CELO 4. BONKVALITA EDUKADO

Mark Fettes

Celo 4. Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado

CELO 4. BONKVALITA EDUKADO

Edukado estas potenca rimedo por socia plibonigo; ĝi estas ankaŭ potenca rimedo por malhelpi la evoluon de minoritatoj, knabinoj, handikapitoj, kaj aliaj grupoj kiuj ne konformas al la regantaj normoj de difinita socio. Tial UN emfazas, ke edukado estu inkluziva kaj egaleca – ke ĉiuj ricevu similajn ŝancojn kleriĝi kaj disvolvi siajn kapablojn. Tio estas nobla celo, kiu kaŝas multajn komplikaĵojn.

Edukado mem ampleksas multajn diversajn nivelojn kaj organizajn kadrojn. La kerno de la eduka sistemo en pli-malpli ĉiuj landoj konsistas el bazlernejoj, por infanoj ĝis la aĝo ĉirkaŭ 10-12 jaroj, kaj mezlernejoj, por pli aĝaj infanoj ĝis 16-18 jaroj. Tamen vastaj nombroj de infanoj tra la mondo ankoraŭ ne frekventas eĉ la bazlernejon. La kialoj estas diversaj. Laŭ UN, ĉ. 50 milionoj da infanoj ne povas iri al lernejo pro milito. Malpli ol duono de la knabinoj en la plej malriĉaj landoj trapasas la unuajn jarojn de la mezlernejo. Handikapitaj infanoj tra la mondo (ĉ. 100 milionoj) spertas barojn al partopreno; 40% da ili entute ne iras al lernejo. Kaj tiel plu. Provizi sekurajn kaj alireblajn lernejojn por ĉiuj infanoj de lerneja aĝo estas do surprize komplika tasko.

Sed tio estas nur la komenca defio. Ĉiuj esploroj indikas, ke la plej grava faktoro en la sukceso de lerneja edukado estas la kapabloj de la instruisto. Bonkvalita edukado do postulas motivitajn, inteligentajn, bone trejnitajn instruistojn kun akcepteblaj laborkondiĉoj. Sed edukado estas unu el la plej multekostaj sociaj servoj, kaj do suferas de konstanta buĝeta premo. Trejnado kaj salajroj estas ofte minimumaj, kaj laborkondiĉoj tiaj, ke ili subfosas la motivitecon de la dungitoj. (Tiel estas ne nur en malriĉaj landoj. Malriĉaj kamparaj kaj urbaj regionoj ene de la riĉaj landoj ofte spertas similajn problemojn.)

Kompreneble, edukado ne okazas nur en lernejoj. Gravegan rolon ludas la hejma edukado, kiu multe dependas de la eduknivelo de la gepatroj, la stabileco de la vivcirkonstancoj, la ekzisto de subtena familia reto aŭ komunumo, kaj tiel plu. Kaj la rilatoj inter la familio kaj la lernejo ne estas ĉiam bonaj; povas temi pri kulturaj kaj lingvaj diferencoj, sed ankaŭ pri klasaj kaj religiaj diferencoj, pri malsamaj valoroj kaj konceptoj pri edukado, ktp.

Fine, gravas ankaŭ la rilato inter la lernejo kaj la posta vivo. Ĉu la scioj kaj kapabloj, kiujn flegas la lernejo, estas uzeblaj nur en difinitaj karieroj en la grandaj urboj, aŭ ĉu ili utilas por plibonigi la vivon kaj la laboreblojn je loka nivelo? Ĉu infanoj kun speciala talento pri tiu aŭ alia fako havas realan ŝancon plustudi? Ĉu ekzistas gamo de plustudaj eblecoj, de teknikaj lernejoj ĝis bonkvalitaj universitatoj? Ĉu la edukado pretigas junajn homojn por la aliaj defioj de la vivo – pri sano, amrilatoj, prizorgo de infanoj, civitaneco, homaj rajtoj, politiko?

Sub Celo 4 el la Celoj por Daŭripova Evoluigo, la ŝtatoj de UN akceptis kunlabori pri ĉiuj ĉi defioj. La subceloj inkluzivas:

  • Senpagan, egalecan, bonkvalitan bazlernejan kaj mezlernejan edukadon por ĉiuj;
  • Antaŭlernejajn preparprogramojn por familioj kaj infanoj, kiuj bezonas ilin;
  • Pageblan, bonkvalitan superan edukadon de diversaj specoj, egale alireblan por viroj kaj virinoj;
  • Signifan plinombriĝon de gejunuloj kaj plenkreskuloj kun bona faka eduko por diversaj karieroj;
  • Forigon de baroj al la edukado de virinoj, handikapitoj, indiĝenoj, kaj infanoj en malfacilaj vivcirkonstancoj;
  • Universaligon de la kapablo legi kaj skribi inter gejunuloj; plinombriĝon de plenkreskuloj kun tia kapablo;
  • Universalan edukadon por daŭripova evoluigo;
  • Plibonigon de lernejaj konstruaĵoj, de instruista trejnado, kaj de financa subteno por studentoj en supera edukado. ·         ·         

