ENKONDUKO

de la Gvidilo al la 17 celoj por daŭripova evoluigo de UN

Rakoen Maertens

Kiel esperantistoj, ni havas unikan vidon al la mondo. Tra niaj vastaj interkulturaj spertoj per nia lingvo neŭtrala kaj nia senlima reto de diversnaciaj homoj, ni konscias pri la interligiteco de kulturoj kaj politikaj decidoj. Ni komprenas kiel kio okazas en specifa parto de la mondo povas influi aliajn partojn. Ni scias kiom utilas kunlabori, interkompreniĝi, kaj streĉi niajn mensojn por kompreni la mondon en ĝia tuto, konstatante ke la planedo, la homaro, kaj la diversaj problemoj ne estas sendependaj. Ni kaj nia movado aparte reprezentas tian pli grandan kaj integrigan vizion.

La kadro de la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE-oj) de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ankaŭ reprezentas tian vizion en eĉ pli vasta skalo. Kiel lingva politiko de unu lando povas influi aliajn, tiel ankaŭ ŝanĝoj en subakva vivo povas influi la sanon de esperantistoj surteraj. La Celoj daŭrigas la laboron komencitan dum la mandato de antaŭa Ĝenerala Sekretario de UN, Kofi Annan (1997-2006), kiu specife emfazis la gravecon vidi la tutan mondon kaj la interligitecon de ĝiaj diversaj domajnoj. Same kiel niaj idealoj kiel esperantistoj, UN volas unuavice altigi la interkompreniĝon kaj kunlaboron al pli bona mondo. Kiel vi vidas, estas nature ke niaj celoj kaj tiuj de UN similas. Ne nur tio: ĝi evidentigas fruktodonan grundon por kunlaboro, kaj la CDE-oj formas propedeŭtikan kadron.

Antaŭ la CDE-oj UN havis la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC), ok celojn atingendajn inter 2000 kaj 2015. Ili markis la unuan fojon kiam UN havis tegmentan evoluigan celaron al kiu povis rekte kontribui ŝtatoj, entreprenoj, kaj civila socio (movadoj, neregistaraj organizoj). La JEC-oj, kun diversaj sukcesoj, montris la forton kaj praktikan utilon de klaraj kaj mezureblaj celojn. Surbaze de tiu sperto, pli ambicia tagordo estis kreita: Agendo 2030, kiu enkondukis la CDE-ojn. La sukcesa kreado kaj specife la akcepto de la nova kaj ambicia celaro estas tre granda diplomatia atingo kiu montras la forteco de efika multflankismo: ĉiuj 193 membroŝtatoj de UN aprobis ĝin (kompare: la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis aprobita nur de 48 el la tiamaj 58 membroŝtatoj).

Kiel vi povas legi en tiu ĉi gvidilo, la ambicia plano enhavas dek sep celojn. Sed ne nur tion: malantaŭ ili kaŝiĝas 169 subceloj kaj 232 indikiloj. Okazas jara revizio kaj analizo pri la progreso al plenumo de la CDE-oj, kun pinte en julio la Altnivela Politika Forumo pri Daŭripova Evoluigo, en Novjorko. Tie, pluraj landoj prezentas sian progreson al la kompletigo de la Celoj (la tiel nomataj Volontulaj Naciaj Revizioj), kaj surbaze de tio aliaj landoj kaj UN plibonigas siajn proprajn strategiojn. Ĉiu membroŝtato de UN havas komitaton kiu pritraktas la progreson, kaj neregistaraj organizoj aktivas kaj por realigi projektojn kaj por faciligi la kunlaboron. Multaj neregistaraj organizoj ne havis rektan ligon kun la CDE-oj en la komenco, sed poste tamen kontribuas kaj kadrigas sian propran laboron laŭ la CDE-oj.

