CELO 2. NULA MALSATO

Heidi Goes

La plej facile evitebla morto: malsatmorto

CELO 2. NULA MALSATO

Dum la unua duono de la jaro 2020 la plej ofta temo dum novaĵelsendoj en la plimulto de la landoj en la mondo estis certe la novaj ciferoj de kazoj, mortintoj ktp pro la KOVIM19-pandemio. Multaj sciencistoj en la mondo ekde tiam okupiĝas pri la disvolviĝo de vakcino. Ni povas pridemandi nin: kial tiom da peno kaj energio por atingi tion, dum oni povus multe pli facile savi multe pli da vivoj per io tre simpla: manĝaĵoj, kaj oni tion NE faras. Jes, multege pli da homoj mortos ĉi-jare pro malsato ol pro la korona viruso, kaj eĉ multe pli ol kutime, ĝuste pro tiu korona viruso aŭ pli specife, pro la limigita moveblo kiu malpliigas ekzemple la neformalan komercon kaj simple la eblecon labori por sia ĉiu-taga manĝo, kaj precipe en tiuj landoj kiel en Afriko, kie la viruso apenaŭ disvastiĝis. La kombino de jam ĝeneraligita malriĉeco, dependeco de importitaj manĝaĵoj kaj altiĝo de la prezoj manĝaĵaj kreskigas la riskon je malsato.

Kial estas tiom malfacile atingi ke neniu en la mondo malsatu ? Ĉiuj jam scias ke fakte estas sufiĉe da manĝaĵoj en la mondo por nutri eĉ pli da homoj ol ekzistas. En Europo estis ‘butermontaro’, ‘laktoflako’, kaj kiom ofte jam en la lastaj jaroj farmistoj preferis forĵeti la rikoltojn aŭ ne plu rikolti, ĉar la vendoprezo ne plu kovras la elspezojn por rikolti kaj eliri por vendi. Multaj landoj produktas multe tro, kaj kiam subite iu eksportlando forfalos (ekzemple Rusio lastatempe pro bojkoto) ni postrestas kun multe tro da fruktoj aŭ porkoj aŭ aliaj manĝaĵoj. Multege da manĝaĵoj estas detruitaj, kaj en ĉi tiu kriza situacio eĉ pli ol antaŭe. Kaj ankoraŭ ne finiĝis tiu periodo: dum la somero, la plej grava rikolta periodo, mankos pro la malpermeso vojaĝi en Europo multege da sezonaj laboristoj kiuj venas, ofte el Orienta Europo, por helpi rikolti. En Usono oni forĵetis jam lakton kaj terpomojn, kaj porko-farmistoj ricevis klarigojn pri la “eŭtanazio” de sanaj porkoj ĉar ili ne povas iri al la buĉejoj kaj tro kostas daŭre nutri ilin. La prezo tiom malkreskis, ke farmistoj povas travivi nur kiam ili produktas ĉiam pli kaj pli. Tamen en la lando ne eblas ĉiam pli konsumi, do necesas eksporti, kio nun ne plu eblas.

Ni scias do ke ne estas problemo pri manko da manĝaĵoj. Ĉu mankas la logistiko por transporti la manĝojn tien kie ili estas bezonataj? Nu, tio estas duone vera. La fakto estas ke ne eblas simple forsendi ĉion kio troas al landoj kie estas malsato: tio eĉ ne eblis antaŭ la pandemio. Krom en akutaj kazoj de subita kaj granda malsatego, tio krome detruus la lokan ekonomion, kaj tio en la pli longa daŭro kreos malsaton.

Kio do devus okazi? Memprovizo, memprovizo…. Kiel eble plej multe, manĝaĵoj devas esti produktataj kiel eble plej proksime. Oni manĝu de sia propra lando, de la propra regiono, de la propra urbo aŭ vilaĝo, kaj de la propra ĝardeno. La multegaj en- kaj eksportoj de manĝaĵoj dependigas nin de la monda ekonomio (kaj politiko!), kaj tiu transporto, kune kun la tro granda produktado, kreas krome multe da poluado. Ĉu vi scias ke la amasa produktado de la multdezirataj avokatoj kaj migdaloj, kiuj postulas multege da akvo, zorgas pri granda manko da akvo en la subteraj niveloj kaj tiel malhelpas la lokanojn kreskigi siajn proprajn legomojn? Do tiel produktado de manĝo (kun gajno por grandaj kompanioj) kreas malsaton (ĉe lokanoj kiuj mem kreskigas siajn legomojn kaj fruktojn).

Jam ekzistas en pluraj landoj ekzemploj de ‘urbaj ĝardenoj’, ĉu sur tegmento de grandaj konstruaĵoj, ĉu iom rande de la urbo sur antaŭe ne-uzitaj terenoj. Tie homoj povas helpi ĝardenumi kaj enŝanĝe ricevi parton de la rikolto. Ofte eblas uzi malgrandan parton por sia propra uzo. La ĝardenoj tiel ne nur provizas freŝajn manĝojn por tiuj kiuj ofte ne povas pagi tion, sed ankaŭ aldonan socian reton.

