CELO 8. BONA LABORO KAJ EKONOMIA KRESKO

Giorgio Novello

Enkonduko

CELO 8. BONA LABORO KAJ EKONOMIA KRESKO

Mi verkas mian kontribuon meze de koronavirusa pandemio, kiu furiozas tra la tuta mondo en ĉi tiuj tagoj kaj semajnoj. Ĉu mi skribus malsame, se mi verkus mian eseon antaŭ nur unu monato? La respondo ne estas facila. Probable jes. Sed eble ne.

La deirpunkto estas tre simpla: laboro estas kerna, fundamenta, nemalhavebla bazo por la kresko de ĉiu homa socio. Laboro ne estas nur unu el la tri faktoroj de produktado identigitaj antaŭ tri jarcentoj de Smith kaj Ricardo: ĝi estas unu el la plej noblaj agadoj de la homa specio.

Samtempe ĝi povas transformiĝi en sklavecon, ekspluatadon – en koŝmaron, kiu eĉ povas nei kaj nuligi la homan naturon. De tie venas la rolo de tiu ĉi oka Celo kiel vera kerno de la tuta strategio de la 17 Celoj kaj 169 Subceloj.

Mi verkas ĉi tiujn liniojn laŭ mia profesia sperto. Mi unue estis kariera diplomato, kiu servis sian landon kiel ambasadoro en du landoj de Norda Eŭropo. Mi nun estas vicprezidanto de teknologie progresinta kompanio specialigita pri spaca teknologio.

Mi volas ĉerpi el mia pasinta kaj aktuala profesia sperto por prikomenti la rolon de laboro en la antaŭenigo de homa digno, anstataŭ raporti nur surbaze de teorioj.

Mi traktos unue la rolon de kunlaboro inter publikaj kaj privataj sektoroj. Due, mi aludos al la jam menciita specifa industria kaj teknologia sektoro, la spaca. Trie, mi elstarigos iujn elementojn de la agado de mia nuna kompanio. Mi aparte atentos nian decidon enkonstrui certajn Evoluigajn Celojn en nian kompanian strategion, kaj montri ilin en nia ĉiujara “ne-financa deklaro”.

1. Publika kontraŭ privata sektoro

La debato pri la respektivaj roloj de la publika kaj privata sektoroj havas longan kaj intensan historion. Unuflanke oni ofte konsideras la publikan sektoron (t.e. la ŝtato) grandega kaj peza burokratia maŝino nekapabla je ajna efika administrado; aliflanke, la privata sektoro (t.e. kompanioj), estas foje konsiderata celanto de la propraj egoismaj interesoj, kiuj ne agnoskas la pezajn eksterajn kostojn de tiu agado sur la ĝenerala socio. Iuj fakuloj opinias alimaniere: ekzemple, la usona-itala fakulino Mariana Mazzucato (The Entrepreneurial State, 2013) skribis pri la rolo de la ŝtato kiel efika entreprenisto kaj pri la avantaĝoj, kiujn oni povas akiri per aŭtentika publika-privata partnereco.

Kunlaboro inter publikaj kaj privataj agantoj kompreneble ne estas nova. Ĝi estis ofta praktiko, ekzemple, en la 19a jarcento, la ora epoko de kanala kaj fervoja konstruado. Pli lastatempe, publikaj-privataj partnerecoj fariĝis tre oftaj kaj tre popularaj precipe en la finaj jardekoj de la pasinta jarcento, kvankam ilia efikeco estas nun foje pridubata.

Publikaj-privataj partnerecoj povas impliki eĉ internaciajn organizaĵojn. Je la nivelo de Unuiĝintaj Nacioj, unu el la plej elstaraj ekzemploj estas la Tutmonda Pakto (“Global Compact”) apogita de la tiama ĝenerala sekretario Kofi Annan.

Lanĉante la pakton en 2004, Annan invitis privatajn kompaniojn akcepti dek principojn pri la praktiko de ekonomiaj aferoj. Ĉiuj tiuj principoj (kaj precipe la unua kaj dua) restas validaj en la ĝenerala kadro de la Oka Celo por Daŭripova Evoluigo. Tiuj principoj traktas privatajn kompaniojn kiel gravajn partoprenantojn en la tutmondaj evoluigaj klopodoj de UN.

Hodiaŭ pli ol 18.000 kompanioj tra la mondo aliĝis al la Tutmonda Pakto. La Pakto ne estas deviga  traktato,  nek simpla ekzerco de publikaj rilatoj, nek okazo por interkonekto: ĝi estas libervola komuna agado por kune trakti aferojn gravajn por la instituciaj kaj privataj mondoj. Libervola – kaj efika.

Vera kunlaboro povas okazi inter du aŭ pluraj agantoj nur se ili anticipe interkonsentas pri la bazo de tiu kunlaboro. Sperto de la pasintaj du jardekoj almenaŭ konfirmas, ke publikaj-privataj partnerecoj povas bone funkcii. Precipe la sukceso de la Jarmilaj Celoj ŝajnas konfirmi tion.

