Antaŭparolo de la Terminaro

En 1976 Victor Sadler kaj mi aperigis malgrandan terminaron por helpi al tradukantoj de la serio Esperanto-Dokumentoj, kiun UEA tiutempe eldonis. Ni celis doni helpon al tiuj, kiuj frontis foje malfacilan “oficialan” terminologion, precipe rilate al Unuiĝintaj Nacioj – kaj Universala Esperanto-Asocio. Ni emfazis, ke ne temas pri tradicia terminaro, “kiu celas doni por ĉiu vorto la tutan spektron de diversaj ekvivalentoj: ĉi tie ni klopodis doni nur la plej trafajn, plej taŭgajn esprimojn por la limigita celo de la terminaro.” Kaj ni aldonis: “Ni esperas, ke el tio ekestos inter la diversaj tradukantoj relative unueca uzado de la ĉefaj terminoj.”
Ni klopodis eviti novajn terminojn kie tiuj terminoj jam ekzistis, kvankam ni rimarkis, ke la normala lingvo-uzo en Esperanto konstante ŝanĝiĝas, kaj necesas de tempo al tempo adaptiĝi al tiuj ŝanĝoj. Ekzemple, ni tradukis “Universala Esperanto-Asocio” kiel Universal Esperanto Association, unue ĉar tiu traduko jam enradikiĝis (ĝi estas tiel registrita, ekzemple, ĉe Unuiĝintaj Nacioj), kaj due ĉar tio konservas la mallongigon UEA. Tamen, ni tradukis “Universala Kongreso” kiel “World Congress” ĉar tie ne ekzistis simila tradicio, kaj ankaŭ ĉar al eksterstaranto la vorto “universala” nenion eksterordinaran diras.
En la terminaro ni favoris britan uzadon, interalie ĉar en UN ekzistis kaj daŭre ekzistas tiu prefero. Sed de tempo al tempo necesis registri du diversajn vortojn (ekzemple la brita congress kontraŭ la usona convention). Laŭeble oni niaopinie sekvu la britan normon, almenaŭ kiam la celata legantaro estas internacia.
“Kvankam la terminaro celas precipe tradukojn en la anglan, espereble ĝi fariĝos norma ankaŭ por Esperanto-tekstoj,” ni skribis. Kaj tio ŝajne ja okazis. Ni do aldonis kelkajn stilajn konsilojn, el kiuj mi citos kelkajn:

Koncerne landnomojn, oni uzu indiferente –io aŭ –ujo laŭ la propra prefero.
Oni uzu Esperanto-versiojn de urbonomoj nur por la plej famaj (Parizo, Tokio, Pekino ktp.), ne por la malpli konataj (interalie ĉar eventuale oni tradukos la koncernajn tekstojn en aliajn lingvojn kaj ne sukcesos trovi la ekvivalentojn). Aldonu en parentezo la prononcon se necese.
Citaĵojn el naciaj lingvoj oni traduku en Esperanton, se eble aldonante la originalan tekston en posta parentezo.
Nomojn de tagoj kaj monatoj kaj etnajn ks. adjektivojn oni prefere skribu per minusklo (merkredo, aprilo, germana).

Tiom pri la unua eldono. Mi konservis tie ĉi en la postaj eldonoj preskaŭ ĉiujn terminojn el la unua, senŝanĝe. Kelkajn mi ellasis pro malaktualiĝo; kelketajn mi modifis laŭ la aktualaj normoj (ekzemple, mi havas la impreson ke uzo de “organizo” por signifi “organizaĵo” fariĝas malpli ofta hodiaŭ – interesa ekzemplo de lingva konservemo). Sed mi aldonis (kaj daŭre aldonas) amason da novaj tradukoj, interalie ĉar mi deziras helpi ne nur al tiuj, kiuj tradukas el Esperanto en la anglan, sed ankaŭ al tiuj, kiuj tradukas laŭ la inversa direkto (kaj espereble iom post iom ni povos aldoni pliajn lingvojn al la terminaro) kaj por diversaj celoj. Kvankam mi koncentriĝas je la terminoj de Unuiĝintaj Nacioj, mi aldonas terminojn ankaŭ el Eŭropa Unio kaj kelkajn aliajn. Fine, mi klopodis iom plivastigi la nombron de pure Esperantaj terminoj (ekz. faka asocio, peranto, giĉeto k.s.), kiuj estas por ni ĉiutagaĵoj, sed foje malfacile ensorbiĝas senspure en aliajn lingvojn.

Aldonindas la rimarko, ke en kelkaj lokoj mi indikis “falsajn amikojn” – vortojn en Esperanto, kiujn oni foje tro facile kaj laŭlitere emas traduki en la anglan (ekzemple gazeto normale ne estas gazette, sed magazine aŭ newspaper; lando kutime ne estas land sed country).

Kontrolis la unuan eldonon Alec Venture, Edward Ockey kaj Joel Silverman. Mi esperas, ke simile severan kontrolon ricevos la novaj eldonoj (kaj aldonoj) – afero pli facila en la mondo de interreto kaj tuja komunikado. Jam ĉi tie mi dankas al Brian Moon pro pluraj atentigoj kaj ĝustigoj en la aktuala eldono.

Mian tradukon de la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo kontrolis kaj notinde plibonigis Mark Fettes, Brian Moon, kaj István Ertl. Apartan dankon al ili.

Fine, en la unua eldono Victor Sadler kaj mi skribis, “Eble necesas aldoni, ke tiu ĉi terminaro konsistas nur el rekomendoj por interna uzo kaj havas nenian oficialan rekonon aŭ rangon” – punkto ripetinda ankaŭ ĉi-foje.

Humphrey Tonkin