CELO 7. PAGEBLA KAJ PURA ENERGIO

Alvaro Motta

Energio kaj ĝiaj nekonvenaj veraĵoj

CELO 7. PAGEBLA KAJ PURA ENERGIO

Unuiĝintaj Nacioj difinis kiel celon por la jaro 2030 garantii al ĉiuj homoj alireblon al pagebla, fidinda, daŭripova kaj moderna energio. La granda defio estos atingi ĝin sen kompromiti la sukceson de la aliaj Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE). Tio postulos de ni ĉiuj sisteman pens-manieron, kiu ne analizu la problemojn de sektoroj izole, sed strebu rigardi ĉiujn iliajn interdependojn.

Prenu ni la ekzemplon de interdependo inter akvo (CDE6) kaj energio (CDE7)i. Por produktado de energio necesas konstanta fluo da akvo por plenigi rezervujojn de akvoelektrejoj, por funkciigi termoelektrejojn kaj rafinejojn, ktp. Siavice, energio estas bezonata por kapti, purigi kaj liveri trinkeblan akvon al domoj kaj industrioj, kaj krome por kolekti kaj purigi kloakon antaŭ ĝia forĵeto en riverojn kaj oceanojn (CDE14).

Tiun saman formon de analizo de la problemoj eblas etendi al ĉiuj aliaj Celoj. En la nutraĵa sektoro (CDE2), ekzemple, energio estas absolute esenca por garantii liveradon de nutraĵoj produktitaj en la kamparo al grandaj urboj. Siavice, en pluraj lokoj la troa ekspansio de vegetaĵaj bruligaĵoj (alkoholo kaj biodizeloleo) konkurencas por rimedoj ankaŭ bezonataj por produktado de nutraĵo, kiel ekzemple, disponebleco de fekunda grundo kaj akvo.

Rilate al klimat-ŝanĝo (CDE13), energio respondecas tutmonde pri ĉirkaŭ 60% de la enaerigo de forcejaj gasoj pro la bruligo de fosiliaĵojii. Sekve, se ni intencas eviti ke la kresko de temperaturo en nia planedo transpasu la kritikan zonon de 1,5 celsiaj gradoj, konforme al la Pariza Interkonsento, estos ja devige restrukturi nian nunan energian modelon.

Alfronte al tiom da defioj kaj interdependoj, ekestas la jena demando: Kiu estas la plej efika maniero atingi la celon por 2030?

La plej ofta respondo estas teknologio. Sed ĉu teknologio kapablos solvi ĉiujn problemojn ligitajn al la energia sektoro? Kiam ni rigardas la partoprenon de la suna kaj venta fontoj en la tutmonda energi-produktado, ni konstatas ke nuntempe ĝi respondecas nur pri 3% el la tutoiii. La vastigo de ĝia uzo al niveloj kompareblaj al tiuj de la fosiliaj bruligaĵoj postulos nemezureblan kaj neelteneblan kvanton de maloftaj mineralaj rimedoj (kupro, ŝtalo, ktp.). Krom tio, tiuj fontoj prezentas la intermitantan aŭ neregulan problemon: tio estas, ili povas generi energion nur en horoj, kiam estas sun-brilo aŭ vento. La baterioj, kiuj teorie povus helpi stoki tiun energion por la aliaj horoj, same prezentas gravajn mankojn por ĝia pli granda ampleksigo kaj havas tre malaltan energian densecon kompare al petrolo. Valoras substreki, ke estas ĝuste tiu alta denseco de petrolo, ekzemple, kiu permesas al niaj aviadiloj flugi kun relative malmulta avi-benzino. La nuklea energio, multfoje proponita kiel anstataŭanto de fosiliaj bruligaĵoj, krom la defioj por la pliampleksigo de ĝia uzo, ankoraŭ ne sukcesis solvi la kritikajn problemojn de nuklea rubaĵoiv.

Se teknologio per si mem ne estas solvo, simple resti ĉe la nuna modelo de alta dependo de fosiliaj bruligaĵoj same ne donas al ni trankvilon pri nia estonteco. La nunaj malkovroj de novaj rezervoj de konvenciaj petrolojv estas la plej malaltaj en jardekojvi. La ne-konvenciaj petroloj ĝenerale ne nur estas pli kostaj por produkti, sed multfoje prezentas pli altajn teknikan defion kaj median damaĝon kompare al la konvencia.

Estas necese konsideri, ke la defio, kiun ni alfrontas estas ne nur teknologia, sed antaŭ ĉio morala.

