Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj

Akceptita kaj malfermita por subskribo, ratifo kaj aliĝo per la rezolucio 2200A (XXI) de la Ĝenerala Asembleo de 16 decembro 1966
ekvalidiĝo 3an de januaro 1976, konforme al artikolo 27

Antaŭparolo

La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto,
Konsiderante, ke, konforme al la principoj proklamitaj en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, rekono de la esenca digno kaj de la egalecaj kaj necedeblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homa familio estas la fundamento de libereco, justeco kaj paco en la mondo,
Rekonante, ke tiuj rajtoj fontas el la esenca digno de la homa persono,
Rekonante, ke, konforme al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la idealo de liberaj homaj estaĵoj kiuj ĝuu liberecon el timo kaj manko estas atingebla nur se oni kreas kondiĉojn laŭ kiuj ĉiu povu ĝui siajn ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn, kiel ankaŭ siajn civilajn kaj politikajn rajtojn,
Konsiderante la devon de Ŝtatoj laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj disvastigi universalan respekton kaj observon de homaj rajtoj kaj liberecoj,
Konstatante, ke ĉiu individuo, havante devojn al aliaj individuoj kaj al la komunumo al kiu li apartenas, havas respondecon lukti por la disvastigo kaj observado de la rajtoj rekonataj en la nuna Pakto,
Konsentas pri la sekvaj artikoloj:

PARTO 1

Artikolo 1
1. Ĉiuj popoloj havas rajton je memdeterminado. Pro tiu rajto ili libere determinas sian politikan statuson kaj libere sekvas sian ekonomian, socian kaj kulturan evoluon.
2. Ĉiuj popoloj rajtas, por propraj celoj, libere disponi pri siaj naturaj riĉaĵoj kaj resursoj sen difekto al ajnaj devoj fontantaj el internacia ekonomika kunlaboro, surbaze de la principo de reciproka avantaĝo, kaj de internacia juro. Neniuokaze oni rajtas forpreni de popolo ties proprajn rimedojn de vivtenado.
3. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto, inkluzive de tiuj havantaj respondecon pri administrado de Ne-Memregaj kaj Kuratoraj Teritorioj, antaŭenigu realigon de la rajto al memdetermino, kaj respektu tiun rajton, konforme al la preskriboj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

PARTO II

Artikolo 2
1. Ĉiu Ŝtato Partio en la nuna Pakto sin devontigas fari paŝojn, individue kaj pere de internacia helpo kaj kunlaboro, precipe ekonomia kaj teknika, ĝis la maksimumo de siaj haveblaj resursoj, cele al iompostioma plena realigo de la rajtoj rekonataj en la nuna Pakto, per ĉiuj taŭgaj rimedoj, inkluzive precipe leĝofarajn paŝojn.
2. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto sin devontigas garantii, ke la rajtojn deklaritajn en la nuna Pakto oni praktiku sen diskriminacio de ajna speco rilate rason, haŭtkoloron, sekson, lingvon, religion, politikan aŭ alian opinion, nacian aŭ socian originon, proprieton, naskiĝon aŭ alian statuson.
3. Evoluantaj landoj, kun taŭga konsidero al homaj rajtoj kaj al sia nacia ekonomio, rajtas decidi ĝis kiu grado ili garantios al ne-nacianoj la ekonomiajn rajtojn rekonatajn en la nuna Pakto.
Artikolo 3
La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto sin devontigas certigi la egalan rajton de viroj kaj virinoj ĝui ĉiujn ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn deklaritajn en la nuna Pakto.
Artikolo 4
La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas, ke, en ĝuado de la rajtoj kiujn havigas Ŝtato konforme al la nuna Pakto, la Ŝtato povas submeti tiujn rajtojn nur al tiaj limigoj kiaj estas jure fiksitaj nur ĝis tiu grado kiu kongruas kun la naturo de tiuj rajtoj kaj nur cele al antaŭenigo de la ĝenerala bonfarto de demokrata socio.
Artikolo 5
1. Nenio en la nuna Pakto estu interpretata kiel implica, ke iu Ŝtato, grupo aŭ persono rajtu entrepreni ian aktivecon aŭ realigi ian agon celantan detruon de ajnaj rajtoj aŭ liberecoj ĉi-ene rekonataj, nek ilian limigon pli draste ol estas antaŭvidate en la nuna Pakto.
2. Neniu limigo aŭ redukto de iuj ajn el la fundamentaj homaj rajtoj rekonataj aŭ ekzistantaj en iu lando pro leĝoj, konvencioj, reguloj aŭ kutimoj estu allasata sub preteksto, ke la nuna Pakto ne agnoskas tiujn rajtojn aŭ ke ĝi agnoskas ilin je pli limigita grado.

