CELO 16. PACO, JUSTO, FORTAJ INSTITUCIOJ

Ulrich Brandenburg

CELO 16. PACO, JUSTO, FORTAJ INSTITUCIOJ

Enhave la “Celoj por Daŭrigebla Evoluo” similas al registara programo: ili kovras vastan gamon da temoj, foje tre specifajn kaj ofte interligitajn. Sed ili turnas sin al multoble pli da agantoj. Realigi la celojn postulas la kunlaboron ne nur de pli ol 200 registaroj (kiuj ja almenaŭ aprobis ilin en la Ĝenerala Asembleo de UN), sed ankaŭ de ekonomiaj agantoj, de la civila socio kaj ĝiaj organizoj, de ni ĉiuj. Se vi traserĉas la reton, vi tie ankaŭ jam trovas bonan nombron da raportoj. Registaroj uzas la celojn kiel argumentojn por pravigi kion ili faras. En 2019 estis submetataj 142 libervolaj naciaj plenumraportoj. Neregistaraj organizoj (NROj) kontribuas al la debato, propagandas kaj helpas kompreni. La UN-sistemo fidele registras progreson kaj malprogreson. Almenaŭ en tiuj rondoj la mesaĝo do alvenis. “Ni scias kian mondon ni volas“, konstatas rezolucio 74/4 de la Ĝenerala Asembleo.i Sed kiel organizi la procezon al plenumo de la celoj?

Laŭ prijuĝo de multaj fakuloj la “institucia” celo 16 estas la plej komplika, plej malfacile difinebla kaj politike plej disputata. Ĝi postulas “antaŭenigi pacajn kaj inkluzivajn sociojn por daŭrigebla evoluo, certigi aliron al justeco por ĉiuj kaj konstrui efikajn, respondemajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj” – apenaŭ io mankas en tiu listo. Aro da subceloj konkretigu tiujn postulojn kaj igu ilin statistike mezureblajn. Jen ilia listoii:

16.1 Signife redukti ĉiujn formojn de perforto kaj de mortokvotoj rilataj al ĝi ĉie ajn.

16.2 Ĉesigi misuzon, ekspluatadon, kontrabandon kaj ĉiujn formojn de perforto kontraŭ, kaj torturo de, infanoj.

16.3 Antaŭenigi la regadon de juro je nacia kaj internacia niveloj kaj certigi egalan aliron al justeco por ĉiuj.

16.4 Ĝis 2030 signife redukti kontraŭleĝajn fluojn de monrimedoj kaj armiloj, fortigi la retrovon kaj redonon de ŝtelitaj valoraĵoj kaj kontraŭbatali ĉiujn formojn de organizita krimado.

16.5 Signife redukti korupton kaj subaĉeton en ĉiuj formoj.

16.6 Evoluigi efikajn, respondecajn kaj travideblajn instituciojn je ĉiuj niveloj.

16.7 Certigi respondeman, inkluzivan, partoprenigan kaj reprezentan decidadon je ĉiuj niveloj.

16.8 Vastigi kaj fortigi la partoprenon de evoluantaj landoj en la institucioj de tutmonda regado.

16.9 Ĝis 2030 havigi juran identecon por ĉiuj, inkluzive registriĝon de naskiĝoj.

16.10 Certigi publikan aliron al informoj kaj protekti fundamentajn liberecojn konforme al naciaj leĝaroj kaj internaciaj interkonsentoj.

16.a Fortigi koncernajn naciajn instituciojn, inkluzive per internacia kunlaboro, por konstrui kapaciton je ĉiuj niveloj, precipe en evoluantaj landoj, por malhelpi perforton kaj kontraŭbatali terorismon kaj krimadon.

16.b Antaŭenigi kaj devigi sendiskriminaciajn leĝojn kaj politikojn por daŭrigebla evoluo.