Ĉirkau 573 milionoj da homoj en Afriko ne havas aliron al elektro. Sen ĝi, infanoj ne povas studi nokte (CDE4) kaj klinikoj ne povas stoki vakcinojn pro manko de frido (CDE3)vii. Tiu ĉi lasta aspekto faras la batalon kontraŭ epidemioj kiel KOVIM-19 en tre malriĉaj landoj preskaŭ neebla.

Dume, la troa energia konsumo fare de la 10% plej riĉaj homoj respondecas pri ĉirkaŭ duono de la enaerigo de forcejaj efikaj gasoj tutmondeviii. Sekve, superi la energian malriĉecon, respektante la klimatan justecon, nur eblos kiam ni pretos realisme batali kontraŭ la nedecan socian malegalecon en nia planedo.

Alfronti tiujn nekonvenajn veraĵojn de nia nuna energia modelo postulos: honestecon pri la efektivaj limoj difinitaj de la naturo (t.e., fortan kompromison kun la scienco), sisteman pens-manieron, kaj fortigon de kunlaboro ene de komunumoj kaj inter nacioj.

Esperanto havas tre gravan rolon ĉi tie, ĉar demokratia kaj efika internacia komunikado impulsas la interŝanĝon de konoj inter popoloj, stimulante sciencan progreson. Krom tio, ĝi ankaŭ kontribuas al formiĝo de inkluziveca tutmonda civitaneco, esenca ilo por trakti problemojn, kiuj ne respektas landlimojn kaj kiuj postulas ĉies solidarecon, same kiel tion postulas la defioj de energia transformiĝo.

KION FARI?

Unuope

Informiĝi pri la defioj rilataj al energio surbaze de studoj kongruaj kun la scienco. Gravas ĉiam klopodi sisteme analizi la problemojn.

Grupe kaj lande

  1. Organizi aktivaĵojn por pridiskuti energiajn temojn (CDE7) inter la membroj, kaj same rilate al la aliaj Celoj.
  2. Starigi kunlaboron ĉe organizaĵoj de la civila socio kaj universitatoj, kiuj faras seriozan laboron ligitan al energio kaj aliaj Celoj.
  3. Stimuli konsciigon pri la Konvencio 169 de ILO, la Internacia Labora Organizaĵo (https://www.ilo.org/global/topics/indigenous-tribal/lang–en/index.htm), kiu pritraktas la rajtojn de indiĝenaj popoloj. Multfoje energiaj projektoj prezentas grandajn medi-detruajn efikojn, ĉefe kiam faritaj en indiĝenaj teritorioj. La Konvencio 169 de ILO asertas, ke neniu projekto rajtas esti starigita en indiĝena teritorio sen antaŭa, libera kaj informita konsultiĝo de la popoloj tie loĝantaj. En niaj lingvaj festivaloj, ni povas proponi al indiĝenaj reprezentantoj ankaŭ informi ĉu la grandaj energiaj kaj minaj projektoj respektas tiun konvencion kaj ĉu tiu konsultiĝo okazas en iliaj denaskaj indiĝenaj lingvoj.

KION LEGI?

En Esperanto:

En la oficialaj lingvoj de UN:

En la angla:

—————————–

i http://www.unesco.org/new/en/natural-sciences/environment/water/wwap/wwdr/2014-water-and-energy/

ii https://www.un.org/sustainabledevelopment/energy/

iii https://www.worldenergydata.org/world

iv www.ourrenewablefuture.org

v La vorto petrolo estas uzata ĉi tie en la senco donita de Zamenhof en la Fundamento de Esperanto por la rusa traduko de tiu vorto, tio estas, la kruda ŝtonoleo. La vorto nafto preferindas por difini petrol-derivaĵon ĝenerale aplikatan en la petrol-kemia industrio (en la angla “naphtha”, portugale “nafta”). La brazila kemia profesoro kaj akademiano L.C. Porto Carreiro Neto (1895-1964) ankaŭ uzis tiun difinon en sia vortaro “Portugala-Esperanto” (BEL, 2015).

vi https://www.bloomberg.com/news/articles/2016-08-29/oil-discoveries-at-a-70-year-low-signal-a-supply-shortfall-ahead;
https://www.ogj.com/exploration-development/reserves/article/14068305/rystad-oil-and-gas-resource-replacement-ratio-lowest-in-decades

vii https://www.un.org/sustainabledevelopment/energy/

viii http://piketty.pse.ens.fr/files/ChancelPiketty2015.pdf