CELO 17. PARTNERECOJ POR LA CELOJ

Humphrey Tonkin

CELO 17. PARTNERECOJ POR LA CELOJ

La deksepa el la Deksep Celoj samtempe okupas unuan kaj lastan lokon, en la senco, ke, se en la komenco la diversaj partioj ne kunlaboras, nenio estos atingebla en la fino. La deksepa celo emfazas la fakton, ke realigo de la Celoj dependas ankaŭ de jam ekzistantaj kaj novaj partnerecoj. Lastatempa Deklaro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj (CoNGO) emfazis, ke la plenumo de Agendo 2030 (t.e. la Celoj) postulas la aktivan engaĝiĝon de amaso de partnerecoj inter internaciaj unuoj, registaroj, lokaj instancoj, la privata sektoro, kaj la civila socio en ĉiuj siaj manifestiĝoj.i

Ĉiu lando de la mondo, eĉ la plej izolita, havas siajn interkonsentojn kun aliaj landoj. Multaj landoj estas membroj de regionaj organizoj pli aŭ malpli intense kunlaborantaj – la Eŭropa Unio, la Afrika Unio, diversaj interkonsentoj pri landlimoj, dogana kunlaboro, komercaj interkonsentoj. Se la koncernaj mekanismoj ne harmonias kun la Celoj, la Celoj ja malfacile realiĝos. Sekve, ĉiu membro de Unuiĝintaj Nacioj ekzamenu tiujn siajn ligojn kaj laboru por konformigi ilin al la strebado por atingi la Celojn. Kiel unuopuloj, ni povas malmulton fari por realigi tion, sed en kunlaboro kun neregistaraj organizoj, kaj kun elementoj de la civila socio ĝenerale, ni povas per nia atentemo influi niajn registarojn tiudirekten.

La 19 subceloj ligitaj al Celo 17 komenciĝas per io ege baza: reformo kaj efikigo de la imposta sistemo en la diversaj landoj kaj la kolektado de impostoj kaj aliaj pagoj. Se mankas la financa kapablo, malmulto fareblas entute. La supremenciita deklaro de CoNGO emfazas, ke “Korupto, kontraŭleĝaj financaj fluoj kaj impostevito subfosadas la kapablon de registaroj mobilizi rimedojn”. Kaj, paralele kun efike funkciantaj internaj financaj sistemoj, gravas, ke la sistemoj de internacia financado bone funkciu. Eĉ se ne eblas plene forigi certan spiriton de internacia komerca konkurenco, oni ĉefe celu kunlaboron (ekzemple pere de la Monda Komerca Organizo) – kaj precipe efikan internacian investon, kiu servas unuavice la landojn kie oni investas, kaj ne pure kaj nure la investantojn. Ŝtato kiu dronas en ŝuldoj neniel povas prosperi. Rolas en tiu procedo de justa financa mastrumo la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso, kies politikoj bedaŭrinde ne ĉiam harmonias inter si, kaj ankaŭ la Grupo G20, kiu celas stabilecon en la internacia financa ordo, sed ne nepre kun adekvata atento al la granda nombro de malgrandaj ekonomioj kiujn ĝi ja ne reprezentas.

Gravas ankaŭ kunlaboro pri scienca kaj teknologia scio. Kiel klare montras en la nunaj tagoj kunlaboro pri medicino, internaciaj problemoj ne povas solviĝi nur je naciaj niveloj: kunlaboro estas absolute esenca. Ni emas supozi, ke malriĉo, ekzemple, estas kvazaŭ pasiva fenomeno: ĝi havas siajn viktimojn, sed ne transdoniĝas infekte. Tio estas erara pensado: malriĉo povas vastiĝi same kiel malsano se oni ne laboras por minimumigi ĝin – kaj ne nur klopodas resanigi sed ankaŭ preventi la malsanon. Bona kunlaboro en scienco kaj teknologio alportas amason da avantaĝoj, ankaŭ en evoluigo de daŭripovaj teknologiaj solvoj. Tia kunlaboro parte dependas de malfermaj institucioj – universitatoj, taŭge reguligitaj komercaj entreprenoj, bonaj registaraj politikoj. Ĝi dependas de bonaj edukaj sistemoj, inkluzive de universitatoj. Kaj necesas ne nur krei scion sed ĝin dividi kun tiuj kiuj bezonas ĝin.

Malantaŭ ĉio ĉi staras unu klara kaj neevitebla principo: mondaj problemoj postulas mondan aliron. Realigo de la Celoj dependas de la kapablo de la diversaj ŝtatoj malferme kunlabori – preti cedi por gajni, preti rigardi la tutan mondon kiel sian kolektivan respondecon. Tia multflankismo, tia preteco kunlabori, estas kvalito tro malofte renkontata en la hodiaŭa mondo.

