CELO 5. SEKSA EGALECO

Manuela Ronco

Atingi egalecon inter la seksoj kaj plivastigi la decidopovon de ĉiuj virinoj kaj junulinoj.

CELO 5. SEKSA EGALECO

Seksa egaleco kaj povigado de virinoj kaj knabinoj ne nur estas unu el la 17 Daŭripovaj Evoluigaj Celoj en la Agendo 2030, sed ligiĝas kun ili ĉiuj. Virinoj konsistigas duonon de la homaro, kaj tiel ankaŭ duonon de ĝia potencialo. Pro tio seksa egaleco, krom esti fundamenta homa rajto, reprezentas necesan bazon por paca, prospera kaj daŭripova mondo. Provizi al virinoj kaj knabinoj egalan aliron al edukado, sanservo, deca laboro kaj reprezentado en politikaj kaj ekonomiaj decidaj procezoj nutros daŭripovajn ekonomiojn kaj profitigos sociojn kaj la homaron ĝenerale. 

La Komisiono pri la Statuso de Virinoj de Unuiĝintaj Nacioj, fondita en 1946, estis la unua monda interregistara organo ekskluzive dediĉita al la antaŭenigo de seksa egaleco kaj povigado de virinoj. Ĝia starigado estis nur la komenco de longa proceso, markita de historiaj momentoj, signifaj atingoj, kaj persistantaj defioj. Grava jaro de tiu ĉi historio estas 1975, kiam okazis en Meksiko la unua Monda Konferenco pri Virinoj. Ĝia rezulto estis la Meksika Deklaro pri Egaleco de Virinoj kaj Ilia Kontribuo al Evoluo kaj Paco. La jaro 1975 estis ankaŭ deklarita “Internacia Jaro de la Virino”, kaj ekde tiam ĉiujare UN festas la Internacian Virinan Tagon, la 8an de marto (oficialigita en 1977). 

En 1979, la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la Konvencion pri Elimino de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj, ankaŭ konata kiel “Ĉarto de Virinaj Rajtoj”. Ĝi estas la plej ampleksa internacia rimedo por protekti la homajn rajtojn de virinoj. Ĝi difinas la signifon de diskriminacio kontraŭ virinoj kaj starigas leĝajn devojn por fini tian diskriminacion, same en la publika kiel en la privata sferoj, inkluzive de familio. Ĝi celas atingi egalecon inter virinoj kaj viroj ne nur laŭ la leĝoj, sed ankaŭ konkrete en la ĉiutaga vivo. 

La Kvara Monda Konferenco pri Virinoj de UN, en septembro 1995, markas mejlostonon en la historio de virinaj rajtoj. Entute 189 landoj unuanime adoptis progresigan planon por virina povigo. La Deklaracio de Pekino skizas celojn kaj agojn en 12 kritikaj areoj por antaŭenigi virinajn rajtojn kaj, ekde ĝia adopto, ĉiujn kvin jarojn, okazas tutmondaj revizioj por taksi la progresojn kaj la mankojn en ĝia efektivigo.

Ĉe la Jarmila Pintkunveno en septembro 2000, mondaj estroj el 189 nacioj adoptis la Jarmilan Deklaron de UN, el kiu deriviĝis la ok Jarmilaj Evoluigaj Celoj (http://www.esperantoporun.org/dokumentoj/un-dokumentoj-en-esperanto/chefaj-un-dokumentoj/), kun limdato de 2015, por redukti ekstreman malriĉecon. Dum ĉiu celo estas neeviteble ligita al progresado de virinaj rajtoj, la Celo 3 specife alvokas antaŭenigon de seksa egaleco kaj la Celo 5 plibonigon de patrina sano. Dek kvin jarojn poste, mezureblaj rezultoj estis atingitaj en tiuj kampoj, inkluzive preskaŭ egalan aliron al baza edukado inter knabinoj kaj knaboj kaj signifa malaltigo de la patrina mortokvanto. Danĝeraj praktikoj kiel infanaj geedziĝoj kaj mutilado de inaj generaj organoj malpliiĝis, sed ankoraŭ multe da laboro farendas por tute forigi ilin.

