Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj

Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj

Akceptita kaj malfermita por subskribo, ratifo kaj aliĝo per rezolucio 2200A (XXI) de la Ĝenerala Asembleo de 16 decembro 1966

ekvalidiĝo 23an de marto 1976, konforme al artikolo 49

Antaŭparolo

La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto,

Konsiderante, ke konforme al la principoj proklamitaj en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj rekono de la esenca digno kaj de la egalecaj kaj necedeblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homa familio konsistigas la fundamenton de libereco, justeco kaj paco en la mondo,

Rekonante, ke tiuj rajtoj fontas el la esenca digno de la homa persono,

Rekonante, ke konforme al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj la idealo de liberaj homaj estaĵoj kiuj ĝuu civilan kaj politikan liberecon kaj liberecon el timo kaj manko estas atingebla nur se oni kreas kondiĉojn laŭ kiuj ĉiu povu ĝui siajn civilajn kaj politikajn rajtojn, kiel ankaŭ siajn ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn,

Konsiderante la devon de Ŝtatoj laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj antaŭenigi universalan respekton kaj observon de homaj rajtoj kaj liberecoj,

Konstatante, ke ĉiu persono, havante devojn al aliaj personoj kaj al la komunumo al kiu li apartenas, havas respondecon lukti por la antaŭenigo kaj observado de la rajtoj rekonataj en la nuna Pakto,

Konsentas pri la sekvaj artikoloj:

PARTO I

Artikolo 1

1. Ĉiuj popoloj havas rajton je memdeterminado. Pro tiu rajto ili libere determinas sian politikan statuson kaj libere sekvas sian ekonomian, socian kaj kulturan evoluon.

2. Ĉiuj popoloj rajtas, por propraj celoj, libere disponi pri siaj naturaj riĉaĵoj kaj resursoj sen difekto al ajnaj devoj fontantaj el internacia ekonomika kunlaboro, surbaze de la principo de reciproka avantaĝo, kaj de internacia juro. Neniuokaze oni rajtas forpreni de popolo ties proprajn rimedojn de vivtenado.

3. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto, inkluzive de tiuj havantaj respondecon pri administrado de Ne-Memregaj kaj Kuratoraj Teritorioj, antaŭenigu realigon de la rajto al memdetermino, kaj respektu tiun rajton, konforme al la preskriboj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

 

PARTO II

Artikolo 2

1. Ĉiu Ŝtato Partio en la nuna Pakto sin devontigas respekti kaj sekurigi al ĉiuj personoj ene de sia teritorio kaj submetita al sia jurisdikcio la rajtojn rekonatajn en la nuna Pakto, sen ia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.

2. Kie ne jam antaŭvidate de ekzistantaj leĝaj aŭ aliaj aranĝoj, ĉiu Ŝtato Partio en la nuna Pakto sin devontigas fari la necesajn paŝojn, konforme al siaj konstituciaj procezoj kaj kun preskriboj de la nuna Pakto, enkonduki tiajn leĝojn kaj aliajn aranĝojn kiaj necesas por efektivigi la rajtojn rekonatajn en la nuna Pakto.

Ĉiu Ŝtato Partio en la nuna Pakto sin devontigas:

(a) Certigi, ke ĉiu persono kies rajtoj aŭ liberecoj, tiaj kiaj ili estas rekonataj ĉi-ene, estas malobservataj havu efikan riparon, senkonsidere ĉu tiun malobservon faris personoj agantaj en oficiala rolo;

(b) Certigi, ke al ĉiu persono kiu pretendas tian riparon la ĉi-koncernan rajton determinu kompetentaj juraj, administraj, aŭ leĝfaraj aŭtoritatoj, aŭ iu ajn alia kompetenta aŭtoritato antaŭvidata de la jura sistemo de la Ŝtato, kaj evoluigi la eblecojn de jura riparo;

(c) Certigi, ke la kompetentaj aŭtoritatoj apliku tiajn riparojn kiam ili estas aljuĝitaj.

Artikolo 3

La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto sin devontigas certigi la egalan rajton de viroj kaj virinoj ĝui ĉiujn civilajn kaj politikajn rajtojn deklaritajn en la nuna Pakto.

Artikolo 4

1. Okaze ke publika krizo minacas la vivon de la nacio kaj estas oficiale proklamita, la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto rajtas, ĝis la nivelo kiun nepre postulas la situacio, fari paŝojn deviantajn de iliaj devoj laŭ la nuna Pakto, kondiĉe ke tiuj paŝoj ne malkongruas kun iliaj aliaj devoj laŭ internacia juro kaj ne entenas diskriminacion sole surbaze de raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio aŭ socia deveno.

2. Neniu escepto el artikoloj 6, 7, 8 (paragrafoj 1 kaj 2), 11, 15, 16 kaj 18 estas farebla surbaze de tiu ĉi preskribo.

3. Ĉiu Ŝtato Partio en la nuna Pakto kiu elektas utiligi la rajton de escepto tuj informas la aliajn Ŝtatojn Partiojn en la nuna Pakto, pere de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, pri la preskriboj, el kiuj ĝi esceptigis sin kaj la kialoj kiuj motivis tion. Posta komuniko estas farita, per la sama peranto, je la dato kiam ĝi finas tian escepton.

Artikolo 5

1. Nenio en la nuna Pakto povas esti interpretata kiel implicanta, ke iu ajn Ŝtato, grupo aŭ persono rajtas entrepreni iun ajn agadon aŭ fari iun ajn agon celantan detrui iun ajn el la rajtoj aŭ liberecoj ĉi-ene agnoskataj, nek limigi ilin pli ol estas antaŭvidate en la nuna Pakto.

