Informilo de Januaro 2016

Numero 20, Januaro 2016

Universala Esperanto-Asocio sin esprimas pri lingvaj rajtoj

26 novembro. Tri reprezentantoj de UEA, Nicole Margot, Alain Favre kaj Stefano Keller aktivis en la oka sesio de la Minoritata Forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (24-25 novembro 2015). Ĝia temo estis “Minoritatoj kaj la krimjura sistemo”.

Pluraj delegitoj de NRO-oj menciis la problemon de lingva barilo, kiu kaŭzas malatenton aŭ nefakan, malprofundan traktadon de juraj kazoj koncerne minoritatajn civitanojn. La reprezentantoj de UEA interŝanĝis spertojn kaj diskutis pri kunlaborebloj kun reprezentantoj de organizaĵoj, kiuj traktis ankaŭ lingvajn problemojn en siaj alparoloj.

En la dua tago Keller intervenis pri la 4-a punkto de la tagordo “Malfacilaĵoj de la krimjuraj sistemoj por kontentigi la bezonojn kaj postulojn de minoritatoj”. Li atentigis pri la graveco konsideri la lingvajn aspektojn de la interago kun membroj de minoritatoj, en ĉiuj situacio, nivelo kaj agtereno de la justica-polica sistemo. Kiel viktimoj de krimoj, minoritatanoj ofte ne ricevas sufiche da atento flanke de tiuj aŭtoritatoj, parte pro komunikaj, lingvaj malfacilaĵoj. Keller akcentis la neceson aldoni en la fina dokumento de la Forumo postulojn pri lingvaj konsideroj koncerne la tutan komunikadan procezon kun minoritatanoj dum juraj traktadoj.

Memorigante pri la oficiala statuso de UEA ĉe UN kaj Unesko, Keller menciis la fakton, ke UEA ne nur subtenas la lingvajn rajtojn de minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj, sed ĝi ankaŭ proponas solvon por la justa komunikado inter diversetnanoj: la uzon de Esperanto, la vere internacia lingvo.

En sia parolado Keller informis ankaŭ pri la 101-a UK, okazonta en julio 2016 en Nitro, Slovakio, kun la temo “Socia justeco – lingva justeco”, kiun traktos en Esperanto kongresanoj el diversaj etnoj. Ŝtata delegito de Hungario interesiĝis pri tiu evento kaj ricevis de Keller pli detalajn informojn.

Keller aparte dankis la interpretistojn kaj la servon skribo-tradukan de alparoloj disponigitan unuafoje en la Minoritata Forumo por surda partoprenanto. En la fino, parolante pri Unesko, li menciis ankaŭ ĝian asociiĝon kun la primemorado de la 100-a datreveno de la morto de Zamenhof en 2017.

Alparolteksto kaj sonregistraĵo diverslingve en la retejo: http://www.linguistic-rights.org/eventoj/.

Chuck Smith deklariĝis “Esperantisto de la Jaro”: 200,000 lernantoj de Esperanto per Duolingo

15 decembro. Chuck Smith, usonano loĝanta en Germanio, nomiĝis “Esperantisto de la Jaro” de 2015. La tuja kialo por la honorigo estis lanĉo de la Esperanto-versio de Duolingo, senpaga, rete bazita programo por lerando de Esperanto. La programo, kreita de teamo gvidata de Smith kaj de Ruth Kevess-Cohen (Vaŝingtono), jam altiris 200.000 lernantojn, kaj tiu nombro pligrandiĝas je 1000 homoj ĉiutage. Kaj tio ne estas la unua atingo de Smith: li estis la motoro malantaŭ evoluigo de la esperantlingva Vikipedio, iniciatita en decembro 2001. La Esperanta Vikipedio nun enhavas pli ol 225.000 artikolojn kaj daŭre kreskas. Havante kunlaborantojn en ĉiuj partoj de la mondo, la Esperanta Vikipedio nepre posedas la plej internacian gamon de kontribuantoj. Laŭ grandeco, ĝi estas la 32-a plej granda en la mondo. La grupo Balta Ondo, ligita al la monata revuo Ondo de Esperanto elektas la Esperantiston de la Jaro.