En la debato pri la “Celoj” formiĝis diversaj grupoj: iuj postulis prioritaton por la paco kaj eĉ strebis difini pacon kiel homan rajton, aliaj (ĉefe okcidentaj) partoprenantoj timis ke aparte eksponi la pacon povus malvalorigi la aliajn postulojn. Malgraŭ la apelacio de la tiam nova Ĝenerala Sekretario Guterres (enkonduka mesaĝo de 01.01.2017)iii meti pacon en la unua loko, la okcidenta literaturo pri la “Celoj” ĝis hodiaŭ koncentriĝas je aliaj temoj. Eble pri sukcesoj – eĉ se nur etaj kaj partaj – registaroj raportas pli volonte, kaj iamaniere ĉiuj supre nomitaj subceloj ja ankaŭ kontribuas al daŭrigebla paco. Oni tamen ne forgesu la realecon.

Laŭ statistiko de UN 20 milionoj da homoj fuĝis el siaj landoj (kaj pliaj 41 milionoj fuĝis enlande): pro militoj, persekutoj kaj malriĉeco. La nombro de lokaj militoj triobliĝis inter la jaroj 2010 kaj 2020. Entute 93 milionoj da homoj dependas de humaneca helpo. Kiel paroli pri daŭripova evoluigo, se via hejmlando estas detruita, se oni mortigas viajn familianojn, se armitaj bandoj interbatalas je kostoj de la civila loĝantaro, se regantoj rekondukas siajn landojn en la mezepokon? La kontrasto estas okulfrapa. Ĉefe ĝi montras la krizon de institucioj en nia hodiaŭa “multpolusa” mondo. “Ni scias kian mondon ni volas” je la nivelo de abstraktaj celoj. Sed la obstakloj al realigo estas konataj kaj konkretaj: defendo de nacia suvereneco, religia ekstremismo, malkaŝa kaj senhonta naciismo, rezisto kontraŭ enmiksiĝo en internajn aferojn, malemo doni la necesajn rajtojn, monrimedojn kaj – jes – ankaŭ soldatojn al internaciaj organizoj.

La krizo de la internaciaj institucioj ne unuafoje fariĝis temo ankaŭ je la politika nivelo, almenaŭ en kelkaj landoj. Lastatempe formiĝis “Alianco por Multflankismo“iv: multflankismo ne nur kiel teknika interrilato inter pluraj ŝtatoj aŭ kiel ludejo, kiu nek ĝenas nek multon utilas, sed kiel kunlaboro surbaze de komunaj valoroj kaj sekvendaj reguloj. Alianco do por pli efika internacia kunlaboro. La klimata ŝanĝiĝo bone ilustras la defion. Ne eblas solvi la problemon je la nivelo de individuaj nacioj aŭ eĉ kontinentoj. La rezistoj estas enormaj (pensu ekz-e pri la laborlokoj en tradiciaj industrioj); samtempe kreskas la publika premo almenaŭ en okcidentaj socioj. Kaj la influo de registaroj estas limigita. Grandaj transnaciaj entreprenoj ofte havas pli da potenco ol ŝtatoj. Internacia kunlaboro ankaŭ necesas por malhelpi la disvastiĝon de la koronaviruso, por kontraŭi korupton, monlavadon, kontraŭleĝan komercon de armiloj.

La hodiaŭan praktikon de – senhelpa, kvankam bonvolema – multflankismo bone ilustras multaj UN-rezolucioj. Serĉado de kompromisoj estas necesa, sed apelacioj sen konsekvencoj nenion solvas. Precipe en la kazo de militaj konfliktoj ili nur subfosas la kredindecon de la institucioj. La sperto de la pasintaj jardekoj montras ke pacigi eblas nur kun la akordo de la ĉefaj agantoj kaj iliaj sponsoroj, kio en ideala kazo kondukas al klara mandato kaj efika kunlaboro de internaciaj institucioj per ĉiuj civilaj kaj – se necese – militistaj rimedoj. Tiaj kazoj bedaŭrinde malabundas. La “Celoj“ estas honorinda provo konsciigi ĉiujn respondeculojn kaj la mondan publikon pri la riskoj: la risko de militoj kaj pliaj milionoj da rifuĝantoj, la risko ke venontaj generacioj devos pagi por nia neglekto, la risko forbruligi la estontecon de nia planedo. Ili ankaŭ montras kion ideale necesas fari. Por havi efikon ili devus atingi la mondan publikon kaj instigi premon desube. La monda publiko – tio estas pli ol nur la naciaj registaroj kaj NRO-funkciuloj bone regantaj la anglan.

