj diskutigu la partoprenantojn pri iliaj propraj kutimoj.
  2. Kunlaboru kun aliaj lokaj asocioj por la protektado de maro / lago / rivero.
  3. Organizu purigan ekskursan tagon, por purigi la strandon (aŭ alian lokon) por malpliigi la kvanton da rubo kiu rekte eniros la akvajn vojojn.

Lande:

  1. Kunlaboru kun la nacia UN-asocio,
  2. Aperigu artikolon pri oceanoj kaj ties graveco en la asocia bulteno,
  3. Organizu apartajn eventojn pri la temo en la nacia kongreso,
  4. Partneriĝu kun tutnaciaj asocioj pri la protektado de la oceanoj.

Internacie:

  1. Kunlaboru en UN-iniciatoj pri la temo, partoprenu en la laboroj pretigaj kaj realigaj lige al la Oceanaj Konferencoj de UN, kaj rilatigu la temon al malaperantaj lingvoj kaj kulturoj,
  2. Instigu transnaciajn kunlaborajn iniciatojn pri la temo.

KION LEGI?

La retejo de UN Oceana Konferenco 2017: https://oceanconference.un.org/about

La retejo de UN Oceana Konferenco 2020: https://www.un.org/en/conferences/ocean2020

“Oceano kaj ni”, BBC Tero, Malfermo de UN Oceana Konferenco 2017: https://www.youtube.com/watch?v=2uuWN20Lc4E

CDE14 Oficialaj Retpaĝoj ĉe UN: https://sdgs.un.org/goals/goal14

https://www.un.org/sustainabledevelopment/oceans

La retejo de la projekto IMPACT: http://impact.uni-bremen.de/