CELO 6. PURA AKVO KAJ HIGIENO

Allan Argolo

La Akva kaj Sanitara Defio

CELO 6. PURA AKVO KAJ HIGIENO

Akvo kaj pano servas al sano: jen nedubebla proverbo, ĉar ambaŭ ja necesas por homa vivo. Ne hazarde la pracivilizoj ekfloris proksime de riveroj kaj kultiveblaj grundoj. Niaj prauloj antaŭ jarmiloj kreis kaj evoluigis sistemojn de akvoprovizado, akvorezervado por sekaj periodoj kaj irigacio por sekaj grundoj. Ankaŭ ekzistis elementaj konceptoj pri pureco, tiel ke laŭeblaj sistemoj forkondukadis ekskrementojn, kaj eĉ rudimenta reuzado de tiuj lastaj kiel sterkakvo troveblas en la historio.

Tamen, la tempolinio de sanitaraj servoj estas nekonstanta. Ĝi prezentas evoluojn kaj mispaŝojn, depende de historiaj, sociaj, scienc-teknikaj, politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj variabloj. Tial, jarmiloj post la romianaj akveduktoj kaj Cloaca Maxima, 2,2 miliardoj da homoj en la mondo ankoraŭ ne havas aliron al sekuraj akvoservoj kaj 4,2 miliardoj ne disponas je taŭgaj sanitaraj sistemoj. Tial, pli ol jarcento post la rilatigo de ĥolero al malpura akvo fare de John Snow, du miliardoj da homoj uzas trinkakvojn el fontoj infektitaj de ekskrementoj kaj 297 000 infanoj ankoraŭ mortas ĉiujare pro laksaj malsanoj ligitaj al la manko de sekura trinkakvo, taŭga salubrigo kaj higieno. Same kiel ĉiuj strukturaj problemoj, plej suferas tiuj je vundeblaj situacioj kaj el malaltaj soci-ekonomiaj tavoloj.

Tutkohere, tiu temo enkadriĝas en la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kies sesa celo estas antaŭ 2030 garantii al ĉiuj homoj haveblon kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj. Sekura trinkakvo kaj aliro al taŭgaj sanitaraj servoj estas fundamentaj homaj rajtoj ekde 2010, laŭ deklaro de la Ĝenerala Asembleo de UN, ankoraŭ en la kunteksto de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (2000–2015). Tiu homa rajto indikas ke ĉiuj havu sufiĉan, sekuran, akcepteblan, fizike atingeblan kaj pageblan trinkakvon por siaj personaj kaj hejmaj uzoj. Aldone, universala aliro al sanitara servo estas fundamenta por homa digno kaj privateco, same kiel ŝlosila paŝo al protektado de akvaj resursoj.

Kvankam oni atingis kelkajn progresojn dum lastaj jardekoj, multo farendas ĝis 2030. Inter la subceloj, gapige elstariĝas la plenumenda tasko fini la subĉielan fekadon (t.e. en malfermaj spacoj, riveroj, arbaroj), kio ankoraŭ estas kutimo de 673 milionoj da homoj, ĉefe en kamparaj regionoj. Malgraŭ nuntempa malgrandiĝo de tiu nombro mondskale, ĝi kreskas loke en kelkaj regionoj de Afriko kaj Oceanio pro demografia kresko. La kultura trajto de tiu kutimo ankaŭ estas baro, kaj akceliga strebo necesas por plenumi la celon ankaŭ en centra, suda, orienta kaj sudorienta Azio. Krome, tiu subcelo kaj la manko de taŭgaj higien-instajaĵoj reliefigas la vundeblecon de infanoj kaj virinoj, ĉu pro endanĝerigo al (seks)perforto ĉu pro menstrua tabuo kaj alligitaj san-problemoj.

Higieno montriĝas aparte fatala pro la pandemio de KOVIM-19, ĉar la plej baza prevento kontraŭ ĝi dependas de aliro al pura akvo kaj sapo por manlavado, sed tio mankas (ekzemple) en preskaŭ duono de la lernejoj en la mondo. Refoje, la efiko de tiu malsano forte trafas malriĉajn komunumojn kie mankas salubrigo kaj sanitaraj servoj.