2. Okazu neniu limigo aŭ esceptigo de iuj ajn el la fundamentaj homaj rajtoj agnoskataj aŭ ekzistantaj en iu ajn Ŝtato Partio en la nuna Pakto konforme al leĝoj, konvencioj, reguloj aŭ kutimoj sub preteksto, ke la nuna Pakto ne agnoskas tiujn rajtojn aŭ ke ĝi agnoskas ilin je pli limigita grado.

 

PARTO III

Artikolo 6

1. Ĉiu homo havas esence propran rajton je vivo. Tiu rajto estu jure protektata. Neniu persono estu arbitre senigita de sia vivo.

2. En landoj kiuj ne abolis la mortpunon, mortokondamno povas esti aplikata nur por la plej gravaj krimoj konforme al la leĝaro valida je la tempo de la krimo kaj ne kontraŭe al la preskriboj de la nuna Pakto kaj de la Konvencio pri Prevento kaj Puno de la Krimo de Genocido. Tiun punon oni rajtas plenumi nur konforme al definitiva juĝo deklarita de kompetenta kortumo.

3. Kiam senigo je vivo konsistigas la krimon de genocido, estas komprenite, ke nenio en tiu ĉi artikolo rajtigas iun ajn Ŝtaton Partion en la nuna Pakto iel ajn esceptigi sin el devoj alprenitaj laŭ la preskriboj de la Konvencio pri Prevento kaj Puno de la Krimo de Genocido

4. Ĉiu persono kondamnita je morto havas la rajton peti pardonon aŭ mildigon de la kondamno. Amnestio, pardono aŭ mildigo de la mortokondamno povas esti donita en ĉiuj okazoj.

5. Mortokondamno ne povas esti deklarita por krimoj faritaj de personoj havantaj malpli ol dek ok jarojn kaj ne povas esti plenumita kontraŭ gravedulinoj.

6. Nenio en tiu ĉi artikolo povas esti citita por prokrasti aŭ preventi abolon de mortpuno fare de iu ajn Ŝtato Partio en la nuna Pakto.

Artikolo 7

Neniu estu submetata al torturo aŭ kruela, nehoma aŭ sendigniga traktado aŭ puno. Precipe, neniu estu submetata, sen sia libera konsento, al medicina aŭ scienca eksperimentado.

Artikolo 8

1. Neniu estu tenata en sklaveco; sklaveco kaj sklavkomerco en ĉiuj siaj formoj estas malpermesataj.

2. Neniu estu tenata en servuteco.

3.

(a) Neniu devu plenumi trudlaboron aŭ devigatan laboron;

(b) En landoj kie enkarcerigo kun severa laboro estas permesata kiel puno pro krimo, paragrafo 3 (a) ne estu konsiderata kiel ekskludo de la plenumado de severa laboro sekve de kondamno al tia puno fare de kompetenta kortumo;

(c) Kadre de tiu ĉi paragrafo “trudlaboro aŭ devigata laboro” ne inkluzivas:

(i) Ĉian laboron aŭ servon, ne menciitan en subparagrafo (b), kutime postulatan de persono kiu troviĝas en mallibereco rezulte de laŭleĝa ordono de kortumo, aŭ de persono dum kondiĉa suspendo de tia mallibereco;

(ii) Ĉian servon de armea karaktero kaj, en landoj kie militrifuzo estas agnoskata, ĉian nacian servon leĝe postulatan de militrifuzantoj;

(iii) Ĉian servon postulatan okaze de kriza situacio aŭ katastrofo kiu minacas la vivon aŭ bonfarton de la komunumo;

(iv) Ĉian laboron aŭ servon kiu formas parton de normalaj civilaj devoj.

Artikolo 9

1. Ĉiu havas rajton je libereco kaj persona sekureco. Neniu suferu arbitran areston aŭ malliberigon. Neniu estu senigata de sia libereco krom surbaze de kaj konforme al proceduro leĝe establita.

2. Ĉiu arestito estu informita, okaze de la aresto, pri la kialoj de la aresto kaj estu rapide informita pri la ĉi-koncernaj akuzoj.

3. Ĉiu persono arestita aŭ malliberigita pro krima akuzo estu rapide prezentita aljuĝisto aŭ alia funkciulo leĝe rajtigita al plenumo de jura povo, kaj devas esti aŭ prijuĝita ene de konvena tempo aŭ liberigita. Ne rajtas esti ĝenerala regulo, ke personoj kiuj atendas prijuĝon estu tenataj en mallibero, sed liberigo povas esti kondiĉa al garantioj certigantaj aperon por prijuĝo, por ĉiu alia etapo de la juraj proceduroj, kaj, laŭokaze, por plenumo de la juĝo.

4. Ĉiu persono kiu estas senigita je sia libereco pro aresto aŭ malliberigo rajtas procesi antaŭ kortumo por ke tiu kortumo decidu senprokraste pri la leĝa valido de ties malliberigo kaj postulu ties liberigon se la malliberigo ne estas laŭleĝa.

5. Ĉiu persono kiu viktimiĝis pro neleĝa aresto aŭ malliberigo havu efektivigeblan rajton al kompenso.

Artikolo 10

1. Ĉiuj personoj senigitaj je sia libereco estu traktataj humane kaj kun respekto al la esenca digno de la homa persono.

2.

(a) Akuzitoj estu, krom en esceptaj cirkonstancoj, apartigitaj disde kondamnitoj kaj havu apartan pritrakton konvenan al ilia statuso kiel nekondamnitoj.

(b) Neplenaĝaj akuzitoj estu apartigitaj disde plenaĝuloj kaj estu prijuĝitaj kiel eble plej rapide.