PARTO III

Artikolo 6
1. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas la rajton al laboro, kiu entenas la rajton de ĉiu persono havi okazon gajni siajn vivrimedojn per laboro kiun li libere elektas aŭ akceptas, kaj entreprenos taŭgajn paŝojn por sekurigi tiun rajton.
2. La paŝoj entreprenendaj de Ŝtato Partio en la nuna Pakto por atingi plenan realigon de tiu rajto inkluzivu programojn de teknika kaj profesia konsilado kaj trejnado, politikojn kaj teknikojn por atingi konstantan ekonomian, socian kaj kulturan evoluon, kaj plenan kaj produktivan dungiĝon sub kondiĉoj garantiantaj al la individuo fundamentajn politikajn liberecojn.
Artikolo 7
La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas ĉies rajton al ĝuado de justaj kaj favoraj laborkondiĉoj, kiuj sekurigas precipe:
(a) Kompenson kiu provizas al ĉiuj laborantoj, kiel minimumon:
(i) Justan salajron kaj egalan kompenson por egalvalora laboro sen ajna distingo, precipe garantiante al virinoj laborkondiĉojn ne malpli bonajn ol tiuj kiujn ĝuas viroj, kun egala kompenso por egala laboro;
(ii) Decan vivprovizon por si kaj siaj familioj konforme al la preskriboj de la nuna Pakto;
(b) Sekurajn kaj sanajn laborkondiĉojn;
(c) Egalan okazon por ĉiu persono koncerne promocion al taŭga pli alta nivelo en sia laboro, laŭ neniuj aliaj kondiĉoj ol tiuj de pliaĝeco kaj kompetento;
(d) Ripozon, liberan tempon kaj ĝenerale akcepteblan limigon de laborhoroj kaj okazajn salajratajn feriojn, same kiel kompenson por publikaj feritagoj.
Artikolo 8
1. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto sin devontigas sekurigi:
(a) Ĉies rajton formi sindikatojn kaj aliĝi al sindikato laŭ propra elekto, depende nur de la reguloj de la koncerna organizaĵo, por la antaŭenigo kaj protekto de siaj ekonomiaj kaj sociaj interesoj. Estu metitaj al la realigo de tiu rajto neniuj limigoj krom tiuj jure preskribitaj kaj necesaj en demokrata socio laŭ la interesoj de nacia sekureco aŭ publika ordo aŭ por protekti la rajtojn kaj liberecojn de aliaj personoj;
(b) La rajton de sindikatoj starigi naciajn federaciojn aŭ konfederaciojn, kaj la rajton de ĉi-lastaj formi internaciajn sindikatajn organizaĵojn;
(c) La rajton de sindikatoj libere funkcii sub neniuj limigoj krom tiuj jure preskribitaj kaj necesaj en demokrata socio laŭ la interesoj de nacia sekureco aŭ publika ordo aŭ por protekti la rajtojn kaj liberecojn de aliaj personoj;
(d) La rajton striki, kondiĉe ke ĝi estu uzata konforme al la leĝoj de la koncerna lando.
Tiu ĉi artikolo ne malhelpu meti laŭleĝajn limigojn al la realigo de tiuj rajtoj fare de anoj de armeaj fortoj aŭ de polico aŭ de la ŝtata administracio.
3. Nenio en tiu ĉi artikolo rajtigu Ŝtatojn Partiojn en la Konvencio de 1948 de la Internacia Labor-Organizaĵo rilate Liberecon de Asociiĝo kaj Protekton de la Rajto Organiziĝi, entrepreni leĝfarajn paŝojn kiuj difektus, aŭ apliki leĝojn en maniero kiu difektus, la garantiojn preskribitajn en tiu Konvencio.
Artikolo 9
La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas ĉies rajton al socia sekureco, inkluzive de socia asekuro.
Artikolo 10
La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas ke:
1. La plej vastaj eblaj protekto kaj helpo estu donataj al la familio, kiu estas la natura kaj fundamenta unuo de la socio, precipe rilate ĝian starigon kaj dum ĝi respondecas pri la vartado kaj edukado de dependaj infanoj. Pri geedziĝo devas libere konsenti la estontaj geedzoj.
2. Speciala protekto estu donata al patrinoj dum ĝenerale akceptebla periodo antaŭ kaj post nasko. Dum la koncerna periodo, laborantaj patrinoj devus ricevi salajratan forpermeson aŭ forpermeson kun adekvataj sociasekuraj kompensoj.
3. Specialajn paŝojn de protekto kaj helpo oni faru favore al ĉiuj infanoj kaj junuloj sen ajna diskriminacio pro gepatreco aŭ aliaj cirkonstancoj. Infanoj kaj junuloj estu ŝirmataj de ekonomia kaj socia ekspluatado. Ilia dungiĝo en laboro malutila al ilia moralo aŭ sano aŭ vivdanĝera aŭ ema malhelpi ilian normalan evoluon estu leĝe punebla. Ŝtatoj starigu ankaŭ aĝolimojn sub kiuj la dungo de infanaj laboristoj estu malpermesata kaj leĝe punebla.
Artikolo 11
1. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas ĉies rajton al adekvata vivonivelo por si mem kaj por sia familio, inkluzive adekvatajn nutron, vestojn kaj loĝadon, kaj al la daŭra pliboniĝo de vivkondiĉoj. La Ŝtatoj Partioj entreprenos taŭgajn paŝojn por certigi realigon de tiu rajto, tiurilate rekonante la esencan gravecon de internacia kunlaboro surbaze de libera konsento.
2. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto, rekonante ĉies fundamentan rajton esti libera el malsato, alprenu, individue kaj per internacia kunlaboro, la paŝojn, inkluzive de specifaj programoj, bezonatajn por:
(a) Plibonigi la metodojn de produktado, konservado kaj distribuado de nutraĵoj per plena utiligo de teknika kaj scienca scio, per disvastigo de scio pri la principoj de nutrado, kaj per evoluigo aŭ reformo de agrikulturaj sistemoj, tiel ke ili atingu la plej efikan evoluigon kaj utiligon de naturaj resursoj;
(b) Prenante en konsideron la problemojn de kaj nutrimportaj kaj nutreksportaj landoj, certigi egalecan distribuon de mondaj nutraj rimedoj en rilato al la bezonoj.
Artikolo 12
La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas ĉies rajton ĝui la plej altan atingeblan nivelon de fizika kaj mensa sano.
2. La paŝoj entreprenendaj de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto por atingi plenan realigon de tiu rajto inkluzivu la paŝojn necesajn por:
(a) Rezultigi redukton de la mortnaska procento kaj de infanaj mortoj, kaj sanan infanan evoluon;
(b) Plibonigi ĉiujn aspektojn de media kaj industria higieno;
(c) Preventi, kuraci kaj limigi epidemiajn, endemiajn, meti-rilatajn kaj aliajn malsanojn;
(d) Krei kondiĉojn kiuj garantiu al ĉiuj medicinan prizorgadon kaj medicinan atenton okaze de malsano.
Artikolo 13
1. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas ĉies rajton al edukado. Ili konsentas, ke edukado direktiĝu al la plena evoluo de la homa personeco kaj la sento de ĝia digno, kaj fortigu respekton al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ili plie konsentas, ke edukado ebligu al ĉiuj personoj partopreni efike en libera socio, fortigu interkomprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj kaj ĉiuj rasaj, etnaj aŭ religiaj grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de Unuiĝintaj Nacioj por konservi pacon.
2. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas, ke, por atingi plenan realigon de tiu rajto:
(a) Elementa edukado estu deviga kaj senpage alirebla por ĉiuj personoj;
(b) Duagrada edukado en siaj diversaj formoj, inkluzive teknikan kaj metian duagradan edukadon, fariĝu ĝenerale havebla kaj alirebla por ĉiu persono laŭ ĉiuj taŭgaj rimedoj, kaj precipe per progresiva enkonduko de senpaga edukado;
(c) Supera edukado estu egale alirebla por ĉiuj personoj, surbaze de kapablo, laŭ ĉiuj taŭgaj rimedoj, kaj precipe per progresiva enkonduko de senpaga edukado;
(d) Fundamenta edukado estu laŭeble stimulata aŭ intensigata por tiuj personoj, kiuj ne jam ricevis aŭ kompletigis la plenan periodon de sia elementa edukado;
(e) Necesas aktive daŭrigi la evoluigon de sistemo de lernejoj je ĉiuj niveloj, starigi adekvatan stipendian sistemon, kaj daŭre plibonigi la materiajn kondiĉojn de la instruistaro.
3. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto sin devontigas respekti la liberecon de gepatroj kaj, laŭokaze, gekuratoroj elekti por siaj infanoj lernejojn aliajn ol tiuj starigitaj de la publikaj aŭtoritatoj, kiuj konformas al la minimumaj edukaj normoj kiujn eventuale starigas aŭ aprobas la Ŝtato, kaj certigi la religian kaj moralan edukadon de siaj infanoj konforme al siaj propraj konvinkoj.
4. Neniun parton de tiu ĉi artikolo oni interpretu tiel ke ĝi difektu la liberecon de individuoj kaj grupoj starigi kaj gvidi edukajn instituciojn, ĉiam sub la kondiĉo, ke ili sekvu la principojn deklaritajn en paragrafo 1 de tiu ĉi artikolo, kaj kun la postulo, ke la edukado donata en tiaj institucioj konformu kun la minimumaj edukaj normoj kiujn la Ŝtato eventuale starigas.
Artikolo 14
Ĉiu Ŝtato Partio en la nuna Pakto kiu, kiam ĝi fariĝas Partio, ne povis jam certigi en sia metropola teritorio aŭ aliaj teritorioj sub sia jurisdikcio devigan elementan edukadon senpagan, sin devontigas, ene de du jaroj, ellabori kaj alpreni detalan agadplanon por progresiva realigo, ene de akceptebla nombro de jaroj fiksota en la plano, de la principo de senpaga deviga edukado por ĉiuj personoj.
Artikolo 15
1. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas ĉies rajton:
(a) Partopreni la kulturan vivon;
(b) Ĝui la avantaĝojn de scienca progreso kaj de ĝiaj aplikoj;
(c) Profiti el protekto de la moralaj kaj materiaj interesoj kiuj rezultas el ajna scienca, literatura aŭ arta produkto kies aŭtoro li estas.
2. La paŝoj farendaj de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto por atingi plenan realigon de tiu ĉi rajto inkluzivu la paŝojn necesajn por la konservado, evoluigado kaj disvastigado de scienco kaj kulturo.
3. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto sin devontigas respekti la liberecon kiu estas nemalhavebla por scienca esplorado kaj kreiva agado.
4. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto agnoskas la avantaĝojn haveblajn el instigado kaj evoluigo de internaciaj kontaktoj kaj kunlaboro en la kampoj de scienco kaj kulturo.

