Informilo de Julio 2014

Artisto On Kawara, uzanto de Esperanto, mortis

La fame konata koncepta artisto On Kawara mortis lastatempe je la aĝo de 81. Aparte rekonate pro sia serio de pentraĵoj Hodiaŭ, en kiuj li registris la daton de la tago en kiu li pentris la pentraĵon – kaj nenion plu – li akiris internacian famon pro sia senkompromise simplaj verkoj. La serio Hodiaŭ, komencita en 1966, konsistis el komplete unukoloraj tolaĵoj, kiuj portis ununuran daton. Se, en difinita tago, li komencis pentraĵon sed ne finis ĝin, li ĝin detruis. Rifuzante stencilojn kaj similajn helpaĵojn, li fasonis ĉiun daton per detalaj penikotuŝoj, ĉiam en sama litertipo (komence li uzis Gill Sans Serif; poste li transiris al versio de Futura). Li konservis ĉiun bildon en manfarita kartona ujo, al kiu li ofte aldonis tondaĵon el ĵurnalo publikigita en tiu tago en la urbo kie li pentris la bildon.

La lingvo de la datoj variis, depende de la lando, en kiu li trovis sin en la tago en kiu li pentris la pentraĵon. Pro tio, ke li loĝis ĉefe en Novjorko, la angla estis la lingvo plej uzata – sed ankaŭ la germana, franca, hispana kaj aliaj lingvoj aperis. Kiam li troviĝis en lando, kiu ne uzas la latinan alfabeton, inkluzive de la denaska lando Japanio, li registris la datojn en la internacia lingvo Esperanto. La komplete simplaj bildoj rolis kiel memoriloj ke, dum datoj mem estas nenio alia ol maniero mezuri la tempon, ili reprezentas ĉion, kio okazis en tiu tago. Sekve ne estas surprize, ke Kawara komencis la serion en la tumulta jaro 1966. Lia utiligo de Esperanto implicis interesiĝon pri la universaleco de la tempo kaj la okazintaĵoj. Ni sentis nin honorataj en tio, ke li subtenis la UN-oficejon de UEA.

UEA atentigis ĉe UN pri lingvaj rajtoj de indiĝenaj popoloj

De la 7-a ĝis la 11-a de julio okazis en Ĝenevo la 7-a sesio de la Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Stefano Keller, estrarano kaj la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, aktivis en la kvintaga evento. Ĝiaj temoj estis alireblo al justico, subteno kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, prevento de kaj pretiĝo kontraŭ naturkatastrofoj kaj la evolu-agendo post 2015. Aparte signife estis traktataj la Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj kaj la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj.

Krom fakuloj, parolis reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, NRO-j kaj ŝtatoj. Ĉeestis kaj intervenis ankaŭ la Speciala Raportanto de UN pri Indiĝenaj Aferoj, la prezidanto de la Homrajta Konsilio kaj la Vickomisiito de UN pri Homaj Rajtoj. La estrarano de UEA intencis paroli, kun 5-minuta tempodispono, pri la temo Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj koncerne lingvajn rajtojn.

Por trakti la rezoluciprojekton de la Monda Konferenco, necesis tamen atendi ĝian aperon kaj la tradukojn fare de volontuloj de Centro de Dokumentado, Esploro kaj Informado de Indiĝenaj Popoloj (DOCIP), svisa NRO. Pro tio kaj pro videokonektiĝoj kun UN en Novjorko, por kune diskuti la temojn, kaj pro la longeco de la listo de alparolontoj necesis modifi la programon kaj mallongigi la alparoltempon al 2 minutoj. Sekve, Keller devis reredakti sian tekston.

Unue Keller tamen intervenis neantaŭvidite la 9-an de julio post la ricevo de la rezoluciprojekto de la Monda Konferenco. Evidentiĝis, ke ĝiaj koncernaj punktoj (pri komunikado, edukado, justico) ne menciis la uzeblon de gepatra lingvo tie, kie tio estas antaŭkondiĉo de plenrajta kaj adekvata partopreno en la socia vivo. Keller alvokis por inkludigi la necesajn frazojn.

La alia interveno de la estrarano de UEA okazis la 10-an de julio dum la traktado pri lingvaj rajtoj en rilato kun la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, kies 13-a artikolo klare difinas ilin, same kiel la rilatajn devojn de la ŝtatoj. Keller atentigis pri la signifa malkresko de la biokultura diverseco kaj pri la neceso konservi ĝin por la daŭripova pluekzisto. Por tio la protektado de ĉiu lingvo estas grava, speciale tiu de la lingvoj de indiĝenaj popoloj, ĉar ili entenas la sciojn necesajn por konservi la diversecon.

Laŭ la celoj de la Esperanto-movado, Keller atentigis ankaŭ pri la neceso agi kun respekto al la homa digno de ĉiu popolo, tiel ke neniu el la pli potencaj trudu siajn lingvojn kaj kulturojn al la aliaj. Li akcentis la fundamentan rolon de la gepatra lingvo en la vivo de ĉiu kaj ripetis sian alvokon inkludigi tion en la rezoluciprojekto de la Monda Konferenco, akcentante, ke la vortoj “lingvo” kaj “gepatra lingvo” mankas en pluraj UN-dokumentoj.

Keller partoprenis en paralelaj eventoj, revidis delegitojn konatajn el antaŭaj sesioj de EMRIP, i.a. unu el la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kaj ekhavis novajn kontaktojn. Li donacis la libron Lingva Genocido en Edukado aŭ Tutmonda Diverseco kaj Homaj Rajtoj de Tove Skutnabb-Kangas al Kenneth Deer, unu el la plej gravaj indiĝenaj aktivuloj. Reprezentantoj de NRO-j venis al Keller post liaj alparoloj por esprimi intencon kunlabori. Unu diris, ke komence ŝi ne povis imagi, kion faros UEA en la kunsido, sed post lia alparolo ŝi komprenis, ke esperantistoj subtenas kaj defendas ĉies lingvajn rajtojn.

Keller sidis apud la reprezentantino de Ĉinio. Kiam li proponis al ŝi la ĉinlingvan afiŝon pri la Esperanto-Tago (26 julio), ŝi diris, ke ŝi jam konas ĝin, ĉar ŝia patrino havas ĝin sur la muro! Reprezentantojn de Urugvajo li informis pri la baldaŭa ILEI-konferenco en Montevideo.

La du alparoltekstoj de Keller (en pluraj lingvoj), video kaj sonregistraĵoj el la evento troviĝas ĉe: http://www.linguistic-rights.org/eventoj/

Deklaracio de UN pri la Rajtoj de indiĝenaj Popoloj: http://www.verduloj.org/ind_pop_rajt.htm

Oficejo de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj:
777 United Nations Plaza, New York, NY 10017.
212-687-7041

www.esperantoporun.org