La starpunkta deklaro de UEA pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kritikas la mankon de atento al lingvoj

Kvankam ĝi subtenas la Celojn por Daŭripova Evoluigo aprobitajn de Unuiĝintaj Nacioj por la periodo 2015-2030, Universala Esperanto-Asocio indikis signifan mankon en la elformulado de la Celoj, nome la lingvon. “Frape estas, ke la dimensio de lingvoj apenaŭ menciiĝas en la plimulto de konsideroj de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj tute mankas en la deksep celoj mem,” laŭ la lastatempa Starpunkta Deklaro de la Asocio pri la Celoj. Citante Helen Clark, Administranton de la Evoluiga Programo de UN kaj iaman Ĉefministron de Nov-Zelando, la dokumento atentigas, ke “Tiu ĉi agendo 2030 estas por ĉiu, ĉie.” “Mallonge dirite,” la dokumento daŭrigas, “ni rigardas al strebado, kiu enplektas ĉiujn homojn – en dialogo, dudirekta konversacio, pri evoluigo – dialogo kie gravas aŭskulti la voĉojn de la homoj anstataŭ dikti solvojn al ili en unuflanka, desupra evoluiga procedo kiu en pasinteco estis jam tro ofta en internaci-evoluigaj rondoj kaj ankaŭ je la nacia nivelo.”

Sed ĉu la internacia komunumo pretas aŭskulti voĉojn en multaj lingvoj kaj ensorbi iliajn mesaĝojn en la internacian konversacion pri la Celoj? Tio, laŭ la dokumento, ŝajnas multe malpli probabla: “Ĉu ni aŭskultas tiujn voĉojn? Ĉu iliaj registaroj aŭskultas? Ĉu la neregistaraj organizaĵoj aŭskultas?” La dokumento citas la redakcion de la revuo Rekonsideri Evoluigon (Reconsidering Development): “Internacia evoluigo ekzistas ene de lingvoj; ni ne povas havi internacian evoluigon sen lingvo.” Unuiĝintaj Nacioj devas dediĉiu pli da atento al la rolo de lingvoj en evoluigo, laŭ la dokumento.

La Asocio alianciĝis kun grupo de socilingvistoj kaj aliaj fakuloj pri evoluigo, la Studo-Grupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, por plani simpozion pri “Lingvoj kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo” okazonta en Novjjorko en aprilo.

La plena teksto de la Starpunkta Deklaro sekvas.

Preterlasi neniun: Garantii atenton al fragilaj grupoj en la Tagordo 2030 por Daŭripova Evoluigo

La Celoj por Daŭripova Evoluigo: La arto traduki vortojn en ŝanĝiĝon
Starpunkta Deklaro de Universala Esperanto-Asocio

“Frape estas, ke la dimensio de lingvoj apenaŭ menciiĝas en la plimulto de konsideroj de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj tute mankas en la deksep celoj mem.”

La Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) devas ĉirkaŭbraki ne nur registarojn sed ankaŭ la civilan socion.
La deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo lastatempe aprobitaj de Unuiĝintaj Nacioj daŭrigas kaj superas la Jarmilajn Evoluigajn Celojn, kiu formis la fokuson de la evoluigaj laboroj de UN en la periodo 2000-2015. Okaze de la lanĉo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, la reprezentantoj de la Membraj Ŝtatoj emfazis, ke la sukcesa kompletigo de la Celoj dependos ne nur de la laboro de registaroj sed ankaŭ de la laboro de tiuj, kiujn la registaroj servas, nome la ordinaraj civitanoj kiuj devas teni la registarojn respondecaj, kaj la diversaj organizaĵoj de la civila socio, kiuj povas samtempe liveri helpon en formoj nealireblaj de registaroj kaj ankaŭ premi la registarojn por devigi ilin plenumi siajn promesojn.

