CELO 9. INDUSTRIO, INVENTEMO, INFRASTRUKTURO

Tamás Slezák

Konstrui elteneman infrastrukturon, akceli inkluzivan kaj daŭripovan industriigon kaj kultivi inventemon

CELO 9. INDUSTRIO, INVENTEMO, INFRASTRUKTURO

Kial tio gravas?

Ekonomia kresko, socia disvolviĝo kaj klimata agado forte dependas de investoj en infrastrukturon, daŭripovan industrian disvolviĝon kaj teknologian progreson. Fronte al rapide ŝanĝiĝanta monda ekonomia pejzaĝo kaj kreskantaj malegalecoj, daŭripova kresko devas inkluzivi industriigon, kiu antaŭ ĉio donas ŝancojn atingeblajn al ĉiuj homoj, kaj ankaŭ estas subtenata de inventemo kaj eltenema infrastrukturo.

Sed efektive kio estas la problemo?

Bazaj infrastrukturoj kiel ŝoseoj, informaj kaj komunikaj teknologioj, drenado de kloakakvo, elektra kurento kaj disponebla akvo restas malabundaj en plej multaj evoluantaj landoj. Laŭtakse 3,8 miliardoj da homoj ankoraŭ ne havas aliron al Interreto, reprezentante okdek procentojn de la loĝantaro en la malplej evoluintaj landoj. Tri miliardoj da homoj tutmonde ne havas aliron al baza kloaksistemo kaj tri el dek homoj ne povas provizi sin per sekura trinkakvo. La koronavirusa pandemio denove kaj eĉ pli evidente malkaŝis la urĝan bezonon de rezistema infrastrukturo.

Kial mi zorgu?

Inkluziva kaj daŭripova industriigo, kune kun inventemo kaj infrastrukturo, povas produkti dinamikajn kaj konkurencajn ekonomiajn fortojn, kiuj generas dungadon kaj enspezon. Ili ludas ŝlosilan rolon en la enkonduko kaj antaŭenigo de novaj teknologioj, en la helpo de internacia komerco kaj en la ebligo de efika uzado de rimedoj.

La kresko de novaj industrioj signifas plibonigon de la vivnivelo por multaj. Ankaŭ se industrioj celas daŭripovon, tiu aliro pozitive influos la medion. Klimata ŝanĝiĝo efikas al ni ĉiuj.

Kio estas la prezo de neagado?

La prezo estas altega. Fini malriĉecon estus pli malfacile, konsiderante la rolon de la industrio kiel kerna motoro de la tutmonda evoluo por elradikigi malriĉecon kaj antaŭenigi daŭrigeblan evoluon. Aldone, malsukcesi en la plibonigo de infrastrukturo kaj antaŭenigo de teknologia inventemo povus alporti malbonajn sanajn servojn, neadekvatan higienon kaj limigitan aliron al edukado.

Kiel oni povas helpi?

  • Ni povas establi normojn kaj antaŭenigi regularojn, kiuj certigas, ke projektoj kaj iniciatoj de firmaoj estos administrataj daŭripove.
  • Ni povas kunlabori kun neregistaroj organizoj kaj la publika sektoro por helpi antaŭenigi daŭripovan evoluadon ene de evolulandoj.
  • Pensu pri tio, kiel industrio trafas vian vivon kaj bonstaton kaj uzu sociajn amaskomunikilojn por antaŭenpuŝi politikistojn prioritatigi la Celojn.

Antaŭ deko da jaroj, en 2009, la Eldona Fako de SAT eldonis la verkon Plano B – Mobilizo por savi civilizacion en kiu ni povas legi jene:

La elekto estas nia – via kaj mia. Ni povas daŭre fari nian kutiman umadon kaj pluigi ekonomion, kiu plu detruadas siajn naturajn vivtenajn sistemojn ĝis ĝi detruos sin mem, aŭ ni povas adopti “Planon B” kaj esti la generacio, kiu ŝanĝas direkton, movante la mondon sur vojon de daŭra progreso. La elekton faros nia generacio, sed ĝi influos la vivon sur la Tero de ĉiuj estontaj generacioj.

KION FARI?

Unuope:

  1. Ŝanĝu viajn kutimojn al konscia butikumado kaj konscia konsumo: elektu tiajn varojn, kiujn produktas kompanioj kiuj uzas daŭripovajn teknologiojn kaj metodojn, kaj ne ekspluatas siajn laboristojn, provizantojn kaj medion. Por tio vi devas multe lerni, kaj evoluigi vin mem: anstataŭ sekvi reklamojn, prefere vi esploru detalojn, saĝe uzu interreton kaj fariĝu konscia.
  2. Atentu ne nur pri la produktantoj kaj iliaj varoj, sed ankaŭ pri justa komerco, pri la kanaloj laŭ kiuj la varoj atingas vin.
  3. Instalu sunĉelojn kaj sunpanelojn sur vian tegmenton (se vi havas eblecon) aŭ aĉetu verdan elektran energion. Per tio vi kontribuas al eltenema infrastrukturo.
  4. Parolu pri viaj tiuterenaj evoluo kaj spertoj en la loka Esperanto-klubo kaj kun viaj Esperanto-amikoj dum renkontiĝoj. Skribu pri tio artikolon en Esperantaj kaj lokaj ĵurnaloj.
  5. Precipe se vi estas junulo, pere de viaj Esperanto-kontaktoj trovu evoluantan landon kie vi povos volontuli en projekto kiu rilatas al Celo 9 aŭ alia Celo por Daŭripova Evoluigo.

Grupe:

  1. Serĉu Esperanto-grupojn kaj / aŭ unuopajn esperantistojn en evoluantaj landoj, kiuj ne havas Interreton kaj helpu ilin pere de financado de ilia retaliro dum unu aŭ pluraj jaroj. Interreto estas nuntempe eble la plej grava parto de infrastrukturo.

Lande:

  1. Kunlaboru kun aliaj Esperanto-grupoj por diskuti kaj ekagi rilate al Esperanto-grupoj en evoluantaj landoj.
  2. Same kiel supre, serĉu ankaŭ landa(j)n asocio(j)n en la malplej evoluintaj landoj kaj financu ilian retaliron.

KION LEGI?

Se vi legas la anglan lingvon: “The lazy person’s guide to saving the world” (Gvidilo por maldiligentuloj pri kiel savi la mondon):

https://www.un.org/sustainabledevelopment/takeaction/