Evidentiĝas ankaŭ la interrilato de la temo akvo kaj salubrigo kun la aliaj CDE, kiuj estas esence interdependaj. Ekzemple, sekura kaj atingebla akvo ebligas pli bonan vivkvaliton kaj sanon, kio rekte ligiĝas al pli da tempo por edukado kaj individua laborforto, kio siavice rezultiĝas je ĝenerale pli bona ekonomia prospero kaj de la individuo kaj de la komunumo. Tio eĉ havas pli grandan efikon sur povigo de virinoj, kiuj ofte respondecas pri la akvo-rikolto, foje pli ol tridek minutojn for de siaj loĝlokoj. Cetere, estas pli-malpli fama la konkludo, ke investante $1 en sanitaraj servoj oni ŝparas $4 en kuracaj sistemoj, preventas mortojn kaj kreskigas produktivecon. Jen unu el la plej fortaj argumentoj por lobiumado favore al publika investo en sanitaraj servoj.

Alia ekzemplo estas tio ke dolĉakvo estas resurso endanĝerata de klimatŝanĝiĝo, kaj du miliardoj da homoj jam spertas akvomankon en la mondo. Aldone, poluado vigle minacas la kvaliton de tiu mankanta akvo, kies basenoj siavice estas translimaj (t.e. la limoj de hidrologiaj basenoj ne kongruas kun la politikaj landlimoj). Tial, por efike fronti la problemon de akvomanko oni devas kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon, enkonduki demokratian kaj transliman mastrumadon de akvaj resursoj, havi taŭgajn urbajn kaj kamparajn nepoluajn strukturojn, apliki teknikojn por purigado de kloakaj akvoj kaj mastrumado de rubaĵoj. Fine, endas protekti la akvo-ligitajn ekosistemojn, inklude de montoj, arbaroj, malsekejoj, lagoj, riveroj kaj grundakvejoj por garantii bonan kvaliton de surfacaj kaj subteraj akvoj.

Indas mencii ankaŭ ke granda respondeco pri akvomanko kuŝas sur nesufiĉa efikeco en provizado kaj uzado de akvo. Tial, gravas plifortigi tian efikecon en ĉiuj sektoroj, ĉefe en agrikulturo kaj industrio, kiuj kreskadas pro la bezonoj de same kreskanta monda loĝantaro, sed samtempe respondecas pri plej larĝa porcio de la monda akvouzado, de la poluado de akvoj kaj konsekvence de premo sur akvomanko.

Laste sed ne balaste, por atingi la defion de efektiva mondskala ŝanĝo kaj redukti malegalecon koncernantan aliron al akvo kaj sanitaraj servoj, nepras internacia kunlaboro, interŝanĝo de konoj, kaj teknologioj pri daŭripova mastrumado kaj purigado de akvoj.

Kiel la esperanto-komunumo povas kontribui?

Unue ĉiu individuo povas edukiĝi pri la temo kaj pri ĝia graveco, konsciiĝi pri la problemo mondskale kaj ĉe ĉiuj soci-ekonomiaj tavoloj, scii kiel statas la situacio de akvo kaj salubrigo en sia propra regiono kaj ĉu tio ankaŭ efikas sur aliaj regionoj. Se oni havas aliron al sanitaraj servoj, kelkaj kernaj demandoj estas:

  • Kiu estas la deveno de la trinkakvo? Ĉu la devena ekosistemo estas protektata aŭ minacata?
  • Kien iras la forĵetata akvo? Ĉu ĝi estas taŭge purigata kaj ĉu ĝi efikas sur la akvoprovizado de alia komunumo?
  • Ĉu la mastrumado de akvaj resursoj okazas demokratie kun aktiva partopreno de la komunumo kaj fakuloj?
  • Ĉu la regionaj instancoj prioritatigas investojn en sanitaraj servoj?