Ni kiel Esperanto-movado ne rajtas manki en tiu laboro. Ĉu UEA aŭ TEJO, ĉu landa sekcio aŭ faka asocio, ĉu unuopulo aŭ grupo, ni ĉiuj povas kontribui al la monda laboro por plenumo de la CDE-oj. Farante tion, ni malfermas la pordojn al aliaj kunlaborebloj, kun organizoj lokaj, naciaj, kaj internaciaj, kiuj volas kontribui al unu aŭ pluraj el la specifaj celoj. Ni povas kontribui, gvidi eĉ, ĉefe per nia specialismo: niaj spertoj pri interkompreno, kunlaboro, lingva diplomatio, kaj tutmonda vizio. Tiuj estas gravaj lertoj, specife en mondo kiu suferos de dispolusigo. Kiel unuopulo vi eble pensas pri UN kiel fora organizaĵo kiu iel en turo pripensas mondajn strategiojn. La vero, tamen, estas pli interesa. UN estas aktiva kaj influas aktivecojn je ĉiu nivelo: en la turo en Novjorko, sed ankaŭ ĉe la popolo loka. La ideo malantaŭ la CDE-oj estas, ke ili atingu la plej surteran lokan nivelon same kiel la plej altan internacian nivelon. Ke en via vilaĝo aŭ urbo, la ŝanĝoj kaj plibonigoj videblu, sed ankaŭ dum niaj internaciaj kongresoj kaj en interlandaj rilatoj.

Same grava, do, estas la internacia kunlaboro kaj la loka kunlaboro. Legante tiun ĉi gvidilon, rigardu ĉirkaŭ vi. Ĉu jam ekzistas kelkaj CDE-rilataj projektoj en via najbaraĵo, eble de la urba registaro, de loka organizo pri UN, aŭ de UN-agentejo? Se jes, ĉu vi jam estas membro de unu aŭ pliaj, kaj ĉu vi jam konscias al kiuj Celoj vi kontribuas? Kaj se mankas projektoj, ĉu ne estas almenaŭ unu el la 17 Celoj, pri kiu vi povus pasie agadi loke aŭ internacie? Kiel esperantisto eble vi ŝatas kunveni en via Esperanto-klubo aŭ socio. Kelkfoje oni serĉas manierojn por rekruti kaj engaĝi novajn membrojn en lokaj kluboj. Ĉu eble via klubo povas kunlabori kun aliaj lokaj organizoj al la realigado de la Celoj, aŭ starigi propran CDE-projekton kaj tiel montri la utilecon de Esperanto, nerekte rekrutante novajn interesitojn?

Estas grave ke ni, kiel esperantistoj, ne kaŝu nin en niaj cirkloj, sed ankaŭ ne nur iru eksteren portante verdan flagon. Ni devas montri ke ni, kiel idealisma sed serioza komunumo, zorgas pri la mondo, kaj ke nia unika kono pri kulturoj, lingvoj, kaj interkompreniĝo povas helpi al la bonfarto de la mondo, rekte kaj nerekte. La Celoj povas inspiri novajn projektojn lokajn kaj internaciajn, kaj kunigi esperantistojn kaj ne-esperantistojn.

En Britio mi kunlaboras por starigi novan tutlandan junularan platformon pri la Unuiĝintaj Nacioj, kaj nun ni kunlaboras kun la ĝenerala Asocio pri UN de la lando pri konkreta agado por la Celoj. Samtempe, en mia urbo Kembriĝo, mi okupiĝas pri projektoj kiuj temas pri loka biodiverseco. En ambaŭ projektoj, mi, kiel esperantisto, agas por kunigi diversajn personojn, organizojn, kaj grupojn kiuj unuavide estas rivaloj kaj politike dividitaj, sed kadre de la Celoj povas tamen kunlabori pri konkretaj celoj. Dume, kiam mi bezonas helpon aŭ pliajn informojn pri specifaj subtemoj, mi kontaktas specalistajn esperantistojn kiuj spertas pri la fako, utiligante nian reton. Kiel mi emfazis en ĉefparolado ĉe Unuiĝintaj Nacioj en 2019, ne gravas kiun aĝon, nacion, ideologion, etnon, genron, aŭ koloron vi havas: la Celoj restas same gravaj, kaj niaj mondo kaj planedo, kiel vivantaj organismoj, bezonas nian subtenon.

