CELO 15. SURTERA VIVO

Said Pontes de Albuquerque

Protekti, restarigi kaj disvastigi daŭripovan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertiĝon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco…

CELO 15. SURTERA VIVO

La 17 Celoj, kompletigitaj per 169 celobjektoj aŭ subceloj, adoptitaj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 2015, estas kerno de la ambicia Agendo 2030, gvidmarko de ŝtata interkonsento alvokanta la homojn por trovi plurdimensiajn solvojn al la defioj el utiligado de la natursistemoj. La 15-a celo, pri la surtera vivo, elstaras pro ties amplekseco: “Protekti, restarigi kaj disvastigi daŭripovan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertigon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco.”

Ĝiaj 12 celobjektoj proponas, ĝis 2030:

kontraŭbatali ekosisteman degradadon, ĉesigi perdon de biodiverseco;

– garantii la konservadon de montaj kajenlandaj dolĉakvaj ekosistemoj;

– ĉesigi senarbarigon, redukti la degradadon de naturaj vivejoj;

– protekti minacatajn speciojn kaj eviti ilian estingon;

– dividi juste la avantaĝojn el utiligo de genetikaj rimedoj;

– fini ĉasadon kaj ŝakradonde protektitaj specioj;

– integri valorojn de biodiverseco en naciajn kaj lokajn planadojn;

– mobilizi financrimedojn por konservado kaj daŭripova utiligo de ekosistemoj, arbara mastrumado kaj rearbarigo.

Milionoj da specioj kaj organismoj interagas en la ekosistemoj kaj biomoj, kiuj liveras manĝaĵan sekurecon, protekton al biodiverseco kaj hejmojn al indiĝena loĝantaro. Tamen, ilia ekspluatado kuntrenas bedaŭrindajn malutilojn, kiel malpliiĝon de arbara areo, precipe pro pliampeksiĝo de terkulturado kaj arbobruligado. Pli ol du miliardoj da homoj rekte dependas de agrikulturo, sed la uzata tero estas modere aŭ severe trafita. Ĉiuj biomoj ricevas premojn – tundro, tajgo, savanoj, kampoj, tropika, intertropika kaj ekvatora arbaroj. Dezertiĝo avancas tutmonde. Aldone, klimatvarmiĝo pligravigos la situacion kie akvo malabundas kaj ankaŭ kie hodiaŭ ĝi abundas. Agrikulturo uzas ĉirkaŭ 70% el la tutmonda dolĉakvo. Akvaj rimedoj jam provokas geopolitikajn konfliktojn.

De tempo al tempo oni strebas redukti senarbarigon, kiel en Amazonio antaŭ la jaro 2014i; tamen bedaŭrinda ampleksiĝo okazas nuntempe, probable por produktado kaj eksportado de sojo por bovnutrado. Sed feliĉe la tutmonda procento da protektataj biodiversecaj ter-areoj pliiĝis (de 33,1% en 2000 al 46,1% en 2018). Pli-malpli same okazis al dolĉakvaj kaj montaj protektataj areojii.

Laŭ la Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo IPCCiii, se tutmonda varmiĝo superos la limon de du Celsiaj gradoj establitan de la Pariza Interkonsento, fruktodonaj teroj verŝajne transformiĝos en dezertojn kaj ekstremaj veterfenomenoj elmetos al risko la nutran sistemon.

UN jam delonge alvokas la homojn al vivkonduto, konsumado, manĝoproduktado kaj energiofontoj pli favoraj al naturaj sistemoj. Ĉe ĝiaj tribunoj, naciaj ĉefaŭtoritatuloj, sciencistoj kaj teknikistoj plurfoje atentigis pri la urĝo disponigi al ĉiuj socioj taŭgajn vivrimedojn, samtempe konservante la naturajn vivprocezojn kaj ties materiajn ciklojn. Ili nepre sugestis mediprotektan agadon laŭ diversaj niveloj: individua, kolektiva, socia, scienca, teknologia, institucia, leĝnormiga, politika, nacia kaj internacia.