Kvankam estas grandaj diferencoj pri la virina situacio en diversaj mondopartoj,  nuntempe neniu lando povas diri, ke ĝi atingis seksan egalecon. Laŭ la raportoj de 2018, virinoj reprezentis 39% de la laborforto, sed nur 27% de la manaĝeraj postenoj. La disdivido de la nepagitaj prizorgaj kaj hejmaj taskoj estas ankoraŭ malegala. Nur 24% de la membroj de naciaj parlamentoj estis virinoj. 35% de virinoj inter 15-49-jaraĝaj spertis fizikan aŭ seksan perforton, ofte fare de intima partnero, kaj 49 landoj ne havas leĝojn protektantajn virinojn kontraŭ hejma perforto. Aldone, neforgesendas la diskriminacioj suferitaj de lesbaj, gejaj, ambaŭseksaj kaj transgenraj (GLAT) kaj kviraj homoj, kiuj estas klare ligitaj al ilia seksa identeco kaj manifestiĝas en ilia vundebleco al socia ekskludo, al perfortaj atakoj kaj al neado de bazaj servoj. 

Inter la kritikoj faritaj al la Jarmilaj Evoluigaj Celoj estas tiu, ke ili prioritatigis facilan kaj komunikeblan agadon, ellasante problemojn pli kompleksajn kaj strukturajn, aŭ ke ilia agadkampo estis tro limigita por krei vere daŭripovan ŝanĝon. Pro tio la novaj Celoj por Daŭripova Evoluigo estas multe pli vastaj, ampleksaj kaj intermiksitaj. Tio kongruas ankaŭ kun la invito de P. Kožuchová adopti pluranecan perspektivon ankaŭ en la E-agadon pri seksegaleco: “Pluraneco estas aliro kiu agnoskas ke identecoj kiel raso, klaso, seksorientiĝo, handikapeco, religio, aĝo ktp estas ne nur plurope haveblaj, sed eĉ nedisigeble interligitaj, same kiel la subpremoj, kiujn oni spertas surbaze de ili. Tial ankaŭ nia agado kontraŭ subpremado devas konsideri tiun interligitecon. Laŭ mia opinio la egaleco kiun ni strebu atingi nepre estu ne nur genra, sed pluraneca. Bedaŭrinde, nuntempe ni anstataŭe plej ofte renkontas okcidentan, blankan, cisnorman, heteronorman, mezklasan version de ‘feminismo’.” 

En 2020, vere transforma tagordo pri seksa egaleco kaj rajtoj de knabinoj kaj virinoj estas bezonata. Sed, por ke tio okazu, necesas vera devontigo de ĉiu sektoro en ĉiu socio. Ni ne povas kaj ne devas moliĝi kaj permesi al maljusteco kaj malegaleco prosperi. Ni devas resti kritike konsciaj pri povo kaj pov-malekvilibroj, rimarkigi ilin kaj defii ilin.

Tri manieroj por antaŭenigi seksan egalecon en Esperantujo

Estas multaj, simplaj ĉiutagaj agoj, per kiuj ni ĉiuj povas kontribui al atingo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Ĉi-sube mi listigos nur tri aspektojn de seksegaleco, kiuj laŭ mi aparte bone aplikiĝas al E-medio, kun sugestoj pri konkretaj paŝoj entreprenendaj de organizoj kaj unuopaj esperantistoj. 

1. Rifuzi seksismon kaj seksĝenadon 

Kvankam ĝenerale esperantistoj estas malfermmensaj kaj amikemaj homoj, ne ĉiam Esperantujo estas tute sekura loko por virinoj kaj aliaj marĝenigitaj grupoj. Seksismaj, gejofobiaj aŭ transfobiaj ŝercoj kaj atakoj aperadas en Esperantaj sociretejaj grupoj, knabinoj spertas seksĝenadon dum Esperantaj kongresoj, ktp. Organizoj kaj organizantoj devas trovi rimedojn por preventi kaj kontraŭstari tiajn fenomenojn. Bonaj praktikoj, jam uzataj en kelkaj junularaj Esperanto-eventoj, estas regularoj per kiuj oni eksplicite kaj firme rifuzas diskriminacion, perforton kaj (seks)ĝenadon, kun eventuala indiko de iuj taŭgaj kaj trejnitaj homoj, kiuj povas provizi subtenon al viktimoj de tiaj kondutoj kaj helpi solvi konfliktojn. Administrantoj de retaj spacoj aktive subtenu inkluzivan kaj senperfortan komunikadon, per klaraj gvidlinioj kaj firma interveno en kazo de ilia malrespekto. 

