Jarmilaj Evoluigaj Celoj kaj Celtabuloj

En la Jarmila Pintkonferenco en la jaro 2000, reprezentantoj de la registaroj interkonsentis pri ok celoj kaj ok mezuropunktoj (celtabuloj) por forigi malriĉecon kaj progresigi evoluon tutmonde. Jen la ok celoj:

  1. Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton
  2. Atingi universalan elementan edukadon
  3. Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj
  4. Redukti la nombron de infanaj mortoj
  5. Plibonigi patrinan sanon
  6. Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn
  7. Certigi daŭripovon de la homa medio
  8. Starigi tutmondan partnerecon por evoluigo

La akompanaj celtabuloj estas jenaj:

Celo 1: Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton

Tabulo 1: Ĝis la jaro 2015, duonigi la nombron de personoj kiuj vivas per malpli ol unu dolaro tage.

Tabulo 2: Ĝis la jaro 2015, duonigi la nombron de personoj kiuj suferas pro malsato.

Celo 2: Atingi universalan elementan edukadon

Tabulo 3: Certigi, ĝis la jaro 2015, ke ĉiuj geknaboj kompletigu plenan programon de elementa klerigo.

Celo 3: Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj

Tabulo 4: Elimini seksan malegalecon en elementa kaj meza edukado prefere antaŭ 2005, kaj je ĉiuj niveloj antaŭ 2015.

Celo 4: Redukti la nombron de infanaj mortoj

Tabulo 5: Ĝis la jaro 2015, redukti je du trionoj la nombron de mortoj inter infanoj sub la aĝo de kvin jaroj.

Celo 5: Plibonigi patrinan sanon

Tabulo 6: Ĝis la jaro 2015, redukti je tri kvaronoj la patrinan mortoftecon.

Celo 6: Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn

Tabulo 7: Ĝis la jaro 2015, jam haltigi kaj komenci retroturni la disvastiĝon de HIV/aidoso.

Tabulo 8: Ĝis la jaro 2015, jam haltigi kaj komenci retroturni la oftecon de malario kaj aliaj vastaj malsanoj.

Celo 7: Certigi daŭripovon de la homa medio

Tabulo 9: Integri la principojn de daŭripova evoluo en landajn politikojn kaj
programojn, kaj retroturni perdon de mediaj rimedoj.

Tabulo 10: Ĝis la jaro 2015, duonigi la nombron de personoj sen daŭripova aliro al sekura trinkakvo kaj bazaj sanitaraj instalaĵoj.

Tabulo 11: Ĝis la jaro 2020, atingi signifan pliboniĝon en la vivo de almenaŭ 100 milionoj da kvartalaĉaj loĝantoj.

Celo 8: Starigi tutmondan partnerecon por evoluado

Tabulo 12: Pluevoluigi malferman negocan kaj financan sistemon regulbazitan, prognozeblan kaj sendiskriminacian. Tio inkluzivas sindediĉon al bona regado, evoluigo, kaj malriĉoredukto – nacie kaj internacie.

Tabulo 13: Alfronti la specialajn bezonojn de la malplej evoluintaj landoj. Tio inkluzivas sentarifan kaj senkvotan alirpovon por la eksportoj de la malplej evoluintaj landoj, plibonigitan programon de ŝuldoredukto por malriĉaj landoj kun pezaj ŝuldoj, kaj nuligon de oficialaj duflankaj sxuldoj kaj pli malavaran oficialan evoluhelpon por landoj sindediĉintaj al malriĉoredukto.

Tabulo 14: Alfronti la specialajn bezonojn de teroĉirkaŭitaj evolulandoj kaj malgrandinsulaj evolulandoj (per la Agadprogramo por Daŭripova Evoluigo de Malgrandinsulaj Evolulandoj, kaj provizoj de la 22-a Ĝenerala Asembleo).

Tabulo 15: Inkluzive trakti la ŝuldajn problemojn de evoluantaj landoj per naciaj kaj internaciaj iniciatoj por igi ŝuldojn longdaŭre elteneblaj.

Tabulo 16: Kunlabore kun la evoluantaj landoj, evoluigi kaj plenumi strategiojn por deca kaj produktiva laboro por la junularo.

Tabulo 17: Kunlabore kun farmaciaj kompanioj, provizi aliron al preze tolereblaj esencaj medikamentoj en evoluantaj landoj.

Tabulo 18: Kunlabore kun la privata komerco, alirebligi la avantaĝojn de novaj teknologioj – precipe informaj kaj komunikaj teknologioj.

(fonto: La Jarmila Projekto de UN, 2006)
(tradukita de Humphrey Tonkin)