NIAJ KONTRIBUINTOJ

al la Gvidilo al la 17 celoj por daŭripova evoluigo de UN

Allan Argolo estas sanitara inĝeniero el Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, kaj esploras pri mikropoluaĵoj en surfacaj kaj kloakaj akvoj. Estrarano de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro kaj BEJO-aktivulo.

Guillaume (Gijom’) Armide estas franca muzikisto, “eko-konsilisto” de la lernejo ÉCO-Conseil, laboranto en loka komunumo kaj asocio por fortigi edukadon pri daŭripova evoluigo.

Ulrich Brandenburg estas emerita ambasadoro de Germanio. Dum sia profesia vivo li ĉefe respondecis pri sekureca kaj defenda politiko. Li estas denaska esperantisto.

Renato Corsetti estas pensiiĝinta profesoro pri psikolingvistiko en la Universitato de Romo kaj iama prezidanto de UEA. 

Mark Fettes estas profesoro pri edukado en Vankuvero, Kanado, kaj antaŭa prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. 

Heidi Goes estas prezidanto de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, verkis librojn pri la Esperanto-movado en Afriko kaj en Indonezio kaj doktoriĝas pri la konga lingvaro.

Éric Hamelin estas sociologo kaj urbologo en Parizo, esperantisto ekde la jaroj 2000, kunaŭtoro de libro pri urba disrampo.

Christoph Klawe estas germana neŭrologo, psikoterapiisto kaj psikiatro en Trier, Germanio. Li estas specialisto pri multobla sklerozo kaj prezidanto de UMEA.

Rakoen Maertens estas belga doktoriĝanto ĉe la Universitato de Kembriĝo. Li estas reprezentanto de UEA kaj TEJO ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

Francesco Maurelli estas profesoro pri maraj sistemoj kaj robotiko ĉe Jacobs University Bremen, Germanio, iama aktivulo en TEJO, nun komitatano de UEA.

Alvaro Motta estas ekonomikisto el Rio de Janeiro, Brazilo, fakulo pri energio kaj klimatŝanĝiĝo, delegito de UEA.

Giorgio Novello estas itala diplomato, iama ambasadoro en Norvegio kaj Islando; nuntempe vic-prezidanto de spaca firmao; membro de la Honora Komitato de UEA.

Said Pontes de Albuquerque estas eks-instruisto de Fiziko kaj emerita stabano ĉe la Parlamento de la Ŝtato Minas Gerais, Brazilo, kie li laboris kiel konsultisto pri mediprotekta leĝaro.

Orlando Raola instruas kemion altlerneje en Norda Kalifornio, Usono. Inter liaj plej ŝatataj kursoj troviĝas Mediprotekta Kemio. Membro de la Akademio de Esperanto, UEA Estrarano.

Manuela Ronco studis pri interkultura komunikado kaj sociologio. Iama TEJO-aktivulo kaj oficisto, en 2014 ŝi kunfondis “Egalecen”, la unuan Esperantan blogon pri feminismo kaj socia justeco.   

Tamás Slezák estas minejinĝeniero, entreprenisto en Nordokcidenta Hungario. Gvidanto de transportfirmao, li krome okupiĝas pri elektraj veturiloj, verda energio kaj kemia reciklado de plastaĵoj.

Humphrey Tonkin estas emerita universitata prezidanto kaj profesoro pri humanistiko, iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj nun UEA-reprezentanto apud UN Novjorko.

Rafaela Urueña estas emerita profesoro pri internacia juro kaj internaciaj rilatoj en la Universitato de Valladolid, Hispanio, specialisto pri medio-protektado kaj juro de la maro, kaj iama prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio.

Manfred Westermayer estas ekologia kemiisto, kunfondinto de Verda Partio en Germanio kaj sekretario de Asocio de Verduloj Esperantistaj, kunlaboranta faka asocio de UEA pri ekologio.