PARTO IV

Artikolo 16
1. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto sin devontigas prezenti, konforme al tiu ĉi parto de la Pakto, raportojn pri la paŝoj alprenitaj kaj la progreso farita, por atingi observadon de la rajtoj ĉi-ene agnoskitaj.
2.
(a) Oni submetu ĉiujn raportojn al la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kiu transsendu kopiojn al la Ekonomia kaj Socia Konsilio por konsidero konforme al la preskriboj de la nuna Pakto.
(b) La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ transsendu al la specialigitaj instancoj kopiojn de la raportoj, aŭ de ties laŭtemaj partoj, al Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto kiuj membras en tiuj specialigitaj instancoj, tiom kiom tiuj raportoj, aŭ ties partoj, rilatas al aferoj kiuj troviĝas inter la respondecoj de tiuj instancoj konforme al iliaj statutaj aktoj.
Artikolo 17
1. La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto liveru siajn raportojn laŭ etapoj, konforme al programo starigota de la Ekonomia kaj Socia Konsilio ene de unu jaro ekde la ekvalidiĝo de la nuna Pakto post konsultiĝo kun la koncernaj Ŝtatoj Partioj kaj specialigitaj instancoj.
2. Raportoj povas indiki faktorojn kaj malfacilaĵojn tuŝantajn la gradon de plenumiĝo de devoj laŭ la nuna Pakto.
3. Kiam priaj informoj estas jam liveritaj al Unuiĝintaj Nacioj aŭ iu specialigita instanco fare de Ŝtato Partio en la nuna Pakto, ne necesos reprodukti tiujn informojn, sed sufiĉos preciza referenco al la liveritaj informoj.
Artikolo 18
Konforme al siaj respondecoj laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj sur la kampo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, la Ekonomia kaj Socia Konsilio rajtas fari aranĝojn kun la specialigitaj instancoj pri ties raportado al ĝi koncerne la progreson faritan pri observado de la preskriboj de la nuna Pakto troviĝantaj en la kampo de ilia agado. Tiuj raportoj povas enteni detalojn de decidoj kaj rekomendoj pri tia realigo kiujn alprenis iliaj kompetentaj organoj.
Artikolo 19
La Ekonomia kaj Socia Konsilio rajtas transsendi al la Komisiono pri Homaj Rajtoj, por studado kaj ĝenerala rekomendado aŭ, kie taŭge, por informado, la raportojn pri homaj rajtoj submetitajn de Ŝtatoj konforme al artikoloj 16 kaj 17, kaj tiujn pri homaj rajtoj submetitajn de la specialigitaj instancoj konforme al artikolo 18.
Artikolo 20
La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto kaj la koncernaj specialigitaj instancoj rajtas submeti komentojn al la Ekonomia kaj Socia Konsilio pri ĝenerala rekomendo laŭ artikolo 19 aŭ aludo al tia ĝenerala rekomendo en raporto de la Komisiono pri Homaj Rajtoj aŭ ajna dokumentado tie aludata.
Artikolo 21
La Ekonomia kaj Socia Konsilio rajtas submeti de tempo al tempo al la Ĝenerala Asembleo raportojn kun rekomendoj de karaktero ĝenerala kaj resumon de la informoj ricevitaj de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto kaj la specialigitaj instancoj pri la paŝoj faritaj kaj la progreso realigita por atingi ĝeneralan observadon de la rajtoj rekonataj en la nuna Pakto.
Artikolo 22
La Ekonomia kaj Socia Konsilio rajtas atentigi aliajn organojn de Unuiĝintaj Nacioj, ties akcesorajn organojn kaj specialigitajn instancojn okupiĝantajn pri havigo de teknika helpo, pri ĉiuj aferoj rezultantaj el la raportoj aluditaj en tiu ĉi parto de la nuna Pakto, kiuj povus helpi tiujn organojn decidi, ene de sia respektiva kampo de kompetento, pri la konsilindeco de internaciaj paŝoj por kontribui al la efika progresiva realigo de la nuna Pakto.
Artikolo 23
La Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto konsentas, ke internacia agado por realigo de la rajtoj agnoskataj en la nuna Pakto inkluzivas: konkludi interkonsentojn, alpreni rekomendojn, havigi teknikan helpon kaj okazigi regionajn kunvenojn kaj teknikajn kunvenojn cele al konsultado kaj studado, organizitajn kunlabore kun la koncernaj Registaroj.
Artikolo 24
Nenio en la nuna Pakto estu interpretata kiel difekto al la preskriboj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la statutoj de la specialigitaj instancoj kiuj difinas la respektivajn respondecojn de la diversaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la specialigitaj instancoj rilate aferojn traktitajn en la nuna Pakto.
Artikolo 25
Nenio en la nuna Pakto estu interpretata kiel difekto al la esenca rajto de ĉiuj popoloj ĝui kaj utiligi plene kaj libere siajn naturajn riĉaĵojn kaj resursojn,