3. La puneja sistemo enhavu pritrakton de malliberigitoj kies esenca celo estas ilia reformiĝo kaj socia rehabilitiĝo. Neplenaĝaj kulpuloj estu apartigitaj disde plenaĝuloj kaj ricevu pritrakton konvenan al sia aĝo kaj jura statuso.

Artikolo 11

Neniu estu enkarcerigita nur pro tio, ke tiu ne kapablas plenumi kontraktan devon.

Artikolo 12

1. Ĉiu kiu troviĝas laŭleĝe ene de la teritorio de Ŝtato havu, ene de tiu teritorio, rajton al libera moviĝo kaj al libereco elekti sian loĝlokon

2. Ĉiu estu libera forlasi iun ajn landon, inkluzive la propran.

3. La supre menciitajn rajtojn ne kondiĉu iuj ajn limigoj krom tiuj, kiuj estas leĝe preskribitaj, necesaj por protekti nacian sekurecon, la publikan ordon (ordre public), publikan sanon aŭ moralon aŭ la rajtojn kaj liberecojn de aliaj personoj, kaj estas kongruaj kun la aliaj rajtoj agnoskataj en la nuna Pakto.

4. Neniu estu arbitre senigita je la rajto eniri la propran landon.

Artikolo 13

Fremdulo lauleĝe troviĝanta en la teritorio de Ŝtato Partio en la nuna Pakto povas esti forpelita el tiu teritorio nur konforme al decido farita kongrue kun la leĝaro kaj, krom kiam superregaj kialoj de nacia sekureco kontraŭas tion, tiu devas povi submeti la kialojn kiuj kontraŭas la forpelon kaj reekzamenigi sian aferon fare de, kaj esti tiucele reprezentata antaŭ, kompetenta aŭtoritato aŭ persono, aŭ personoj speciale nomitaj de la kompetenta aŭtoritato.

Artikolo 14

1. Ĉiuj personoj estas egalaj antaŭ la kortumoj kaj tribunaloj. Ĉiu persono havas rajton je justa kaj publika aŭdienco antaŭ kompetenta, sendependa kaj senpartia tribunalo leĝe establita, kiu decidos pri ĉiu kriminala akuzo kontraŭ la persono aŭ pri ties rajtoj kaj devoj en civila proceso. Oni rajtas ekskludi la gazetaron kaj la publikon el tuto aŭ parto de proceso pro kialoj de moralo aŭ de la publika ordo (ordre public) aŭ de nacia sekureco en demokrata socio, aŭ kiam la intereso de la privataj vivoj de la partioj tion postulas, aŭ ĝis la nivelo strikte necesa laŭ la opinio de la kortumo en specialaj cirkonstancoj kie publikeco malutilus al la interesoj de justeco; tamen ĉiu juĝo farita en kriminala aŭ en civila proceso estu publikigita, krom se la intereso de neplenaĝaj personoj postulas alie aŭ la proceso koncernas geedzajn disputojn aŭ la kuratorecon pri infanoj.

2. Ĉiu persono akuzita pro krima faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ĝis oni pruvos lauleĝe lian kulpon.

3. Ĉiu persono akuzita pro krima faro rajtas, en plena egaleco, je jenaj minimumaj garantioj:

(a) Esti informita rapide kaj detale, en lingvo kiun tiu persono komprenas, pri la naturo kaj kaŭzo de la akuzo kontraŭ li;

(b) Havi la necesajn tempon kaj rimedojn por prepari sian defendon kaj komunikiĝi kun advokato propre elektita;

(c) Esti juĝata sen ekscesa prokrasto;

(d) Ĉeesti en la proceso kaj defendi sin mem persone aŭ per jura helpo propre elektita;se li ne havas juran helpon, esti informita pri la rajto je tio; kaj ricevi juran helpon en ĉiu okazo kiam la interesoj de justeco tion postulas, sen propra pago se li ne havas sufiĉajn rimedojn por pagi tion;

(e) Pridemandi, aŭ pridemandigi, la atestantojn kontraŭ li kaj havigi, ĉeestigi kaj pridemandigi atestantojn favorajn al li sub la samaj kondiĉoj kiel atestantojn kontraŭ li;

(f) Havi senpagan kaj liberan helpon de interpretisto se li ne povas kompreni aŭ paroli la lingvon uzatan en la kortumo;

(g) Ne esti devigata atesti kontraŭ si mem aŭ konfesi kulpon.

4. Se temas pri neplenaĝaj personoj, la proceduro estu tia, ke ĝi prenu en konsideron ilian aĝon kaj la dezirindecon de ilia rehabilitiĝo.

5. Ĉiu kondamnito pro krimo havu la rajton al reekzameno de la kondamno kaj puno fare de pli alta tribunalo laŭ la leĝaro.

6. Kiam persono estas per definitiva decido kondamnita pro krima ago kaj poste ties kondamno estas nuligita aŭ li estas pardonita surbaze de tio, ke nove eltrovita fakto decide montras, ke okazis juĝeraro, la persono kiu suferis punon rezulte de tia kondamno ricevu kompenson laŭ la leĝo, krom se estas pruvite ke la nedeklaro de la nekonita fakto en ĝusta tempo estas tute aŭ parte atribuebla al li.

7. Neniu povas esti ree prijuĝata aŭ punata pro krimo pro kiu li estas jam definitive kondamnita aŭ absolvita konforme al la leĝaro kaj kriminala proceduro de ĉiu lando.

Artikolo 15

1. Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ neago, kiu ne konsistigis puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la tempo kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita. Se, post la delikto, oni adaptas la leĝaron por ebligi malpli pezan punon, la ofendinto profitu el tio.