Kiel dirite, estas vaste akceptite, ke publikaj institucioj celas (aŭ devus celi) la komunan bonon. Aliflanke, privataj kompanioj supozeble agas surbaze de egoismaj interesoj. Ĉi tiu lasta supozo tamen ne vere reprezentas la realon. Ankaŭ kompanioj estas aglomeraĵoj de homoj, kiuj koncernas sin pri pli ol la sorto de individuoj. Korporacia lojaleco, la kutimo labori kune, reciproka interdependo emas krei korpan, kolektivan enton, kun speco de personeco sendependa de tiuj de ĝiaj komponantoj. Ĝia intereso ne estas nur profiti aŭ simple travivi, sed ankaŭ “preteriri”, kontribui al la progreso ĝenerala, ĉu de la urbo, ĉu de la lando, ĉu de la homaro.

La klasika paradigmo de la ekonomia homo (homo oeconomicus) montris siajn limojn. Neniu homo estas motivata nur de propra intereso. Moderna psikologio, preterirante la komencajn tezojn de Freud pri instinktoj, hodiaŭ prezentas la homojn kiel esence orientitajn al kreskado, malfermitajn al pozitivaj interagoj, serĉante fundamentajn valorojn.

Ĉi tiu paradigmo povas esti aplikata, certagrade, ankaŭ al kompanioj. Sekvante la amon de individuoj al agado, ankaŭ privataj kompanioj povas montri kondutojn, kiuj superas iliajn tujajn materiajn interesojn.

Iam antaŭ la Dua Mondmilito, Walter Rathenau, politikisto, diplomato, pensulo kaj entreprenisto, foje prezidis kunvenon de akciuloj de la transportŝipa kompanio de la rivero Rejno.  La akciuloj volis maksimumigi siajn dividendojn, kvankam estis sufiĉe klare, ke altaj dividendoj estus malutilaj al la servoj provizataj de la kompanio. Rathenau ne konsentis. Post longa kaj akra diskuto li fine ekkriis: “Sinjoroj, estas boatoj sur la Rejno!” Ni povus eble parafrazi lian diron jene: “Sinjoroj, nia kompanio ne ekzistas  nur por riĉigi vin, sed ĉefe por disponigi sekurajn kaj regulajn transportajn servojn sur la rivero. Bonvolu taksi viajn prioritatojn ĝuste!”

Hodiaŭ ni ne parolas pri “boatoj sur la Rejno”, sed pri “kompania socia respondeco” – pri la devo de entreprenoj kunlabori por protekti kaj plibonigi la komunan bonon, inkluzive de deca laboro por kiel eble plej multaj homoj.

Tio povas ŝajni ne ĉiam facile evidenta. Ni konsideru ekzemplon de specifa industria sektoro, kiu unavide ŝajnas malproksima al la bezonoj de la homoj sur la planedo Tero:  la spaca industrio.

2. La spaca sektoro

La spaca sektoro povas ludi signifan rolon en la Celoj pri Daŭripova Evoluigo. Ekzemple, satelitoj estas tre utilaj en pluraj fakoj, inkluzive mediprotektadon, kontrolon de klimata ŝanĝiĝo, telekomunikadon, agrikulturon. Hodiaŭ, jam ĉirkaŭ 5000 satelitoj orbitas la terglobon. La granda nuna defio estas do uzi la ekzistantajn satelitojn en novigaj manieroj, kongruaj kun socia kaj ekonomia progreso.

Precipe, privataj spacaj kompanioj devas subteni la ĝeneralan kapablon, uzi infrastrukturon, datumojn kaj  teknikajn rimedojn, tiel vaste kiel eble.  Aliflanke, ŝtatoj, kaj precipe la t.n. “fruaj spacaj nacioj”, devas plibonigi sian teknologian kompetenton por kontribui al komuna progreso kaj subteni novajn komunajn valorojn.

En la tagiĝo de la spaca epoko, en la jaroj post la Dua Mondmilito, spaca teknologio estis alirebla nur de du landoj. Duonjarcenton poste, kelkcent nacioj estas spacaj nacioj, kvankam kompreneble kun malsamaj niveloj de teknologia evoluo.

Tia impona disvolviĝo okazis precipe dank’ al transformo de spaca konkurenco al spaca kunlaboro. La internacia kosmostacio estas bona ekzemplo. Lanĉita en 1998 de kvin ĉefaj spacaj agentejoj (inkluzive de la Eŭropa Spaca Agentejo, kiu siavice inkluzivas dudek landojn), la internacia kosma stacio ricevis ĝis hodiaŭ 239 astronaŭtojn kaj kosmonaŭtojn el dek du nacioj.

UN mem faciligas spacan kunlaboron, kreante internacian leĝaron kiun oni povus konsideri ia komenca konstitucio de spaca agado. Ĝi ampleksas kvin traktatojn, kiuj kovras longan liston de konsideroj, inkluzive pritrakton de la luno kaj aliaj ĉielaj korpoj, respondecon pri agadoj rilataj al spaco, kaj la rolon de astronaŭtoj kaj kosmonaŭtoj kiel reprezentantoj de la tuta homaro kaj do helpindaj tutmonde laŭnecese. 