PARTO V

Artikolo 26
1. La nuna Pakto estas malfermita al subskribo fare de ĉiu Membra Ŝtato de Unuiĝintaj Nacioj aŭ ĉiu ĝia specialigita instanco, kaj de ĉiu Ŝtato Partio en la Statuto de la Internacia Kortumo, aŭ de ajna alia Ŝtato invitita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj fariĝi partio en la nuna Pakto.
2. La nuna Pakto estas dependa je ratifiĝo. Ratifaj instrumentoj estu deponitaj ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.
3. La nuna Pakto estas malfermita al aliĝo de ĉiu Ŝtato aludita en paragrafo 1 de tiu ĉi artkolo.
4. Aliĝo estu realigata per depono de instrumento de aliĝo ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.
5. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj informu ĉiujn Ŝtatojn subskribintajn la nunan Pakton aŭ aliĝintaj al ĝi pri la deponiĝo de ĉiu instrumento de ratifo aŭ aliĝo.
Artikolo 27
1. La nuna Pakto ekvalidu tri monatojn post la dato de depono ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj de la tridek-kvina instrumento de ratifo aŭ instrumento de aliĝo.
2. Ĉe ĉiu Ŝtato kiu ratifas la nunan Pakton aŭ aliĝas al ĝi post la depono de la tridek-kvina instrumento de ratifo aŭ instrumento de aliĝo, la nuna Pakto ekvalidu tri monatojn post la dato de depono de la propra instrumento de ratifo aŭ instrumento de aliĝo.
Artikolo 28
La dispozicioj de la nuna Pakto etendiĝu al ĉiuj partoj de federaciaj Ŝtatoj sen ajnaj limigoj aŭ esceptoj.
Artikolo 29
1. Ĉiu Ŝtato Partio en la nuna Pakto rajtas proponi amendon kaj registri ĝin ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. La Ĝenerala Sekretario tiam tuj komuniku ĉiujn proponitajn amendojn al la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto kun peto, ke ili informu lin ĉu ili favoras konferencon de Ŝtatoj Partioj por konsiderado kaj voĉdonado pri la proponoj. Okaze ke almenaŭ unu triono de la Ŝtatoj Partioj favoras tian konferencon, la Ĝenerala Sekretario kunvoku la konferencon sub aŭspicio de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiu amendo akceptita de plimulto de la Ŝtatoj Partioj kiuj ĉeestas kaj voĉdonas en la konferenco estu submetita por aprobo al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.
2. Amendoj ekvalidu kiam ilin aprobis la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kaj akceptis du-triona plimulto de la Ŝtatoj Partioj en la nuna Pakto konforme al siaj respektivaj konstituciaj proceduroj.
3. Kiam amendoj ekvalidas, ili estas devigaj al tiuj Ŝtatoj Partioj kiuj jam akceptis ilin, dum aliaj Ŝtatoj Partioj estas devigataj de la dispozicioj de la nuna Pakto kaj ĉiu pli frua amendo, kiun ili akceptis.
Artikolo 30
Sendepende de la avizoj faritaj laŭ artikolo 26, paragrfo 5, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj informu ĉiujn Ŝtatojn aluditajn en paragrafo 1 de la sama artikolo pri la jenaj specifaĵoj:
(a) Subskriboj, ratifoj kaj aliĝoj laŭ artikolo 26;
(b) La dato de ekvalidiĝo de la nuna Pakto laŭ artikolo 27 kaj la dato de ekvalidiĝo de eventualaj amendoj laŭ artikolo 29.
Artikolo 31
1. La nuna Pakto, de kiu la Angla, Ĉina, Franca, Hispana kaj Rusa tekstoj estas egale aŭtentaj, estu deponita en la arkivo de Unuiĝintaj Nacioj.
2. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj transsendu atestitajn ekzemplerojn de la nuna Pakto al ĉiuj Ŝtatoj aluditaj en artikolo 26.

tradukita de Humphrey Tonkin, reviziita de BM, julio 2016