2. Nenio en tiu ĉi artikolo malutilu al la prijuĝado kaj punado de iu ajn persono pro ago aŭ neago kiu, en la tempo kiam ĝi estis farita, estis krima laŭ la ĝeneralaj juraj principoj agnoskataj de la komunumo de nacioj.

Artikolo 16

Ĉiu rajtas esti ĉie agnoskata jure kiel persono.

Artikolo 17

1. Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio.

2. Ĉiu rajtas ricevi juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj.

Artikolo 18

1. Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio. Tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon havi aŭ alproprigi al si religion aŭ kredon laŭ sia elekto, kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per adorado, observado, praktikado kaj instruado.

2. Neniu suferu devigon kiu limigus ties liberecon havi aŭ alproprigi al si religion aŭ kredon laŭ sia elekto.

3. La liberecon manifesti sian religion aŭ kredojn povas limigi nur leĝaj preskriboj kiuj estas necesaj por protekti publikan sekurecon, ordon, sanon aŭ moralon, aŭ la fundamentajn rajtojn kaj liberecojn de aliaj personoj.

4. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto sin devontigas respekti la liberecon de gepatroj kaj, kie aplikeble, laŭleĝaj kuratoroj certigi la religian kaj moralan edukadon de siaj infanoj konforme al siaj propraj konvinkoj.

Artikolo 19

1. Ĉiu rajtas havi opiniojn sen interveno de aliaj.

2. Ĉiu havas rajton je libereco de esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon peti, ricevi kaj havigi ĉiajn informojn kaj ideojn, senkonsidere pri landlimoj, ĉu buŝe, skribe, presaĵe, arte, aŭ per ĉiu ajn alia kanalo laŭ elekto.

3. Praktikado de la rajtoj preskribitaj en paragrafo 2 de tiu ĉi artikolo implicas specialajn devojn kaj respondecojn. Sekve, tiun praktikadon povas kondiĉi certaj limigoj, kiuj devas tamen esti leĝe preskribitaj kaj necesaj:

(a) Por respekti la rajtojn aŭ reputaciojn de aliaj personoj;

(b) Por protekti nacian sekurecon aŭ la publikan ordon (ordre public), aŭ publikan sanon aŭ moralon.

Artikolo 20

1. Ĉia militpropagando estas leĝe malpermesata.

2. Ĉiu alvoko al nacia, rasa aŭ religia malamo kiu konsistigas instigadon al diskriminacio, malamikeco aŭ perforto estas leĝe malpermesata.

Artikolo 21

La rajto je paca kunvenado estu agnoskata. Praktikadon de tiu rajto povas tuŝi nur limigoj deciditaj konforme al la leĝoj kaj kiuj necesas en demokrata socio pro nacia sekureco aŭ publika sendanĝereco, la publika ordo (ordre public), protektado de publika sano aŭ moralo aŭ protektado de la rajtoj kaj liberecoj de aliaj personoj.

Artikolo 22

2. Ĉiu havu rajton je libereco de asociiĝo kun aliaj, inkluzive de la rajto formi sindikatojn, kaj membriĝi en ili por protekti siajn interesojn.

2. Praktikadon de tiu rajto povas tuŝi nur limigoj deciditaj konforme al la leĝoj kaj kiuj necesas en demokrata socio pro nacia sekureco aŭ publika sendanĝereco, la publika ordo (ordre public), protektado de publika sano aŭ moralo aŭ protekto de la rajtoj kaj liberecoj de aliaj personoj. Tiu ĉi artikolo ne malhelpu la aplikon de laŭleĝaj limigoj al anoj de militaj fortoj aŭ de la polico en ties praktikado de tiu rajto.

3. Nenio en tiu ĉi artikolo rajtigu Ŝtatojn Partiojn en la Konvencio de 1948 de la Internacia Labora Organizaĵo koncerne Liberecon de Asociiĝo kaj Protekton de la Rajto Organiziĝi, ke ili entreprenu leĝdonajn paŝojn kiuj difektus, aŭ apliki leĝojn tiel ke ili difektus, la garantiojn preskribitajn en tiu Konvencio.

Artikolo 23

1. La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la Ŝtato.

2. La rajto de viroj kaj virinoj de aĝo edziĝopreta edziĝi kaj fondi familion estu agnoskata.

3. Geedziĝo ne povas okazi sen libera kaj plena konsento de la geedziĝontoj.

4. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto faru taŭgajn paŝojn por certigi egalecon de rajtoj kaj respondecoj de geedzoj koncerne geedziĝon, dum geedzeco kaj okaze de ĝia dissolviĝo. Okaze de dissolviĝo, aranĝoj esu farataj por la necesa protekto de eventualaj infanoj.

Artikolo 24

1. Ĉiu infano havu, sen kia ajn diferencigo laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj aŭ naskiĝo, la rajton al tiaj garantioj de protekto kiaj estas necesaj pro ties stato kiel neplenaĝulo, flanke de ties familio, la socio kaj la Ŝtato.

2. Ĉiu infano devas esti registrita tuj post la naskiĝo kaj havi nomon.

3. Ĉiu infano rajtas akiri naciecon.

Artikolo 25

Ĉiu civitano havu la rajton kaj okazon, sen iuj ajn el la diskriminacioj menciitaj en artikolo 2 kaj sen malkonvenaj limigoj:

(a) Partopreni en la gvidado de publikaj aferoj, rekte aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj;

(b) Voĉdoni kaj elektiĝi en aŭtentaj regulaj balotoj, kiuj okazu laŭ universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono, kio garantiu la liberan esprimon de la volo de la elektantoj;

(c) Havi aliron, laŭ ĝeneralaj principoj de egaleco, al la publika servo en sia lando.