La CDE celas ĉiujn ĉie.
Tiu engaĝo de la civila socio, kiu montriĝis daŭre pli esenca tra la 15 jaroj de la Jarmilaj Celoj, ricevis apartan emfazon en planado kaj formulado de la lastatempe anoncitaj CDE por la periodo 2015-2030. La civila socio, precipe en la formo de neregistaraj organizaĵoj, estis enplektita ekde la komenco.

“Tiu ĉi agendo 2030 estas por ĉiu homo, ĉie,” rimarkis Helen Clark, Administranto de la Evoluiga Programo de UN kaj iama ĉefministro de Nov-Zelando, en lastatempa kunveno pri la CDE. La CDE, aldonis Erna Solberg, ĉefministro de Norvegio, konsistigas “la plej grandan dialogon pri evoluigo iam ajn vidatan en la mondo.” “Gravas aŭskulti la voĉojn de la popolo,” rimarkis Phan Binh Minh, la vica ĉefministro de Vjetnamio, en tiu sama kunveno.

La CDE devas enhavi dialogon, ne nur monologon, kaj aŭskultadon, ne nur paroladon
Mallonge dirite, kiel sugestas tiuj ĉi politikaj gvidantoj, temas pri strebado, kiu enplektas ĉiujn homojn – en dialogo, dudirekta konversacio, pri evoluigo – dialogo kie gravas aŭskulti la voĉojn de la ordinaraj homoj anstataŭ dikti solvojn al ili en tiu unuflanka, desupra evoluiga procedo kiu en pasinteco estis tro ofte uzata en internaci-evoluigaj rondoj kaj ankaŭ je la nacia nivelo.

La lingva dimensio plejparte mankas en la CDE.
Tamen, dum oni parolas pri dialogo, kaj pri aŭskultado aldone al parolado, pro iu kialo tio ne tradukiĝas en konscion pri la lingvo mem. Frape estas, ke la dimensio de lingvoj apenaŭ menciiĝas en la plimulto de konsideroj de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj tute mankas en la deksep celoj mem. La “dialogo” al kiu ĉefministro Solberg aludas, okazas plejparte en la angla, kaj certagrade en la aliaj ĉefaj lingvoj. Tamen, la homoj, al kiuj direktiĝas la Celoj – precipe tiuj Celoj kiuj traktas kampojn kiel malriĉecon, edukadon, kaj alfabetecon – ofte ne scipovas la lingvon aŭ lingvojn de la formulantoj de la politikoj. Ofte ili apartenas al lingvominoritatoj kun malfortaj voĉoj en la propraj landoj, por ne paroli pri la pli vasta mondo. Kiel Suzanne Romaine, de la Oksforda Universitato, formulas la aferon, citante Clinton Robinson, “Uzado de lokaj lingvoj estas neapartigebla disde partoprena evoluigo. Lokaj homoj ne sentos sin posedantoj de evoluigo ĝis ili povos pridiskuti ĝin inter si kaj kun eksteruloj sen la barilo de alies lingvo.”

Ĉu ni aŭskultas?
Ĉu ni aŭskultas tiujn voĉojn? Ĉu iliaj registaroj aŭskultas? Ĉu la neregistaraj organizaĵoj aŭskultas? La redakcio de la revuo Rekonsideri Evoluigon (Reconsidering Development) lastatempe deklaris: “Internacia evoluigo ekzistas ene de lingvoj; ni ne povas havi internacian evoluigon sen lingvo” – sed ĉu la dialogo estas vere dudirekta dialogo?