2. Amplifi virinajn voĉojn en arto, faka agado, ktp.

Filmoj, libroj, gazetoj, podkastoj kaj aliaj artaj kaj informaj medioj havas daŭrajn efikojn sur la kulturaj perceptoj de seksoj, provizante al virinoj platformon por kundividi siajn rakontojn kaj perspektivojn. 

En la Baza Legolisto de William Auld el 1997, en kiu estas menciitaj 59 verkoj, nur 6 estas aŭtoritaj de virinoj”. Ne nur la Esperanto-literaturo, sed ankaŭ la Esperanto-muziko kaj -teatro estas dominataj de viroj. Kiam la kulturajn, artajn kaj fakajn programojn de niaj Esperantaj kongresoj plenigas preskaŭ nur viroj, tro facilas pensi, ke tia malekvilibro estas hazardaĵo aŭ ke ĝi ne estas vera problemo. Anstataŭe necesas sindemandi kial tio okazas kaj konkrete agi por ekvilibrigi la situacion. Tiu demando devas aperi en la kunsidoj de estraroj kaj organizaj teamoj, sed ankaŭ unuopuloj povas doni sian kontribuon. Kiel? Konsideru aĉeti libron aŭ muzikalbumon verkitan de ino, kaj verki recenzon pri ĝi aŭ paroli pri ĝi en la sociaj retejoj. Kuraĝigu esperantistinojn de vi konatajn partopreni artajn konkursojn, verki artikolojn, proponi koncertojn kaj prelegojn. Se vi havas la okazon, kontaktigu ilin kun organizantoj, redaktoroj, eldonistoj, k.s. 

Aldona rimarko estas, ke ofte virinoj havas malpli grandan ŝancon partopreni en iuj aktivecoj kaj videbligi sin, ĉar ilia tempo kaj energio konsumiĝas en aliaj “nevideblaj” taskoj. Ni devas do atenti ekzemple ĉu niaj kongresoj estas alireblaj al patrinoj, sed, krome, ĉu ankaŭ en nia movado ripetiĝas la malegala disdivido de taskoj. Kiu pretigas la bufedon, kiu purigas post la festo, kiu provizas emocian subtenon dum konfliktoj? Kaj kiu parolas surpodie, kiu gvidas la sciencan forumon? Se vi vidas, ke iuj taskoj aŭ fakoj estas tradicie lasitaj al homoj de la sama sekso, estas tempo proponi ŝanĝon. 

3. Pridiskuti la seksan duumon kaj adopti pli inkluzivan lingvouzon

Pli kaj pli da esperantistoj sentas la bezonon paroli pri homoj sen indiki ilian sekson.[…] Unuflanke la sekso de persono ne plu havas tiel gravan socian rolon kiel en antaŭaj tempoj, aliflanke kreskis la konscio pri tio, ke sekso ne nepre estas duuma kategorio, ĉar ekzistas homoj, kiuj laŭ sia identeco, socia rolo kaj/aŭ korpaj ecoj estas nek nur-virseksaj nek nur-inaj.” 

Plie, “estas multaj kulturoj mondskale, kiuj agnoskas diversmaniere ‘trian genron’ […] Multaj el ĉi tiuj tradicioj eltretiĝis aŭ preskaŭ eltretiĝis de la brita imperio aŭ hispana konkerado, kaj verŝajne estis multaj, pri kiuj ni nun ne scias […] Ĉar Esperantujo konsideras sin neŭtrala, egala, kaj tutmonda, ni devus agnoski ĉi tiun diversecon  kaj ĝin reprezenti”.

La ĉiutaga lingvo ludas grandan rolon por rompi seksajn stereotipojn kaj malakcepti la duumon de “vira aŭ ina”. Jam de la 1970aj jaroj ekaperis diskutoj kaj reformaj proponoj de Esperanto, tiurilate, el kiuj eble la plej konata kaj disvastiĝinta estas riismo. 