Lastatempe UN lanĉis ankaŭ spacajn iniciatojn kun precipe socia kaj ekonomia enhavo. Menciinda estas la iniciato “aliro al spaco por ĉiuj” – publika-privata partnereco bazita sur interkonsentoj inter la Oficejo de UN pri Ekstera Spaco, en Vieno, kun unuopaj entreprenoj, inkluzive ekzemple senpagan enorbitigon de satelitoj de novaj spacaj nacioj.

3. Mia sperto en privata spaca kompanio

La tria kaj fina parto de mia kontribuo rilatas mallonge al mia agado en spaca kompanio, Avio S.p.A. Avio estas itala kompanio kun partneroj en Francio kaj Franca Gujano, kiu specialiĝas pri produktado de lanĉiloj (raketoj) por enorbitigi satelitojn de ĝis 1,5 tunoj. Avio estas ĉefa entreprenisto de la eŭropa malpeza lanĉilo Vega. Vega plenumis dek kvar sukcesajn sinsekvajn flugojn, enmetante en orbiton satelitojn venantajn de landoj en kvin kontinentoj.

Miaopinie, Avio konfirmas la du punktojn, kiujn mi provis reliefigi ĉi tie. Unue, ĝia sukceso ŝuldiĝas al internacia kunlaboro, kun instituciaj kaj privataj partneroj. Ekzemple, Avio kunlaboras kun la Eŭropa Spaca Agentejo, la iniciatinto de la programo Vega. La eŭropa spaca agentejo havas 23 membrojn, ĉiuj apartenantajn al la Eŭropa Unio krom tri. Avio ankaŭ subskribis interkonsenton kun UN en la kadro de la menciita iniciato “aliro al spaco por ĉiuj”, ofertante enmeti en orbiton naŭ minisatelitojn de “novaj spacaj nacioj”. Avio kunlaboras kun dekduo da landoj por produkti sian lanĉilon.

Due, Avio plene aprobas la enhavon de la strategio de Unuiĝintaj Nacioj esprimitan en la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Ĝi aktivas por antaŭenigi daŭripovajn evoluigajn celojn en si mem kaj inter kompanioj kaj institucioj. Ĉiujare, Avio publikigas sian “nefinancan deklaron”, klarigante detale kaj konkrete sian socian strategion, kiu inkluzivas ne nur la efektivigon de la oka Celo, sed ankaŭ de la kvara, naŭa, dekdua, dektria kaj deksepa.

Konklude, do, publikaj institucioj kaj privataj kompanioj ne apartenas al malsamaj planedoj: ili akordiĝas ne nur pri iuj komunaj aspektoj rilate organizadon kaj funkciajn procedojn, sed ankaŭ kelkmaniere pri siaj finaj celoj. Inter tiuj celoj, la protekto de laboro kaj de la digno de laboro elstaras. Tion konfirmas eĉ la spaca industrio, kvankam ĝi ŝajnas esti tiom malproksima de la ĉiutaga vivo. La spaca industrio plifaciligis la vivon sur Tero kaj ĝi tion faros pli kaj pli en estonteco.

Unuflanke, la atingo de pluraj el la Celoj por Daŭripova Evoluigo dependas de spaca agado; aliflanke, la strategioj de la spaca industrio inkluzivas valorojn subtenatajn de Unuiĝintaj Nacioj.

KION FARI?

Unuope:

  1. Studu la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, precipe Artikolojn 22 ĝis 25, pri laboro kaj laborkondiĉoj, kaj taksu ĝis kiu grado ili estas aplikataj en via lando aŭ regiono.
  2. Esploru pri aliaj paktoj kaj interkonsentoj kiuj rilatas al la kondiĉoj de laboro, ekzemple la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj.
  3. Informiĝu pri la rolo de ILO, la Internacia Labora Organizaĵo.
  4. Ekkonu la plurajn Esperanto-organizojn kiuj okupiĝas pri laboro kaj laborkondiĉoj, kiel ekzemple SAT.
  5. Studu la ampleksan kaj interesan historion de Esperanto kaj la laborista movado.

Grupe:

  1. Organizu kunsidojn aŭ grupajn diskutojn de via loka esperantista grupo pri la supre menciitaj internaciaj interkonsentoj kaj pri rilataj temoj. Uzu viajn esperantistajn kontaktojn en aliaj landoj por informiĝi pri iliaj kondiĉoj.
  2. La lastatempa pandemio kaŭzis enormajn ekonomiajn perturbojn kaj reduktis aŭ eĉ haltigis ekonomian kreskon en multaj landoj. Diskutu kun via loka grupo kiel vi kiel grupo povas helpi tiujn kiuj estas senlaboraj, vialande kaj alilande, pro la pandemio.

Lande:

  1. Surbaze de seriozaj esploroj, aperigu artikolojn en via landa Esperanto-revuo, intervenu en sociaj medioj – ne nur por reliefigi la problemojn, sed por proponi solvojn, kaj por montri la engaĝiĝon de la Esperanto-movado.