La lingvo troviĝas ĉe la esenca kerno de homa komunikado.
Kiam antaŭ duo da jaroj la kanada fakulo Mark Fettes ekzamenis la 18 “pensodokumentojn” publikigitajn de la Laborgrupo de la UN-Sistemo en la fruaj stadioj de formulado de la CDE, lin konsternis la fakto, ke tiu “grupo de superaj ekspertoj el pli ol 50 UN-elementoj kaj internaciaj organizaĵoj nomitaj de la Ĝenerala Sekretario” aludis al lingvoj nur kvar fojojn tra la tuta longo de ĉiuj dekok dokumentoj, kaj ĉiam lige kun aliaj “indikiloj de diverseco, neegaleco aŭ diskriminacio,” neniam kiel memstara faktoro. Tamen lingvoelekto kaj lingvouzo havas rektan efikon je politika engaĝiĝo, je la efikeco de edukado, je juraj procezoj, je homaj rajtoj. Lingvo estas grava faktoro en la ekskluzivo kaj inkluzivo de difinitaj popoloj, kaj bedaŭrinde ofte uziĝas kiel instrumento de diskriminacio kaj senpovigo. Ŝajnas strange, ke homoj de bona volo (kaj ni ne dubas pri la bona volo de niaj UN-kolegoj en la kampo de evoluigo) atribuu tiel malmultan atenton al la lingvaj procezoj, kiuj kuŝas tute en la kerno de homa komunikado.

Unuiĝintaj Nacioj devas dediĉi pli da atento al lingvo en evoluigo.
Universala Esperanto-Asocio, neregistara organizaĵo ligita kaj al la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj al la Fako de Publika Informado ĉe Unuiĝintaj Nacioj, interesiĝas ne nur pri antaŭenigo de la Internacia Lingvo Esperanto sed ankaŭ pri eliminado de ĉiuj formoj de diskriminacio, inkluzive de lingva diskriminacio, kaj pri antaŭenigo de ĉiuj bazaj homaj rajtoj, inkluzive lingvajn rajtojn. La Asocio estas unu el tre malmultaj neregistaraj organizaĵoj kiuj okupiĝas pri lingvaj demandoj. Ĝi sekvas dupartan strategion rilate la Celojn por Daŭripova Evoluigo. Unue, ĝi utiligas sian tutmondan reton de Esperanto-uzantoj por antaŭenigi la Celojn kaj instigi la retanojn interveni ĉe siaj registaroj apoge al la Celoj. Due, ĝi urĝe kaj kiel eble plej forte petadas Unuiĝintajn Naciojn dediĉi pli da atento al lingvaj demandoj kaj rekoni, ke efika komunikado kaj inkluzivaj lingvaj politikoj kuniras manenmane.

Traduki vortojn en agadon postulas atenton al la lingvo.
En lastatempe artikolo, Kathy Calvin, prezidanto de la Fondaĵo pri Unuiĝintaj Nacioj, kaj R. Venkataramanan, de Tata Trusts, atentigis, ke “Ni troviĝas en nova erao de evoluigo, kiu rekonas la bezonon de freŝaj aliroj kaj engaĝo fare de ĉiuj sektoroj. Ĉi tiuj lecionoj povas helpi la internacian komunumon superi tradiciajn modelojn kaj plifortigi partnerecojn publikajn-privatajn, por povi traduki nian venontan kompleton de tutmondaj celoj el vortoj en daŭran ŝanĝiĝon.” La aŭtora elekto de metaforoj meritas refojan atenton: la aŭtoroj parolas pri traduki tutmondajn celojn el vortoj en daŭran ŝanĝiĝon. Tian tradukon ni ne atingos se ni ne aŭskultos la lingvojn de tiuj kiujn ni celas inkluzivi, kaj vortoj ne produktos daŭran ŝanĝiĝon se la vortoj apartenos ne nur al ni sed ankaŭ al ili – nek la ŝanĝoj daŭros se ni ne ĉiuj partoprenos la ŝanĝiĝon.

Oficejo de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj:
777 United Nations Plaza, New York, NY 10017.
212-687-7041

www.esperantoporun.org