Ni skribis multe pri ŝtatoj, sed kion diri pri individuoj? Ekde la lanĉo de Agendo 2030 (t.e. la 17 Celoj), oni prave emfazas, ke la ŝtatoj ne povas atingi la Celojn, aŭ eĉ progresi tiudirekten, sen la aktiva subteno de la publiko. Atingado de la Celoj dependos de kunlaboro inter ĉiuj sociaj niveloj kaj ĉiuj sociaj institucioj, inkluzive lernejojn kaj universitatojn, religiajn instituciojn, ĉambrojn de komerco, sindikatojn – la listo senfinas. Tiuj institucioj gravas ne nur pro la agado, nacia kaj internacia, kiun ili plenumas, sed ankaŭ kiel influantoj de publika opinio.

Esperantistoj emas esti aktivaj en siaj socioj. Ili havas altan edukan nivelon. Ili ne timas esprimi siajn opiniojn. Multaj estas membroj aŭ aktivantoj en diversaj organizoj kaj institucioj. Fakte la Esperanto-movado povas ludi aparte gravan rolon en influo de publika opinio pro tio, ke ĝi estas plene internacia komunumo, kiu pere de sia agado kaj siaj membroj, tuŝas amason da aliaj organizoj, movadoj, establoj.

Kaj se oni volas formi partnerecojn, indas komenci per plena interkompreniĝo. Ni esperantistoj bone scias, ke la monda lingva reĝimo estas neegala, maljusta. Homoj en riĉaj landoj, kosmopolitaj, ofte vojaĝantaj, ĝuas grandan avantaĝon pro sia scio de la lingvoj en kiuj okazas internaciaj intertraktoj; sed multaj homoj, en landoj riĉaj sed plejparte en landoj malriĉaj, estas ekskluzivitaj el la internacia dialogo, la internacia partnereco. Iliaj voĉoj restas ne atentataj. Partnerecoj por la Celoj komencu per inkluzivo de ĉiuj homoj, el ĉiuj landoj kaj lingvoj, en la dialogon – do en kreo de inkluzivaj kondiĉoj en kiuj tiu dialogo okazu. Se homoj ne povas partopreni en formulado de la solvoj, ili poste malmulte investos sian energion en plenumo de tiuj solvoj.

KION FARI?

Unuope:

  1. Interesiĝi pri mondaj sistemoj. Eduki sin pri internaciaj institucioj. Vi povas komenci per la retejo www.esperantoporun.org, kie vi ekzemple trovos la starpunktan dokumenton de UEA pri la Celoj, http://www.esperantoporun.org/kiuj-ni-estas/niaj-starpunktoj/la-celoj-por-dauripova-evoluigo-cde-la-arto-traduki-vortojn-en-sangigon/
  2. Interŝanĝi ideojn kaj spertojn kun esperantistoj el aliaj landoj, per personaj kontaktoj, sociaj medioj ktp.
  3. Legi tiujn Esperanto-revuojn kiuj okupiĝas pri mondaj demandoj, kiel ekzemple Kontakto kaj Monato.
  4. Legi la informilon de la oficejo de UEA ĉe UN, troveblan ĉe la supremenciita retejo.

Grupe:

  1. Sekvi la edukajn vojojn kiujn ni sugestas ĉi-supre por individuoj, sed tion fari ankaŭ per diskutoj kun aliaj esperantistoj.
  2. Elekti iun temon kiu rilatas al partnerecoj kaj organizi kunsidon ĉirkaŭ ĝi.
  3. Kunlabori kun aliaj lokaj organizoj kiuj interesiĝas pri internaciaj aferoj.
  4. Inviti esperantistojn kiuj bone konas internaciajn aferojn por skajpi kun via loka grupo, aŭ organizi Zoom-kunsidojn kun ili.

Lande:

  1. Formuli starpunktajn dokumentojn en via landa asocio, aŭ faka asocio, pri la demandoj supre menciitaj, kaj uzi ilin por interveni ĉe registaraj instancoj, ĉe politikistoj, kaj kun influaj personecoj.
  2. Labori per naciaj organizoj, kiel ekzemple via landa asocio pri UN.
  3. Verki kaj publikigi artikolojn.

—————————–

i (La Deklaro estas legebla en Esperanto ĉe http://ngocongo.org/wp-content/uploads/2020/03/CoNGO-Declaration-UN75-Esperanto-1.pdf)