Agadoj fareblaj de esperantistoj (landaj asocioj, lokaj grupoj, unuopuloj, junuloj)

Neniu el la temoj menciitaj en Celo 16 kaj ĝiaj subceloj rekte rilatas al lingvaj rajtoj, lingva diskriminacio aŭ lingvaj aspektoj de internacia komunikado. Esperantistoj estu videblaj kaj partoprenu en debatoj pri UN-temoj. Sed ili estas malmultnombraj: ili koncentrigu siajn fortojn al temoj kun sufiĉa bazo por argumentado.

Rilate al la specifa Celo 16 la esperantista argumentado estas tiel abstrakta kaj ambicia kiel por la “Celoj” entute: La problemoj menciitaj estas tutmondaj. Solvi ilin eblas nur per tutmonda kunlaboro, kun la aktiva subteno de civitanoj ĉie ajn. Por subteni necesas kompreni. Egalrajta monda komunumo de civitanoj ne povas estiĝi kaj funkcii sen komuna lingvo.

KION FARI?

Unuope:

  1. La diverseco de problemoj prezentataj sub Celo 16 estas granda. La ĉefa tasko de esperantisto estas klerigi sin pri tiuj problemoj, interveni por subteni politikajn elpaŝojn en tiu direkto, kaj pli bone kompreni la principojn de internacia kunlaboro, de tielnomata multflankismo, laŭ kiu la ŝtatoj pretas trovi ekvilibron inter suvereneco kaj ties cedo por la komuna bono.
  2. Klerigu vin en via propra lingvo, sed ankaŭ akiru la vortprovizon kiun vi bezonas por prezenti la temon al esperantistoj, kaj instigi debaton.
  3. Klopodu difini la rolon de lingvoj en la realigo de Celo 16.

Grupe kaj lande:

  1. La 24-a de aprilo estas la Internacia Tago de Multflankismo – bona temo ne nur por grupa debato, sed ankaŭ por atentigi politikistojn pri la graveco de internacia kunlaboro, kontakti la lokan gazetaron, kunlabori kun UN-asocioj, disvastigi informojn per sociaj medioj.
  2. Organizu debatojn kaj klerigajn sesiojn en via loka grupo. Kio estas paco? Kiel oni povas plifortigi ĝin? Kiel la diversaj ŝtatoj povas pli bone kunlabori? Kion fari pri la konsekvencoj de malpaco (kolapso de institucioj kaj de juraj sistemoj, rifuĝintoj, mortoj)? Kion oni povas fari por apliki la leĝojn, malhelpi internacian krimadon? Specife, kion via loka grupo povas fari komune?
  3. Organizu similajn sesiojn en landaj kongresoj. Stimulu debaton en Esperanto-revuoj, en sociaj medioj.
  4. Kaj, ĉefe, pensu realisme, sobre, konsekvence! Ni esperantistoj emas al subitaj entuziasmoj, sed la vojo al paco estas longa, ŝvita, kruta.

—————————–

i Politika deklaro de la Altnivela Politika Forumo pri Daŭrigebla Evoluigo kunvokita sub la aŭspicio de la Ĝenerala Asembleo (suplemento al la rezolucio 74/4 adoptita fare de la Ĝenerala Asembleo la 15-an de oktobro 2019), paragrafo 28

ii Bona priskribo de la 12 subceloj kaj 23 indikiloj pri progreso estas trovebla en angla lingvo sur SDG Tracker /Goal 16 (https://sdg-tracker.org/peace-justice)

iii Appeal for Peace from UN Secretary-General António Guterres, en: United Nations Secretary-General, 1 January 2017 (en ĉiuj oficialaj lingvoj de UN).

iv vidu sub https://multilateralism.org. Analizo germanlingva de prof-o Hans W. Maull aperis en SWP-Aktuell Nr. 11 /Februar 2020 (Stiftung Wissenschaft und Politik, Berlin).