Artikolo 26

Ĉiuj homoj estas jure egalaj kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. En tiu rilato, la leĝaro malpermesu ĉian diskriminacion kaj garantiu al ĉiuj personoj egalan kaj efikan protektadon kontraŭ diskriminacio pro iu ajn kialo, kiel ekzemple raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo, aŭ alia stato.

Artikolo 27

En tiuj Ŝtatoj kie ekzistas etnaj, religiaj aŭ lingvaj minoritatoj, al anoj de tiuj minoritatoj ne estu rifuzata la rajton ĝui, kune kun la aliaj anoj de sia grupo, a propran kulturon, konfesi kaj praktiki la propran religion, aŭ uzi la propran lingvon.

 

 

PARTO IV

Artikolo 28

1. Estas starigita Komitato pri Homaj Rajtoj (ĉi-sube menciata en la nuna Pakto kiel la Komitato). Gi konsistu el dek ok membroj kaj plenumu la funkciojn ĉi-sube preskribitajn.

2. La Komitato konsistu el ŝtatanoj de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto kiuj estu personoj de alta morala karaktero kaj agnoskata kompetento en la kampo de homaj rajtoj, kun aparta konsidero al la utileco de partopreno de iuj personoj havantaj juran sperton.

3. La membroj de la Komitato estu elektitaj kaj rolu en la Komitato je sia propra nomo.

Artikolo 29

2. La membroj de la Komitato estas elektitaj per sekreta baloto el listo de personoj posedantaj la kvalifikojn preskribitajn en artikolo 28 kaj proponataj tiucele de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto.

2. Ĉiu Ŝtato Partio en la nuna Pakto rajtas kandidatigi ne pli ol du personojn. Tiuj personoj estu ŝtatanoj de la proponanta Ŝtato.

3. Ĉiu persono estas rekandidatigebla.

Artikolo 30

1. La unua elekto okazu ne pli ol ses monatojn post la ekvalidiĝo de la nuna Pakto.

2. Minimume kvar monatojn antaŭ la dato de ĉiu Komitata elekto, krom elekto por plenigi lokon deklaritan konforme al artikolo 24, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj adresu skriban inviton al la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto, ke ili prezentu ene de tri monatoj siajn kandidatigojn por membreco en la Komitato.

3. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj pretigu liston en alfabeta ordo de ĉiuj personoj tiel kandidatigitaj, kun indiko de la Ŝtatoj Partioj, kiuj kandidatigis ilin, kaj prezentu ĝin al la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto minimume unu monaton antaŭ la dato de ĉiu elekto.

4. Elektoj de Komitatanoj okazu en kunsido de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto kunvokita de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. En tiu kunsido, ĉe kiu du trionoj de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto konsistigu kvorumon, la elektitoj al la Komitato estu tiuj proponitoj kiuj ricevas la plej grandan nombron da voĉoj kaj absolutan plimulton de la voĉoj de la reprezentantoj de la Ŝtatoj Partioj kiuj ĉeestas kaj voĉdonas.

Artikolo 31

1. La Komitato ne enhavu pli ol unu ŝtatanon el la sama Ŝtato.

2. Elektante la Komitaton, oni prenu en konsideron la egalecan geografian distribuon de la membroj kaj la reprezentiĝon de la diversaj formoj de civilizo kaj de la ĉefaj juraj sistemoj.

Artikolo 32

1. La membroj de la Komitato elektiĝu por periodo de kvar jaroj. Ili estu reelekteblaj se rekandidatigitaj. Tamen, la mandatoj de naŭ el la membroj elektitaj en la unua elekto finiĝu post du jaroj; tuj post la unua elekto, la nomojn de tiuj naŭ membroj selektu lotume la Prezidanto de la kunveno menciita en artikolo 30, paragrafo 4.

2. Je mandatofino elektoj okazu laŭ la ĉi-supraj artikoloj de tiu ĉi parto de la nuna Pakto.

Artikolo 33

1. Se, laŭ la unuanima opinio de la aliaj membroj, komitatano ĉesis plenumi siajn funkciojn pro iu ajn kaŭzo alia ol provizora neĉeesto, la Prezidanto de la Komitato informas la Ĝeneralan Sekretarion de Unuiĝintaj Nacioj, kiu tiam deklaru la lokon de tiu membro vaka.

2. Okaze de la morto aŭ eksiĝo de komitatano, la Prezidanto tuj informas la Ĝeneralan Sekretarion de Unuiĝintaj Nacioj, kiu deklaru la lokon vaka ekde la mortodato aŭ la dato de ekvalido de la eksiĝo.

Artikolo 34

1. Kiam vako estas deklarita konforme al artikolo 33 kaj se la oficodaŭro de la anstataŭigenda membro ne finiĝos ene de ses monatoj post deklaro de la vako, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj informas ĉiujn Ŝtatojn Partiojn en la nuna Pakto, kiuj rajtas ene de du monatoj prezenti kandidatigojn konforme al artikolo 29 cele al plenigo de la vako.

2. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj pretigas liston en alfabeta ordo de ĉiuj personoj tiel kandidatigitaj kaj prezentas ĝin al la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto. La elekto por plenigi la vakon poste okazu konforme al ĉiuj koncernaj preskriboj de tiu ĉi parto de la nuna Pakto.

3. Komitatano elektita por plenigi vakon deklaritan konforme al artikolo 33 tenas sian oficon dum la cetero de la oficperiodo de la membro kiu vakigis la Komitatan lokon laŭ la preskriboj de tiu artikolo.

Artikolo 35

La komitatanoj, kun aprobo de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ricevu enspezojn el rimedoj de Unuiĝintaj Nacioj konforme al la kondiĉoj kiujn decidas la Ĝenerala Asembleo, konsiderante la gravecon de la respondecoj de la Komitato.