Nun la pilko estas ĉe vi. La Celoj funkcias kiel praktika kaj rekte uzebla ilo por riĉigi viajn projektojn Esperantajn kaj ne-Esperantajn. Se vi serĉas novan projekton, vi povas preni tiun ĉi gvidlibron pri la Celoj, re-legi ĝin, kaj selekti unu el ili por starigi novan projekton. Kiam vi instruas Esperanton, vi povas fari tion ankaŭ utiligante la gvidilon. Kiam vi organizas kongreson, vi povas uzi la kadron de la Celoj por ligi ĉiun sesion al almenaŭ unu el la Celoj, por poste montri kiel via tuta kongreso kontribuis al la diversaj kolonoj de la Celoj. En la venontaj ĉapitroj vi legos enkondukajn eseojn pri ĉiu el la 17 celoj, verkitajn de elstaraj esperantistoj. Renato Corsettiparolos pri neniu malriĉo (#1), Heidi Goespri nula malsato (#2),Christoph Klawe pri bona sano kaj bonfarto (#3), Mark Fettespri bonkvalita edukado (#4), Manuela Ronco pri seksa egaleco (#5), Allan Argolo pri pura akvo kaj higieno (#6),Alvaro Motta pri pagebla kaj pura energio (#7), Giorgio Novellopri bona laboro kaj ekonomia kresko(#8), Tamás Slezák pri industrio, inventemo, infrastrukturo (#9). Rafaela Urueña pri redukti malegalecon (#10), Eric Hamelin kaj Guillaume Armide pri daŭripovaj urboj kaj komunumoj (#11), Manfred Westermayer pri respondecaj konsumo kaj produkto (#12), Orlando Raola pri klimata agado (#13), Francesco Maurelli pri subakva vivo (#14), Said Pontes de Albuquerque pri surtera vivo (#15), Ulrich Brandenburg pri paco, justeco, kaj fortaj institucioj (#16), kaj Humphrey Tonkin pri partnerecoj por la celoj(#17). Tiu ĉi gvidilo montras la diversajn fakajn sciojn de nia komunumo kaj la fakton, ke esperantistoj jam kontribuas al la Celaro per siaj propraj konoj.

Ĉi jare ni festas la 75-jariĝon de UN. Granda parto de tiu festa jaro temas pri la estonteco de UN. Ni devas same pripensi, kiel nia agado rilate al UN kaj Unesko povas pliboniĝi, ekzemple per engaĝo de pli da diversaj esperantistoj kaj ne-esperantistoj en CDE-rilataj projektoj, malfermante la Esperanto-movadon kaj ties agadon pri la Celoj al la ekstera mondo. Ni montru ke ni esperantistoj zorgas pri la mondo, kaj pri nia komuna estonteco. La Celaro donas al vi la povon por fari ĝuste tion.


KION LEGI?

La Jarmilaj Celoj
[EO] https://eo.wikipedia.org/wiki/Jarmilaj_Evoluigaj_Celoj

[EO] http://www.esperantoporun.org/dokumentoj/un-dokumentoj-en-esperanto/


Raportoj pri la (mal)sukcesoj de la Jarmilaj Celoj
[AR] https://www.un.org/ar/millenniumgoals/reports.shtml

[EN] https://www.un.org/millenniumgoals/reports.shtml

[ES] https://www.un.org/es/millenniumgoals/reports.shtml

[FR] https://www.un.org/fr/millenniumgoals/reports.shtml

[RU] https://www.un.org/ru/millenniumgoals/reports.shtml

[ZH] https://www.un.org/zh/millenniumgoals/reports.shtml

La Celoj por Daŭripova Evoluigo
[EO] https://eo.wikipedia.org/wiki/Celoj_por_Da%C5%ADripova_Evoluigo

[EO] http://www.esperantoporun.org/dokumentoj/un-dokumentoj-en-esperanto/


Akceptita rezolucio pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo (A/RES/70/1)
[AR]https://undocs.org/ar/A/RES/70/1

[EN]https://undocs.org/en/A/RES/70/1

[ES]https://undocs.org/es/A/RES/70/1

[FR] https://undocs.org/fr/A/RES/70/1

[RU] https://undocs.org/ru/A/RES/70/1

[ZH]https://undocs.org/zh/A/RES/70/1

Progresraportoj kaj utilaĵoj pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo (en pluraj lingvoj)
[EN] https://unric.org/en/sdgs-in-your-language/

[EN] Nikhil Seth k.a., SDGs: Main Contributions and Challenges. New York: UNITAR, 2019

Datumbazo de naciaj progresraportoj (Naciaj Volontulaj Revizioj)
[EN] https://sustainabledevelopment.un.org/vnrs/

Listo de naciaj Asocioj por UN

[EN] https://wfuna.org/una-directory