Aldoniĝis demandoj pri kiaj politikoj estu enkondukitaj por kontraŭbatali medipoluadon, misutiligon de agrosurfaco, dezertigon, tutmondan varmiĝon, kaj ankaŭ por favori ekologian agrikulturon kaj renovigeblajn energiofontojn. Same okazis pri la konsekvencoj de naturrimeda malŝparado, akcela industriigo, eksponenciala demografia pliiĝo, akcidentoj ĉe atomenergiaj centraloj, senarbarigo, gasaj forcejefikoj, kaj grandskala terkulturado por brutbredado. La nacioj ne povis plu nei la homan influon sur klimato-ŝanĝiĝo; tial ili plejparte konsentis plenumi planojn por malpliigi la elĵetojn en la atmosferon de karbona dioksido.

Signife aktualaj estas la vortoj de la tiama Prezidento de Brazilo, Lula da Silva, kiam li, en 2007, emfazis de sur UN-podio:

Ni ne iluziiĝu: se la modelo de tutmonda disvolviĝo ne estos ŝanĝita, ampleksiĝos la riskoj de senprecedenca media kaj homa katastrofo. (…) Estas prezoj, kiujn la homaro ne povas pagi, ĉar kontraŭe ĝi povas detrui la materiajn kaj spiritajn fontojn de la kolektiva ekzistado. (…) Se ni volas savi la komunan posedaĵon, postuliĝas nova kaj pli ekvilibra distribuo de la riĉaĵoj, ĉu interne de ĉiu lando, ĉu internacie.iv

Nuntempe, la homaron skuas sinsekvo da katastrofoj (pluvegoj, inundoj, uraganoj, sekeco), manko de sanigado kaj de akvprovizo. Krome, ĝin alfrontas tiaj plagoj, kia la koron-virusa pandemio, tiel intense tuŝanta ĉiujn naciojn kaj ilin pelanta al ekstremaj limoj de reaga kapablo. Ni ĉiuj, kompreneble, ne povas fuĝi el la streboj por protekto de la surtera vivo.

Ni, antaŭenigantoj de Esperanto, nature enviĉiĝas inter tiuj, kiuj rekonas la urĝecon de landaj kaj individuaj iniciatoj por malpliigi la negativajn intervenojn kontraŭ la Naturo.

KION FARI?

Individue, institucie, loke kaj nacie (kaj eĉ internacie…) ni povas:

Studi, apogi, partopreni kaj disvastigi konojn pri: Tagordo 2030, mediprotektaj-sociekonomiaj UN-Institucioj kaj aranĝoj rilataj al la CDE.

Apogi politikojn favorajn al:

  1. inspektado kaj kontrolado de senarbarigo;
  2. kolekto de kampara imposto por eviti spekuladon pri teroj;
  3. neaĉeto de sojo produktita en senarbarigitaj areoj;
  4. nerajtigo de kreditoj al senarbarigantoj;
  5. fermo al merkato por viando veninta el detruitaj areoj;
  6. protekto de naturaj vegetaĵaroj kaj akvofontoj;
  7. uzo de renovigeblaj energiofontoj.

Krome ni povas:

  1. redukti viandokonsumon (pluraj miliardoj da bestoj estas mortigitaj jare pro homa konsumo)v;
  2. ŝpari akvon kaj energion;
  3. plenumi recikladon kaj bonan trakton de forĵetaĵoj;
  4. kontraŭbatali komercadon de bestoj;
  5. eviti konsumismon;
  6. utiligi veturilojn nur kiam necese;
  7. eviti konsumon de plastaj sakoj.

Kiel esperantistoj ni povas:

  1. Organizi diskutojn pri tiuj ĉi temoj en niaj lokaj kaj naciaj kunsidoj;
  2. Verki artikolojn por la loka gazetaro, krei blogojn, mesaĝi per sociaj medioj;
  3. Kun aliaj esperantistoj, trovu projektojn kiuj antaŭenigas la agadon menciitan ĉi-supre;
  4. Planti arbojn, renovigi naturon, purigi la ĉirkaŭaĵon, kune kun niaj samideanoj;
  5. Per tia praktika agado, plibonigi nian Esperanton kaj fari novajn ligojn kun esperantistoj en aliaj landoj.

—————————–

i De 27.772 km2 en 2004 al 4.848 km2 en 2014.

ii https://sustainabledevelopment.un.org/sdg15

iii https://www.ipcc.ch/srccl/

iv Revuo Kontakto (2007:5): Daŭripova disvolviĝo: vide el Brazilo.

v http://www.fsp.usp.br/sustentarea/wp-content/uploads/2019/12/manifesto_sustentarea_en.pdf