Tiaj demandoj estas gravaj por aktiva partopreno en la diskuto kiu minimume devas okazi en ĉiu hidrologia baseno. Aliaj agoj koncernas individuan vivstilon kiaj akvo-ŝparado kaj uzo de varoj kies produktado respektas la medion (efikeca akvouzado kaj ne poluado).

Interesaj aktivaĵoj en kiuj esperantistoj kaj Esperanto-asocioj ankaŭ povas partopreni kaj engaĝiĝi estas la Monda Tago de Akvo (22-a de Marto) kaj la Monda Tago de Necesujo (19-a de Novembro), kies celoj estas videbligi la gravecon de tiuj temoj.

Fine, oni ĉiam povas subteni agadojn de neregistaraj organizaĵoj kiuj provizas edukadon kaj kapabligon al malriĉaj kumunumoj kaj ankaŭ provizas bazajn salubrigojn, ekzemple per konstruo de putoj, akvorezervujoj, sistemoj de pluvakva kolektado, latrinoj kaj sepsaj fosujoj. Ĉar la amplekso de la akva problemo estas giganta, ekzistas pluraj pri-akvaj neregistaraj organizoj (NROj) en la mondo.

KION FARI?

Unuope:

  1. Informiĝu pri via loka situacio koncerne akvon kaj, eventuale pere de tieaj esperantistoj, pri la situacio en aliaj lokoj kaj landoj.
  2. Ellaboru planon por ŝpari akvon en via hejmo; certigu, ke vi ne uzas superfluajn kvantojn da akvo por higieno, kuirado k.s.
  3. Uzu varojn kiuj minimume damaĝas la lokan akvon.
  4. Kontribuu finance aŭ tempe al lokaj aŭ naciaj organizoj kiuj okupiĝas pri la efika uzado de akvo.

Grupe:

  1. Dediĉu grupan kunvenon al akvaj demandoj, eventuale post enketo ĉe lokaj instancoj; uzu la okazon por samtempe plibonigi la lingvoscion de la grupo kaj plibonigi ĝian konscion pri la efika utiligo de akvo.
  2. Grupe marku la Mondan Tagon pri Akvo (22 marto).

Lande:

  1. Eventuale kunlabore kun via loka grupo, aperigu artikolojn pri akvaj demandoj en via landa Esperanto-revuo.
  2. Instigu la landan asocion kontakti aliajn landajn asociojn por proponi kunlaboron pri edukado pri akvaj demandoj.

KION LEGI?

Esperante:

– Oficiala retejo de la laborgrupo Esperanto por UN: http://www.esperantoporun.org

– Ĉefartikoloj de Revuo Kontakto 2015:2: Akvo, la oro de la tria jarmilo (https://uea.org/revuoj/kontakto/2015)

– Retejo de Naturamikoj: https://eo-naturamikaro.webnode.nl/artikoloj/dosiero-akvo

– Prelego pri krizo kaj alternativoj de akvoproduktado: prezento (https://goo.gl/B4Lyvo) kaj resumo (https://bit.ly/31ugx6C), publikigita en la revuo Rio Esperantista.

– Prelego pri sanitaraj servoj de kloakaj akvoj: https://youtu.be/Hy80s1xRJcs

– Artikoloj pri akvo en Esperanta Retradio: https://bit.ly/38jeHam

Plurlingve:

– Oficiala retejo de UN pri la CDE 6 (en la oficialaj lingvoj de UN): https://www.un.org/sustainabledevelopment/water-and-sanitation/

– Oficiala retejo de UN pri la temo akvo (tradukebla per google): https://www.unwater.org/

– Mondaj raportoj pri Akvo, Salubrigo kaj Higieno (Monda Organizaĵo pri Sano/Infana Fonduso de UN, plurlingvaj): https://bit.ly/3eRcp4K

– Monda tago de Necesujo (en la oficialaj lingvoj de UN): https://www.un.org/en/events/toiletday/

– Monda tago de Akvo (en la oficialaj lingvoj de UN): https://www.un.org/en/observances/water-day

– Retejo de Internacia Asocio de Akvo (plurlingva): https://iwa-network.org/

– Landaj Sekcioj de Inĝenieroj sen Landlimoj: http://ewb-international.com/countries/