Sendepende ĉu oni volas uzi neoficialan seksneŭtralan pronomon, dum lecionoj, prelegoj, publikaj prezentoj, kiam ajn oni parolas pri homo, oni ne supozu scii ties sekson aŭ uzatan personan pronomon nur laŭ ties aspekto. Unu maniero malfermi konversacion estas doni sian preferon: diru vian pronomon kiam vi enkondukas vin aŭ aldonu ĝin al via retpoŝta subskribo kaj al viaj sociretejaj profiloj. Krome, ne referencu aŭ malkaŝu la seksorientiĝon aŭ seksan identecon de iu sen ties konsento. 

Aliaj etaj rimedoj dum organizado de eventoj povas igi ilin pli inkluzivaj. Ekzemple eblas meti en la aliĝilo pli ol du elektebloj por la kampo “sekso”, eblas krei nomŝildojn kun spaco por indiki sian pronomon kaj decidi havi seksneŭtralajn necesejojn. 

KION FARI?

Unuope:

  1. Rifuzu seksismon kaj seksĝenadon.
  2. Se vi administras retejon, klubon, similan agadon, aktive subtenu inkluzivan kaj senperfortan komunikadon.
  3. Aĉetu librojn, muzikalbumojn k.s. faritajn de virinoj, kaj subtenu virinan agadon en kaj ekster la Esperanto-movado.
  4. Sekvu podkastojn, retejojn ktp. faratajn de virinoj.

Grupe:

  1. En via loka grupo laboru por inkluzivi virinojn en grupaj programoj, diskutoj, kaj (precipe) gvidaj pozicioj.
  2. Diskutu kun viaj grupanoj problemojn kaj solvojn de sekse bazitaj gramatikaj k.s. karakterizoj de la lingvo Esperanto. Kiel aspektus plene inkluziva Esperanto?
  3. Organizu grupkunsidojn pri la situacio de virinoj kaj la ofteco de seksa diskriminacio en via lando kaj aliaj; kolektu informojn tiucele, eble en kunlaboro kun aliaj grupoj.
  4. Diskutante literaturajn verkojn en Esperanto, ekzamenu la antaŭsupozojn de la aŭtoro kaj de la karakteroj pri seksaj kaj genraj demandoj.

Lande:

  1. Certigu, ke en via landa asocio oni estu plene malferma al inkluziva konsistigo de estraroj, komitatoj k.s., kaj ke oni aktive celu diversecon.
  2. Instigu uzadon de inkluziva lingvaĵo en vialanda Esperanto-revuo kaj aliaj eldonaĵoj.
  3. Instigu vian landan asocion ĉiam konsideri demandojn de inkluziveco en organizado de kongresoj, konferencoj k.s.
  4. Se via landa asocio havas sistemojn kaj servojn por faciligi lernadon de Esperanto, faru aparte fortajn klopodojn por inkluzivi virinojn kaj instigi ilin lerni la lingvon.

KION LEGI?


Konsiloj por plia legado kaj aŭskultado

LIBROJ:

  • Simone de Beauvoir, Le deuxième sexe (La dua sekso).
  • Chimamanda Ngozi Adichie,  We Should All Be Feminists (Ni devus ĉiuj esti feministoj)
  • Elisabeth Burgos-Debray k Rigoberta Menchú, Me llamo Rigoberta Menchú y así me nació la conciencia, 1983. Biografio de la homrajta aktivisto kaj Nobel-premiito Rigoberta Menchu pri ŝia vivo kaj pri la batalo por la rajtoj de indiĝenaj virinoj.
  • Malala Yousafzai, Mi estas Malala: La knabino kiu defendis edukadon kaj estis pafita de la talibano.
  • Marie Mies k Vandana Ŝiva, Ecofeminism, 2014, Libro pri kiel la virina movado povas kontribui al klimata agado kaj al aliaj sociaj movadoj.
  • Eliza Orzeszko, Marta. Rakonto el pola lingvo tradukita de D-ro L. L. Zamenhof.

REVUOJ, RETEJOJ, BLOGOJ kaj PODKASTOJ