Artikolo 36

La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj provizu la necesajn oficistojn kaj rimedojn por la efika plenumo de la funkcioj de la Komitato laŭ la nuna Pakto.

Artikolo 37

1. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj kunvoku la unuan kunsidon de la Komitato en la Sidejo de Unuiĝintaj Nacioj.

2. Post sia unua kunsido, la Komitato kunvenu tiam kiam ĝiaj proceduraj reguloj tion preskribas.

3. La Komitato kunsidu normale en la Sidejo de Unuiĝintaj Nacioj aŭ en la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Artikolo 38

Ĉiu komitatano, antaŭ sia enoficiĝo, solene deklaru en nefermita komitatkunsido, ke li plenumos siajn funkciojn senpartie kaj konscience.

Artikolo 39

1. La Komitato elektas siajn oficantojn por tempodaŭro de du jaroj. Ili rajtas reelektiĝi.

2. La Komitato starigas siajn propran internan regularon, sed tiuj reguloj preskribu, interalie, ke:

(a) Dek du membroj konsistigu kvorumon;

(b) Komitataj decidoj estu farataj per majoritata voĉdono de la ĉeestantaj membroj.

Artikolo 40

1. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto sin devontigas prezenti raportojn pri la paŝoj alprenitaj por efektivigi la rajtojn ĉi-ene agnoskitajn kaj la progreso farita en ĝuado de tiuj rajtoj:

(a) ene de unu jaro post ekvalido de la nuna Pakto en la koncernaj Ŝtatoj Partioj;

(b) post tio, kiam ajn la Komitato tion petas.

2. Ĉiujn raportojn oni prezentu al la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kiu transsendu ilin al la Komitato por ties konsidero. La raportoj devos indiki la faktorojn kaj malfacilaĵojn, se tiuj ekzistas, influantajn la realigon de la nuna Pakto.

3. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj rajtas, post konsultiĝo kun la Komitato, transsendi al la koncernaj specialigitaj instancoj kopiojn de tiuj partoj de la raportoj kiuj rilatas al aferoj kiuj troviĝas inter ties respondecoj.

4. La Komitato studu la raportojn prezentitajn de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto. Ĝi transsendu siajn raportojn, kaj ĉiujn ĝeneralajn komentojn kiujn ili konsideras konvenaj, al la Ŝtatoj Partioj. La Komitato rajtas transsendi tiujn komentojn ankaŭ al la Ekonomia kaj Socia Konsilio kune kun kopioj de la raportoj, kiujn ĝi ricevis de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto.

5. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto rajtas prezenti al la Komitato rimarkojn pri ĉiuj komentoj faritaj konforme al paragrafo 4 de tiu ĉi artikolo.

Artikolo 41

1. Ŝtato Partio en la nuna Pakto rajtas iam ajn deklari, surbaze de tiu ĉi artikolo, ke ĝi agnoskas la kompetenton de la Komitato ricevi kaj konsideri komunikaĵojn laŭ kiuj Ŝtato Partio pretendas ke alia Ŝtato Partio ne plenumas siajn devojn rilate la nunan Pakton. Komunikaĵojn surbaze de tiu ĉi artikolo oni rajtas ricevi kaj konsideri nur se ilin prezentis Ŝtato Partio kiu jam deklaris rilate sin mem sian agnoskon de la kompetento de la Komitato. Neniu komunikaĵo estu ricevita de la Komitato se ĝi koncernas Ŝtaton Partion kiu ne tiel deklaris. Komunikaĵoj ricevitaj konforme al tiu ĉi artikolo estu traktataj laŭ la jena proceduro:

(a) Se Ŝtato Partio en la nuna Pakto konsideras ke alia Ŝtato Partio ne efektivigas la preskribojn de la nuna Pakto, ĝi rajtas, per skriba komunikaĵo, altiri al la afero la atenton de tiu Ŝtato Partio. Ene de tri monatoj post ricevo de la komunikaĵo la ricevanta Ŝtato liveru al la Ŝtato kiu sendis la komunikaĵon eksplikon, aŭ iun alian skriban deklaron kiu klarigas la aferon kaj kiu entenu, kiom eblaskaj utilas, indikojn pri la enlandaj proceduroj kaj riparoj jam uzitaj, uzataj aŭ disponeblaj rilate la aferon;

(b) Se la afero ne estas solvita kontentige al ambaŭ Ŝtatoj Partioj ene de ses monatoj post ricevo de la unua komunikaĵo flanke de la ricevanta Ŝtato, ambaŭ Ŝtatoj havas la rajton transdoni la aferon al la Komitato, per avizo al la Komitato kaj la alia Ŝtato;

(c) La Komitato traktu aferon transdonitan al ĝi nur post ol ĝi certigis, ke ĉiuj disponeblaj enlandaj riparoj estis jam uzitaj kaj elĉerpitaj rilate la aferon, konforme al la ĝenerale rekonataj principoj de internacia juro. Tiu regulo ne apkliĝas kie la riparaj proceduroj neakcepteble longiĝas;

(d) La Komitato okazigu fermitajn kunsidojn kiam ĝi ekzamenas komunikaĵojn surbaze de tiu ĉi artikolo;

(e) Kun rezervo pri la preskriboj de subparagrafo (c), la Komitato disponigu siajn bonajn servojn al la koncernaj Ŝtatoj Partioj cele al amika solvo de la afero surbaze de respekto al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj kiel tiuj estas rekonataj en la nuna Pakto;

(f) En ĉiu afero transdonita al ĝi, la Komitato rajtas peti la koncernajn Ŝtatojn Partiojn menciitajn en subparagrafo (b), ke ili liveru ĉiujn ĉi-koncernajn informojn.