La antaŭlasta subcelo meritas apartan komentadon. Edukado rolas en la realigo de ĉiuj aliaj Celoj, kaj inverse, ĉiuj aliaj Celoj povus kaj devus influi la planadon kaj realigon de Celo 4. Kelkaj kunligoj estas jam evidentaj, ekzemple kun Celo 5, pri seksa egaleco, t.e. la forigo de diskriminacio kontraŭ virinoj, kiu troviĝas kerne en la konceptado de Celo 4. Tamen eĉ pri tio oni povas starigi demandojn: ĉu instruistoj bezonas specialan trejnadon por doni egalan atenton kaj subtenon al knaboj kaj knabinoj? Ĉu seksa egaleco devus esti temo en la lernprogramo? Kia estu la rolo de apartaj lernejoj aŭ klasoj por knaboj kaj knabinoj? Kion fari pri kulturaj konceptoj pri la respektivaj roloj kaj moroj de knaboj kaj knabinoj? Eĉ en la riĉaj landoj, ne regas unuanimeco pri tiuj demandoj, nek ekzistas universalaj solvoj.

Similajn rimarkojn oni povus fari pri ĉiuj aliaj Celoj: pri sano, (mal)riĉeco, paco kaj justeco, manĝoproduktado, energio, ktp ktp. Neniu scias kun certeco, kia edukado estas efektive bezonata por evoluigi daŭripovajn sociojn en daŭripova mondo; sed ni rajtas suspekti, ke la edukado mem bezonas ŝanĝiĝi sufiĉe multe por atingi tiun celon.

KION FARI?

Diskuttemoj (por lokaj grupoj kaj renkontiĝoj, landaj kongresoj k.s.)

1.    Kiom inkluzivaj estas la lernejoj en via propra urbo, regiono aŭ lando? Kion vi scias pri grupoj kiuj spertas malfacilaĵojn partopreni kun egalaj ŝancoj en la lerneja sistemo? Kiajn solvojn tiuj grupoj proponas aŭ elprovas?

2.    Ĉu diversnivela edukado en via urbo, regiono aŭ lando donas egalajn ŝancojn al knaboj kaj knabinoj? Ĉu ĉiuj fakoj estas egale alireblaj por ambaŭ seksoj? Ĉu vi opinias, ke iuj ŝanĝoj tiurilate estas necesaj aŭ dezirindaj?

3.    Edukistoj argumentas, ke edukado en la denaska lingvo estas dezirinda, unuavice en la bazlernejo sed ankaŭ poste. Aliflanke lernejoj kutime emfazas nur unu aŭ du oficialajn lingvojn de la lando. Ĉu la lernejoj en via urbo, regiono aŭ lando trovis bonan ekvilibron inter tiuj postuloj? Ĉu ŝanĝoj estas dezirindaj?

4.    Ĉu vi jam en via nacia lingvo spertis edukadon pri daŭripova evoluigo – t.e. pri temoj kiuj rilatas al la evoluigo de daŭripovaj socioj? Kian edukadon pri tiaj temoj vi ŝatus vidi, aŭ mem sperti? Ĉu la Esperanto-movado povus kontribui al tia edukado?

Esploraj kaj kunlaboraj projektoj

1.    Kion vi scias pri la lernejaj aŭ aliaj edukaj spertoj de esperantistoj en aliaj landoj? Enketu inter viaj amikoj! Interŝanĝu rakontojn pri elstaraj (aŭ malbonegaj) instruistoj, neforgeseblaj spertoj, revoj realigitaj aŭ maltrafitaj. Kion eblas konkludi pri la vivoŝanĝa povo de edukado?

2.    Kiuj organizoj en via lando (lokaj, landaj, internaciaj) laboras por plibonigi edukadon? Ĉu iuj laboras specife pri daŭripova evoluigo? Ĉu povus esti rolo por Esperanto en la perado de kontaktoj kaj informoj, aŭ la aktiva engaĝiĝo de esperantistoj pri difinita projekto?

3.    La Esperanto-organizoj ILEI kaj Edukado.net provizas multajn informojn kaj rimedojn por kleriĝi kaj aktiviĝi pri edukado. Esploru iliajn retejojn, aliĝu al ili, partoprenu en diskutoj, kursoj, kaj projektoj!

KION LEGI?

Unesko pri edukado (en la oficialaj lingvoj de UN: angla, araba ĉina, franca, hispana, rusa):

https://en.unesco.org/themes/education
https://ar.unesco.org/themes/education
https://cn.unesco.org/themes/education
https://fr.unesco.org/themes/education
https://es.unesco.org/themes/education
https://ru.unesco.org/themes/education

Unesko pri edukado por daŭripova evoluigo (en la samaj lingvoj):

https://en.unesco.org/themes/education-sustainable-development
https://ar.unesco.org/themes/education-sustainable-development
https://zh.unesco.org/themes/education-sustainable-development https://fr.unesco.org/themes/éducation-au-développement-durable https://es.unesco.org/themes/educacion-desarrollo-sostenible https://ru.unesco.org/themes/obrazovanie-v-interesah-ustoychivogo-razvitiya-0