Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco

La Ĝenerala Konferenco

Sin dediĉinte al la kompleta plenumo de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj proklamitaj em la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj universale rekonataj juraj instrumentoj, kiel ekzemple la du Internaciaj Konvencioj de 1966 koncerne respektive civilajn kaj politikajn rajtojn, kaj ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn,

Rememorigante, ke la Preamblo de la Konstitucio de Unesko konfirmas, “ke la ampleksa disvastiĝo de la kulturo kaj de la edukado de la homaro al justeco kaj libereco kaj paco estas nemalhaveblaj al la homa digno kaj konsistigas sanktan devon, kiun ĉiuj nacioj devas realigi en spirito de reciprokaj helpo kaj zorgo”,

Plie rememorigante Artikolon 1 de la Konstitucio, kiu asignas al Unesko, inter aliaj celoj, tiun de rekomendado de “tiaj internaciaj interkonsentoj kiaj necesas por antaŭenigi la liberan fluon de ideoj per vortoj kaj bildoj”,

Aludante al la antaŭvidoj koncerne kulturan diversecon kaj la aplikon de kulturaj rajtoj en la internaciaj instrumentoj akceptitaj de Unesko,

Rekonfirmante, ke la kulturo estu konsiderata kiel aro de apartaj spiritaj, materiaj, intelektaj kaj emociaj aspektoj de socio aŭ socia grupo, kaj ke ĝi inkluzivas, aldone al arto kaj literaturo, vivstilojn, manierojn de komuna vivado, valorsistemojn, tradiciojn kaj kredojn,

Notante, ke la kulturo troviĝas ĉe la centro de aktualaj debatoj pri identeco, socia kohero, kaj la evoluigo de sciobazita ekonomio,

Asertante, ke respekto pri la diverseco de kulturoj, toleremo, dialogo kaj kunlaboro, en etoso de reciprokaj fido kaj kompreniĝo, estas inter la plej bonaj garantiiloj de internaciaj paco kaj sekureco,

Aspirante al pli granda solidareco surbaze de rekono de kultura diverseco, de konscio pri la unueco de la homaro, kaj de la antaŭenigo de interkulturaj interŝanĝoj,

Konsiderante, ke la procedo de globaliĝo, faciligita de la rapida evoluo de novaj informaj kaj komunikaj teknologioj, kvankam ĝi reprezentas defion al la kultura diverseco, tamen kreas la kondiĉojn por renovigita dialogo inter kulturoj kaj civilizoj,

Konscia pri la specifa mandato, kiun oni konfidis al Unesko, ene de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj, por sekurigi la konservadon kaj antaŭenigon de fruktodona diverseco de kulturoj,

Proklamas la jenajn principojn kaj akceptas la nunan Deklaracion:

IDENTECO, DIVERSECO KAJ PLURALISMO

Artikolo 1 – Kultura diverseco: la komuna heredaĵo de la homaro

La kulturo prenas diversajn formojn trans la tempo kaj la spaco. Tiu diverseco enkorpiĝas en la unikeco kaj plureco de la identecoj de la grupoj kaj socioj, kiuj konsistigas la homaron. Kiel fonto de interŝanĝoj, novigado kaj kreado, kultura diverseco estas same necesa por la homaro kiel biodiverso necesas por la naturo. Tiusence, ĝi estas la komuna heredaĵo de la homaro, kaj devus esti rekonata kaj asertata por la bono de la nuna kaj estontaj generacioj.

Artikolo 2 – De kultura diverseco al kultura pluralismo

En niaj ĉiam pli diversaj socioj, esencas garantii harmonian interagadon inter homoj kaj grupoj kun pluraj, variaj kaj dinamismaj kulturaj identecoj, kiel ankaŭ ilian pretecon kune vivi. Politikoj, kiuj celas la inkluzivon kaj partoprenon de ĉiuj civitanoj, estas garantiiloj de socia kohero, kaj de la vigleco de civila socio kaj de paco. Tiel difinite, kultura pluralismo donas politikan esprimiĝon al la realeco de kultura diverseco. Neapartigebla disde demokratia kadro, kultura pluralismo favoras kulturan interŝanĝon kaj la floradon de la kreaj kapabloj, kiuj subtenas la publikan vivon.

Artikolo 3 – Kultura diverseco kiel faktoro en la evoluigo

Kultura diverseco plivastigas la gamon de elektoj malfermaj al ĉiuj personoj; ĝi estas unu el la radikoj de la evoluo, kiel tio estas komprenata ne simple kiel ekonomia kresko sed ankaŭ kiel rimedo por atingi pli kontentigan intelektan, emocian, moralan kaj spiritan ekziston.

KULTURA DIVERSECO KAJ HOMAJ RAJTOJ

Artikolo 4 – Homaj rajtoj kiel garantiiloj de kultura diverseco

La defendo de la kultura diverseco estas etika imperativo, neapartigebla disde la respekto al homa digno. Ĝi implicas sindevigon al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, precipe la rajtoj de anoj de minoritatoj kaj de indiĝenaj popoloj. Neniu rajtas elvoki kulturan diversecon por rompi la homajn rajtojn garantiatajn de la internacia juro, nek por limigi ilian amplekson.

