Informilo de Julio 2015

Numero 17, Julio 2015

Internacia renkontiĝo debatis pri lingvo kaj ekskludo

8 majo. Grupo de fakuloj el dekduo da landoj ĉeestis la 7-an de majo Simpozion pri Lingvo kaj Ekskludo organizitan de Universala Esperanto-Asocio kaj la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj. La simpozio okazis ĉe Church Center, 777 United Nations Plaza, Novjorko. Referaĵoj prezentitaj en la simpozio kovris vastan gamon de temoj, ĉiuj kun internaciaj implicoj; apartan atenton ricevis ekskludajn praktikojn en internaciaj organizaĵoj, kun speciala emfazo je packonservaj operacioj.

La ĉefa parolanto estis Fernand de Varennes, de la Universitato de Pretorio (Sudafriko) kaj la Universitato de Hongkongo, bone konata en UN-rondoj kiel specialisto pri homrajta juro. “Unuiĝintaj Nacioj,” deklaris profesoro de Varennes, “montriĝis notinde timema en sia aliro al la homrajtaj dimensioj de lingvoj,” preterlaso despli rimarkinda se oni konsideras la instrumentigon de lingvaj pretendoj “en multaj konfliktoj en la mondo kiuj rilatas al minoritatoj.” Li instigis al pli granda atento al lingvoj – same en la UN-komunumo kiel en ties interagado kun la pli vasta mondo.

Lisa McEntee-Atalianis, de la Londona Universitato, prezentis detalan analizon de lingvopolitiko kaj lingva planado ene de Unuiĝintaj Nacioj; kaj Mekki Elbadri, de la Arablingva Traduka Servo de UN, priskribis ligojn inter UN kaj institucioj de supera edukado sur la tereno de tradukado kaj interpretado. En du referaĵoj, Izadora Xavier (Université Paris 8, Francio) kaj José Manuel Ferreiro (Lancaster University, UK) ekzamenis diskurson en packonservaj misioj de UN, kaj Jenny L. Meier (Usona Armeo) kaj Kurt Müller (Nacia Defenda Universitato, Usono) prezentis referaĵojn pri la utiligo de duaj lingvoj en usona packonservado kaj stabiligo.

Referaĵo de Rosemary Salomone (St. John’s University, Usono) proponis aktualajn informojn pri la polemiko pri uzado de la angla lingvo kiel lingvo de instruado en supera edukado en landoj ne angleparolantaj, temo ankaŭ traktita de Birna Arnbjörnsdottir, de la Universitato de Islando, Rejkjaviko, kaj Patricia Prinz (Mercy College, Usono). Aliaj referaĵoj traktis lingvopolitikon en neregistaraj organizaĵoj (Zhigui Zhang, Ŝanhaja Mara Universitato, Ĉinio), la efikon de anglalingva diskurso je internaciaj tagordoj (Thomas Cooper, Universitato Esterházy Károly, Eger, Hungario), kaj lingvon kaj edukadon en situacioj de konflikto (Zeena Zakharia, University of Massachusetts Boston, Usono). Nkonko Kamwangamalu (Howard University, Usono) ekzamenis patrinlingva edukado en Afriko, kaj Alisher Aldashev (Kazakh British Technical University, Kazaĥio) traktis ekonomiajn fruktojn pro lingvaj kapabloj kaj dulingvismo en la kazaĥa kunteksto.

Oni dediĉis la simpozion al la memoro de Joshua Fishman, eminenta sociologo de lingvoj, kiu mortis la 1-an de marto. Fishman estis ano de la redakta komitato de la revuo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), Language Problems and Language Planning (Lingvaj problemoj kaj lingvoplanado). Li fondis la tre influan revuon International Journal on the Sociology of Language (Internacia revuo pri la sociologio de lingvoj) en 1973, kaj ankaŭ redaktis la monumentan 250-voluman libroserion Contributions to the Sociology of Language (Kontribuoj al la sociologio de lingvoj). Inter liaj mejloŝtonaj verkoj estis Yiddish in America (La jida en Ameriko, 1965), Language Loyalty in the United States (Lingva lojaleco en Usono, 1966), Language Problems of Developing Nations (Lingvaj problemoj de evoluantaj landoj, 1968), Sociolinguistics (Socilingvistiko, 1970), Language and Nationalism (Lingvo kaj naciismo, 1973), Reversing Language Shift (Retroigi lingvan ŝoviĝon, 1991) kaj Can Threatened Languages be Saved? (Ĉu eblas savi minacatajn lingvojn? 2001).

La tago komenciĝis per omaĝo al profesoro Fishman fare de lia kunlaborinto Ofelia García (Doktoriĝa Centro, City University of New York, Usono). Esther Schor (Princeton University, Usono), aŭtoro de baldaŭ aperonta studo pri Esperanto, liveris malfermajn komentojn. Finajn komentojn liveris Björn Jernudd (Usono) kaj Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford, Usono). Tonkin atentigis pri konstanta temo de la tago, nome ke diskriminaciaj lingvaj politikoj estas vaste renkontataj je internacia nivelo, kaj ke oni devas dediĉi multe pli da atento al la efektiva funkciado de lingvoj en Unuiĝintaj Nacioj.

Anglalingvaj resumoj de la referaĵoj troviĝas ĉe www.languageandtheun.org.

Preparoj por la 100-a Universala Kongreso de Esperanto antaŭeniras en Lillo, Francio; Oni antaŭvidas kelkajn kunsidojn pri temoj kiuj rilatas al UN

1 julio. La serio de mondaj kongresoj en Esperanto komenciĝinta en 1905 kaj, escepte de militaj jaroj, seninterrompa depost tiam, atingos sian centan manifestiĝon ĉi-somere en Lillo, Francio. La 100-a Kongreso okazos inter 25 julio kaj 1 aŭgusto. Oni elektis Lillon pro ties proksimeco al Bulonjo-sur-Maro, kie okazis la kongreso de 1905. La kongresa temo, “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”, fokusiĝos precipe je la Internacia Jardeko de Unesko pri la Alproksimiĝo de Kulturoj. Inter kunsidoj planataj por la semajno estas simpozio pri Unesko feste al la 70-a datreveno de tiu organizaĵo kaj ankaŭ la 60-a datreveno de la rezolucio de Unesko pri Esperanto akceptita de la Ĝenerala Konferenco en Montevideo en decembro 1954. La rezolucio, kiu agnoskis la kontribuon de Esperanto al “internaciaj intelektaj interŝanĝoj” kaj “proksimigo de la popoloj de la mondo” estas ĝenerale rekonata kiel la komenco de la longa historio de kunlaborado inter Universala Esperanto-Asocio kaj Unesko – interrilato plifortigita de dua rezolucio apoga al Esperanto aprobita de la Ĝenerala Konferenco en Sofio en 1985.

Oficejo de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj:
777 United Nations Plaza, New York, NY 10017.
212-687-7041

www.esperantoporun.org