(g) La koncernaj Ŝtatoj Partioj, menciitaj en subparagrafo (b), havu la rajton reprezentiĝi kiam la afero estas konsiderata de la Komitato kaj fari prezentojn buŝe aŭ skribe;

(h) La Komitato devas, ene de dekdu monatoj post la dato de ricevo de avizo laŭ subparagrafo (b), prezenti raporton:

(i) Se oni atingis solvon laŭ la preskriboj de subparagrafo (e), la Komitato limigu sian raporton al mallonga prezento de la faktoj kaj de la solvo atingita;

(ii) Se oni ne atingis solvon laŭ la preskriboj de subparagrafo (e), la Komitato limigu sian raporton al mallonga prezento de la faktoj; la skribaj prezentoj kaj registro de la buŝaj prezentoj faritaj de la koncernaj Ŝtatoj Partioj estu alfiksitaj al la raporto. En ĉiu afero, la raporto estu komunikata al la koncernaj Ŝtatoj Partioj.

2. La preskriboj de tiu ĉi artikolo ekvalidos kiam dek Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto faris deklarojn laŭ paragrafo 1 de tiu ĉi artikolo. Tiaj deklaroj estu deponitaj de la Ŝtatoj Partioj ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kiu transdonu ties kopiojn al la aliaj Ŝtatoj Partioj. Oni rajtas iam ajn repreni deklaron per avizo al la Ĝenerala Sekretario. Tia repreno ne difektu la konsideradon de ĉiu afero pri kiu temas komunikaĵo jam transsendita laŭ tiu ĉi artikolo; neniu plia komunikaĵo de Ŝtato Partio estu ricevita post kiam avizo de repreno de la deklaro estas ricevita de la Ĝenerala Sekretario, krom se la koncerna Ŝtato Partio jam faris novan deklaron.

Artikolo 42

1.

(a) Se afero transdonita al la Komitato konforme al artikolo 41 ne estas solvita kontentige al la koncernaj Ŝtatoj Partioj, la Komitato rajtas, kun la anticipa konsento de la koncernaj Ŝtatoj Partioj, starigi porokazan Akordigan Komisionon (ĉi=poste nomata la Komisiono). La bonaj servoj de la Komisiono estu disponigitaj al la koncernaj Ŝtatoj Partioj cele al amika solvo de la afero surbaze de respekto al la nuna Pakto;

(b) La Komisiono konsistu el kvin personoj akcepteblaj al la koncernaj Ŝtatoj Partioj. Se la koncernaj Ŝtatoj Partioj malsukcesas atingi interkonsenton ene de tri monatoj pri la tuto aŭ parto de la membraro de la Komisiono, la Komisionanoj pri kiuj mankas interkonsento estu elektitaj inter la membroj de la Komitato per dutriona majoritato de ties membroj en sekreta baloto.

2. La Komisionanoj oficu je sia propra nomo. Ili ne estu ŝtatanoj de la koncernaj Ŝtatoj Partioj, nek de Ŝtato kiu ne estas Partio al la nuna Pakto, nek de Ŝtato Partio kiu ne faris deklaron laŭ artikolo 41.

3. La Komisiono elektu sian prezidanton kaj formulu sian internan regularon.

4. La kunsidoj de la Komisiono normale okazu en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj aŭ en la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Tamen, ĝi rajtas kunsidi en ĉiu alia konvenaloko pri kiu decidos la Komisiono en konsulto kun la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj la koncernaj Ŝtatoj Partioj.

5. La sekretariato disponigita konforme al artikolo 36 priservu ankaŭ la komisionojn starigitajn laŭ tiu ĉi artikolo.

6. La informoj ricevitaj kaj ordigitaj de la Komitato estu disponigitaj al la Komisiono, kaj la Komisiono rajtu peti la koncernajn Ŝtatojn Partiojn ke ili transdonu ĉiujn aliajn informojn rilatajn al la temo.

7. Finkonsiderinte la aferon, sed ĉiuokaze ne pli malfrue ol dek du monatojn post kiam ĝi alprenis la aferon, la Komisiono prezentu al la Prezidanto de la Komitato raporton, kiun la Prezidanto komunikas al la koncernaj Ŝtatoj Partioj:

(a) Se la Komisiono ne povas fini sian ekzamenon de la afero ene de dek du monatoj, ĝi limigu sian raporton al mallonga prezento de la stato de ĝia ekzamenado de la afero.

(b) Se estas atingita amika solvo de la afero surbaze de respekto al la homaj rajtoj agnoskataj en la nuna Pakto, la Komisiono limigu sian raporton al mallonga prezento de la faktoj kaj de la solvo atingita;

(c) Se ne estas atingita solvo laŭ la preskriboj de subparagrafo (b), la raporto de la Komisiono enhavu ĝiajn konstatojn pri ĉiuj demandoj pri faktoj kiuj rilatas al la malkonsentoj inter la koncernaj Ŝtatoj Partioj, kaj ĝiajn opiniojn pri la ebloj de amika solvo de la afero. Tiu raporto enhavu ankaŭ la skribajn prezentojn kaj registron de la buŝaj prezentoj faritaj de la koncernaj Ŝtatoj Partioj;

(d) Se raporto de la Komisiono estas prezentita konforme al subparagrafo (c), la koncernaj Ŝtatoj Partioj informu la Prezidanton de la Komitato, ene de tri monatoj ekde ricevo de la raporto, ĉu ili akceptas aŭ ne akceptas la enhavon de la raporto de la Komisiono.

8. La preskriboj de tiu ĉi artikolo ne difektas la respondecojn de la Komitato laŭ artikolo 41.

9. La koncernaj Ŝtatoj Partioj egale dividu ĉiujn elspezojn de la Komisionanoj konforme al pritaksoj, kiujn havigas la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.

10. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj estas rajtigita pagi, se necese, la elspezojn de la Komisionanoj jam antaŭ repago fare de la koncernaj Ŝtatoj Partioj konforme al paragrafo 9 de tiu ĉi artikolo.

Artikolo 43

La membroj de la Komitato, kaj de la porokazaj akordigaj komisionoj starigeblaj laŭ artikolo 42, rajtas je la rimedoj, privilegioj kaj imunecoj de ekspertoj en misio por Unuiĝintaj Nacioj, kiel preskribite en la koncernaj sekcioj de la Konvencio pri la Privilegioj kaj Imunecoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 44

La preskriboj por efektivigo de la nuna Pakto aplikiĝu sen difekto al la proceduroj preskribitaj en la kampo de homaj rajtoj per aŭ laŭ la fondaj aktoj kaj konvencioj de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la specialigitaj instancoj, kaj ne malhelpu ke la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto uzu aliajn procedurojn por solvi disputon konforme al ĝeneralaj aŭ specialaj internaciaj interkonsentoj aktuale validaj inter ili.

Artikolo 45

La Komitato prezentu al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, pere de la Ekonomia kaj Socia Konsilio, jaran raporton pri sia agado.

 

PARTO V

Artikolo 46

Nenio en la nuna Pakto estu interpretata kiel difekto al la preskriboj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la statutoj de la specialigitaj instancoj kiuj difinas la respektivajn respondecojn de la diversaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la specialigitaj instancoj rilate aferojn traktitajn en la nuna Pakto.

Artikolo 47

Nenio en la nuna Pakto estu interpretata kiel difekto al la esenca rajto de ĉiuj popoloj ĝui kaj utiligi plene kaj libere siajn naturajn riĉaĵojn kaj resursojn.

 

PARTO VI

Artikolo 48

1. La nuna Pakto estas malfermita al subskribo fare de ĉiu Membra Ŝtato de Unuiĝintaj Nacioj aŭ ĉiu ĝia specialigita instanco, kaj de ĉiu Ŝtato Partio en la Statuto de la Internacia Kortumo, aŭ de ajna alia Ŝtato invitita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj fariĝi partio en la nuna Pakto.

2. La nuna Pakto estas dependa je ratifiĝo. Ratifaj instrumentoj estu deponitaj ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.

3. La nuna Pakto estas malfermita al aliĝo de ĉiu Ŝtato aludita en paragrafo 1 de tiu ĉi artikolo.

4. Aliĝo estu realigata per depono de instrumento de aliĝo ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.

5. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj informu ĉiujn Ŝtatojn subskribintajn la nunan Pakton aŭ aliĝintajn al ĝi pri la deponiĝo de ĉiu instrumento de ratifo aŭ aliĝo.

Artikolo 49

1. La nuna Pakto ekvalidu tri monatojn post la dato de depono ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj de la tridek-kvina instrumento de ratifo aŭ instrumento de aliĝo.

2. Ĉe ĉiu Ŝtato kiu ratifas la nunan Pakton aŭ aliĝas al ĝi post la depono de la tridek-kvina instrumento de ratifo aŭ instrumento de aliĝo, la nuna Pakto ekvalidu tri monatojn post la dato de depono de la propra instrumento de ratifo aŭ instrumento de aliĝo.

Artikolo 50

La dispozicioj de la nuna Pakto etendiĝu al ĉiuj partoj de federaciaj Ŝtatoj sen ajnaj limigoj aŭ esceptoj.

Artikolo 51

1. Ĉiu Ŝtato Partio en la nuna Pakto rajtas proponi amendon kaj registri ĝin ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj tiam tuj komuniku ĉiujn proponitajn amendojn al la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto kun peto, ke ili informu lin ĉu ili favoras konferencon de Ŝtatoj Partioj por konsiderado kaj voĉdonado pri la proponoj. Okaze ke almenaŭ unu triono de la Ŝtatoj Partioj favoras tian konferencon, la Ĝenerala Sekretario kunvoku la konferencon sub aŭspicio de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiu amendo akceptita de plimulto de la Ŝtatoj Partioj kiuj ĉeestas kaj voĉdonas en la konferenco estu submetita por aprobo al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

2. Amendoj ekvalidu kiam ilin aprobis la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kaj akceptis du-triona plimulto de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto konforme al siaj respektivaj konstituciaj proceduroj.

3. Kiam amendoj ekvalidas, ili estas devigaj al tiuj Ŝtatoj Partioj kiuj jam akceptis ilin, dum aliaj Ŝtatoj Partioj estas devigataj de la dispozicioj de la nuna Pakto kaj ĉiu pli frua amendo, kiun ili akceptis.

Artikolo 52

1. Sendepende de la avizoj faritaj laŭ artikolo 48, paragrafo 5, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj informu ĉiujn Ŝtatojn aluditajn en paragrafo 1 de tiu sama artikolo pri la jenaj specifaĵoj:

(a) Subskriboj, ratifoj kaj aliĝoj laŭ artikolo 48;

(b) La dato de ekvalidiĝo de la nuna Pakto laŭ artikolo 49 kaj la dato de ekvalidiĝo de eventualaj amendoj laŭ artikolo 51.

Article 53

1. La nuna Pakto, de kiu la Angla, Ĉina, Franca, Hispana kaj Rusa tekstoj estas egale aŭtentaj, estu deponita en la arkivo de Unuiĝintaj Nacioj.

2. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj transsendu atestitajn ekzemplerojn de la nuna Pakto al ĉiuj Ŝtatoj aluditaj en artikolo 48.

Malneta traduko HT 16 nov 2017

Reviziis BRM 2016-12-06