Artikolo 5 – Kulturaj rajtoj kiel ebliga medio de la kultura diverseco

Kulturaj rajtoj estas integra parto de homaj rajtoj, kiuj estas universalaj, nedivideblaj kaj interdependaj. Por ke la kultura diverseco floru, necesas ke oni komplete plenumu la kulturajn rajtojn, kiel ili estas difinataj en Artikolo 27 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj en Artikoloj 13 kaj 15 de la Internacia Konvencio de Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. Tial, ĉiuj personoj devus povi esprimi sin kaj krei kaj disvastigi siajn verkojn en la lingvo, kiun ili mem elektas, precipe en ilia propra gepatra lingvo; ĉiuj personoj devus rajti al altkvalitaj edukado kaj trejnado, kiuj plene repektas ilian kulturan identecon; kaj ĉiuj personoj devus povi partopreni en la kultura vivo, kiun ili mem elektas, kaj realigi la proprajn kulturajn praktikojn, en la kunteksto de repekto al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

Artikolo 6 – Cele al ĉies aliro al kultura diverseco

Dum oni garantias la liberan fluon de ideoj pere de vortoj kaj bildoj, oni zorgu, ke ĉiuj kulturoj povu esprimi sin kaj konigi sin. Libereco de esprimado, pluralismo en la amasmedioj, multlingvismo, egaleca aliro al arto kaj al scienca kaj teknologia scio, ankaŭ en diĝita formo, kaj la ebligo al ĉiuj kulturoj, ke ili havu aliron al la medioj de esprimiĝo kaj disvastigo, estas garantiiloj de kultura diverseco.

KULTURAJ DIVERSECO KAJ KREEMO

Artikolo 7 – La kultura heredaĵo kiel fonto de kreemo

Kreemo tiras forton el la radikoj de kultura tradicio, sed floras en kontakto kun aliaj kulturoj. Pro tio, la heredaĵo en ĉiuj ties formoj devas esti konservata, fortigata kaj transdonata al estontaj generacioj kiel registro de la homaj spertoj kaj aspiroj, por subteni kreemon en ĉiu ties diverseco kaj por inspiri aŭtentikan dialogon inter kulturoj.

Artikolo 8 – Kulturaj bonoj kaj servoj: varoj de unikeco

Fronte al la hodiaŭa ekonomia kaj teknologia ŝanĝiĝo, kiu malfermas vastajn perspektivojn al kreemo kaj novigado, oni devas dediĉi apartan atenton al la diverseco de la liverado de kultura verkado, al taŭga rekono de la rajtoj de aŭtoroj kaj artistoj, kaj al la specifeco de kulturaj varoj kaj servoj, kiuj, kiel portantoj de identeco, valoroj kaj signifo, ne estu traktaj kiel nuraj varoj aŭ konsumaĵoj.

Artikolo 9 – Kulturaj politikoj kiel kataliziloj de kreemo

Dum oni sekurigas la liberan cirkuladon de ideoj kaj verkoj, kulturaj politikoj ankaŭ kreu kondiĉojn apogajn al la produktado kaj disvastigo de diversigitaj kulturaj varoj kaj servoj per kulturaj industrioj posedantaj la kapablojn sin esprimi je loka kaj tutmonda niveloj. Ĉiu Ŝtato havas la respondecon, kadre de siaj internaciaj devigoj, difini sian kulturan politikon kaj ĝin plenumi per la rimedoj, kiujn ĝi konsideras taŭgaj, ĉu per programa subteno ĉu per taŭgaj reguligoj.

KULTURA DIVERSECO KAJ INTERNACIA SOLIDARECO

Artikolo 10 – Fortigi kapablojn por tutmondaj kreado kaj disvastigo

Fronte al nunaj malekvilibroj en la fluoj kaj interŝanĝoj de kulturaj varoj kaj servoj je la tutmonda nivelo, necesas plifortigi internaciajn kunlaboron kaj solidarecon cele al ebligo al ĉiuj landoj, precipe evolulandoj kaj landoj en transiro, starigi kulturajn industriojn, kiuj estu kapablaj vivi kaj konkurenci je nacia kaj internacia niveloj.

Artikolo 11 – Konstrui partnerecojn inter la publika sektoro, la privata sektoro kaj la civila socio

Merkataj fortoj per si mem ne povas garantii konservon kaj antauenigon de kultura diverseco, kiu estas la ŝlosilo al daŭrigebla homa evoluigo. El tiu ĉi perspektivo, la supera pozicio de publika politiko, kunlabore kun la privata sektoro kaj la civila socio, devas esti rekonfirmata.

Artikolo 12 – La rolo de Unesko

Unesko, pro siaj mandato kaj funkcioj, respondecas:

Antaŭenigi la enkadrigon de la principoj prezentitaj en la nuna Deklaracio en la evoluigajn strategiojn kunmetitajn ene de la diversaj interregistaraj instancoj;
Roli kiel referencopunkto kaj forumo kie Ŝtatoj, internaciaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj, la civila socio kaj la privata sektoro povu kuniĝi por ellabori konceptojn, celojn kaj politikojn favore al kultura diverseco;
Daŭrigi siajn agadojn por normostarigo, konsciigo, kaj kapablokonstruo en la terenoj rilataj al la nuna Deklaracio ene de siaj kampoj de kompeteneco;
Faciligi la realigon de la Agadplano, kies ĉefajn trajtojn oni aldonis al la nuna Deklaracio.
2 novembro 2001

(tradukita de Humphrey Tonkin)