Loka produktado helpas al bio-diversigo: oni ne manĝos nur tiujn tipojn de terpomoj, rizo fruktoj kaj legomoj kiuj estas adaptitaj al grandskala produktado. En lokaj ĝardenoj eblas semi plej diversajn plantojn, kies semojn oni nepre konservu por daŭrigi la rikoltadon. Tion grandaj entreprenoj kiel Monsanto, kiuj vendas genetikajn modifitajn semojn volas preventi, kaj jam pluraj afrikaj landoj devis akcepti leĝojn kiuj malpermesas la farmistojn plu interŝanĝi la proprajn semojn, kiel ili de generacioj faras. Tiu praktiko estas subtenata de New Alliance for Food Security and Nutrition in Africa (NAFSN) [Nova Alianco por Nutraĵsekureco kaj Nutrado en Afriko], iniciatita en majo 2012 sub la aŭspicioj de la Grupo de la ok (ekde la forigo de Rusio en 2014 denove grupo de la 7). Tiel ili devigas la homojn uzi nur kelkajn tipojn de semoj, kaj ĉiu-foje necesas denove aĉeti ilin. Bio-diverseco malpliiĝas, kaj nutrado estas malpli diversa.

Multaj personoj diros pri memprovizo ke tio ne eblas kaj tiam donas ekzemploj kiel: ne eblas produkti lakton en la dezerto….  Tamen, kiom ajn malmulte oni mem produktas, jam helpos por pli sendependigi nin. Kaj kiom da ĝojo vidi kreski plantojn kiujn ni mem semis aŭ plantis! Tamen, la kutima ĝardeno, en kiu oni ĉiu-jare aŭ ĉiu-sezone denove semas, efektive probable ne estas la plej taŭga maniero memprovizi. Ni rigardu pli al arbarĝardenado, arbara agrikulturo, en kiu oni miksas arbojn, arbustojn kun legomoj kaj herboj. En tia miksaĵo oni povas sur relative malgranda surfaco rikolti multe.

KION FARI?

Unuope:

1.    Kiom ajn malgranda estas via ĝardeno/korto/teraso: plantu ion manĝeblan.
2.    Se vi havas grandan herbejon: forigu kaj plantu arbojn, arbustojn, legomojn, herbojn ktp.

Grupe:

1.    Kuniĝu kaj eble kune labori en ‘porpopolaj ĝardenetoj’ aŭ urbaj ĝardenoj.
2.    Dividu la rikolton aŭ kune kuiri dum kluba vespero.
3.    Ĝentile kaj diplomate diskonigu dum la laborado Esperanton ĉe la aliaj ĝardenumuloj.

Lande:

1.    Mobilizu viajn samlandajn esperantistojn ĉirkaŭ praktikaj projektoj.
2.    Stimulu la unuopan kaj kluban agadon, raportu pri ĝi nacie en la loka lingvo kaj internacie en Esperanto.
3.    Se vi havas monon aŭ eblecon kolekti monon, aĉetu terenon por komenci arbaran ĝardenadon (informiĝi pri projektoj en via lando).
4.    Se tio ne eblas, almenaŭ kolektu iom da mono por helpi al afrikaj kluboj kiuj provas tiel helpi siajn samvilaĝanojn (ekz. KAE en Kongolando).

Ĉiunivele nun pli urĝe: se vi povas, helpu finance al organizaĵoj kiuj helpas homojn kiuj malsatas pro KOVIM-19.

KION LEGI?

En la nederlanda:

https://www.mo.be/reportage/mensen-zullen-honger-lijden-terwijl-er-massaal-eten-vernietigd-wordt

https://nos.nl/artikel/2334114-hongerpandemie-dreigt-niet-corona-zelf-maar-gevolgen-maken-meeste-slachtoffers.html

VN: er dreigt een hongerpandemie (NRC)
https://www.nrc.nl/nieuws/2020/04/22/wereld-op-rand-van-hongerpandemie-a3997616

Hongersnood wordt erger dan coronavirus, waarschuwt VN (De Standaard)
https://www.standaard.be/cnt/dmf20200422_04930842

En la angla:

Coronavirus pandemic ‘will cause famine of biblical proportions’ (The Guardian)
https://www.theguardian.com/global-development/2020/apr/21/coronavirus-pandemic-will-cause-famine-of-biblical-proportions

The human cost of India’s coronavirus lockdown: Deaths by hunger, starvation, suicide and more (Gulf News)
https://gulfnews.com/world/asia/india/the-human-cost-of-indias-coronavirus-lockdown-deaths-by-hunger-starvation-suicide-and-more-1.1586956637547

‘People don’t realise what is coming’: How a coronavirus crisis would unfold in war-torn Syria, Yemen or Libya (The Independent)
https://www.independent.co.uk/news/world/middle-east/coronavirus-syria-yemen-libya-cases-update-death-toll-doctors-a9440486.html

Courageous health workers on the frontline in a time of deadly COVID-19 (Relief Web)
https://reliefweb.int/report/bangladesh/courageous-health-workers-frontline-time-deadly-covid-19

http://www.fao.org/family-farming/detail/en/c/384055/

https://eo.wikipedia.org/wiki/Agroforstumado