Pernille Fenger

Parolado De Pernille Fenger, Ĉefino De La Nordia Oficejo De La Fonduso De UN Pri Monda Demografio (UNFPA)
Ĉe La Inaŭguro De La Universala Kongreso De Esperanto En Bella Center, Kopenhago (Danlando)
23 Julio, 2011

Nome de Unuiĝintaj Nacioj en Kopenhago mi dankas por la invito paroli ĉi tie hodiaŭ en la Universala Kongreso de Esperanto.
Estas pli ol mil UN-dungitoj en Kopenhago, kio faras el Kopehago unu el la pli gravaj UN-urboj en la Okcidenta mondo. En Kopenhago rezidas precipe multaj UN-organizoj, kiuj aĉetas medicinon, ekipaĵojn kaj servojn por subtenprogramoj en multaj evolu-landoj. Mi mem laboras en la Nordia Oficejo de la UN-fonduso de Loĝantaro.

Mi komencu skizante kelkajn ĝeneralajn trajtojn.

La 31-an de oktobro ĉi-jare la monda loĝantaro transpasos 7 miliardojn. Tio estas notinda tago de nia historio. La nombro de ni teranoj pliiĝis je unu miliardo la lastajn 13 jarojn. Ĝenerale homoj vivas pli longe kaj pli sane, kaj multaj geparoj elektas havi malpli da gefiloj. Pli ol duono de la monda loĝantaro hodiaŭ loĝas en urboj, kaj tie ankaŭ estas kie plukreskos la estonta loĝantaro.

El la 7 miliardoj, 1,8 miliardoj estas infanoj kaj gejunuloj, ili estas la plej granda junulara generacio iam ajn. El la grupo de gejunuloj 90% loĝas en evolu-landoj. Mi komprenas ke la temo de via kongreso enfokusigas ĝuste la junularon de la mondo.
Investo en la junajn virinojn kaj virojn de la mondo estas investo en la estontecon de la mondo.

En Afriko loĝas granda parto de la monda junularo. La granda infana kaj juna generacio en Afriko povos fariĝis ora ŝanco de ekonomia kresko – se ili ricevos labor-eblecojn kaj mem elektos havi malpli da gefiloj. Nome tio signifos grandan laborforton, kiu devos nutri nur malmulte da gemaljunuloj kaj infanoj. Ĝuste tiu situacio siatempe helpis ekirigi la ekonomian kreskon en Orienta Azio.

Konstrui estontecon por la infanoj kaj gejunuloj de la estonteco signifas certigi ke ili ne enlitiĝu malsataj, ricevu la necesajn vakcinadojn, vizitadu lernejon, estu liberaj de perforto. Ĝuste nun en la Korno de Afriko malsatas 11 milionoj, el kiuj la pliparto estas virinoj kaj infanoj. Tio estas tute neakceptebla. Pri ĉi tio UN ludas centran rolon liveri nutraĵojn kaj aliajn bazajn provizojn.

Junaj homoj ankaŭ havu aliron al seksinformado kaj sanservoj, ili rajtas esti aŭskultataj kaj implikitaj en decidojn, kiuj koncernas ilin. La lastatempa “araba printempo” atestas ke junaj homoj tre nature postulas esti aktiva parto de sia socio.

Pro pluraj kaŭzoj precipe gravas investi en la junajn virinojn tutmonde, ĉar plej ofte ili estas tiuj kiuj ne ricevas edukon, havas fizike pezan kaj malaltstatusan laboron kaj ofte estas solaj pri la resondeco nutri siajn gefilojn. Virinoj prizorgas 80 % de la produktado de nutraĵoj en Afriko.

Se oni investas en la edukon kaj sanon de junulinoj oni povas savi vivojn kaj plifortigi produktivecon kaj ekonomian evoluon. Samtempe tio kontribuas al egalrajtigo inter viroj kaj virinoj. Kiam virinoj ricevas edukon kaj estas sanaj, ili evitas infanaĝan edziniĝon, kontraŭvolajn gravediĝojn kaj HIV-infektiĝon.

Al junaj virinoj de 15 ĝis 19 jaroj en evolu-landoj, la plej granda mortokaŭzo sekvas el gravediĝo kaj akuŝo. Ofte la junaj virinoj mortas sekve de malsekura abortigo. Hodiaŭ estas 215 milionoj da virinoj kiuj ne deziras gravediĝi, sed ne uzas kontraŭkoncipilon. Ĉio tio estas defioj solveblaj per relative modestaj rimedoj. Temas nur pri la volo.

En la jaro 2000, 189 el la mondaj ŝtatgvidantoj decidis fari celkonscian klopodon por rompi la negativan spiralon de malriĉeco. El tio fariĝis la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN.
Ok celoj estis difinitaj por certigi dignan kaj daŭripovan estontecon al la loĝantaro de la mondo. La monda komunumo donis al si la tempon ĝis 2015 por plenumi la celojn.
Kial la Jarmilaj Evoluigaj Celoj estas tiel unikaj?

La Jarmilaj Evoluigaj Celoj estas vico da konkretaj, tempe difinitaj celoj por kontraŭbatali malriĉecon, malsaton, malsanojn, mortojn de akuŝantinoj, analfabetismon kaj diskriminadon de virinoj.

Plie, la promesojn aprobis ĉiuj membrolandoj de UN, la tuta UN-sistemo, la Monda Banko kaj la Internacia Monunua Fonduso. Temas pri partnereco inter nordo kaj sudo.

Jam grandaj progresoj estas atingitaj. Estas rezultoj palpeblaj. Interalie malpliiĝis la mortokvanto de infanoj malpli ol kvinjaraj. Tio signifas ke ĉiutage mortas 12.000 malpli multe da infanoj ol antaŭe. Pli da infanoj ricevas bazan edukadon. Hodiaŭ 89 % de ĉiuj infanoj estas enskribitaj en lernejo. Preskaŭ du miliardoj pli da homoj ekhavis aliron al pura akvo.

Sed la progresoj estas malegale dividitaj. La plej malriĉaj kaj marĝenigitaj el ĉiuj evolu-landoj ne profitis de la rezultoj kaj estas tute nekonektitaj al la evoluo okazinta. Milionoj da homoj tutmonde daŭre vivas en ekstrema malriĉeco, sen la ebleco vizitadi lernejon, sen aliro al bazaj sanservoj, sen pura trinkakvo kaj sanitaraĵoj. Knabinoj, virinoj kaj marĝenigitaj grupoj estas inter la plej malriĉegaj.

La jarmilaj celoj ne nur temas pri tio ke registaroj kaj UN-organizoj solvu la defiojn de la mondo. La jarmilaj celoj estas celoj de ni ĉiuj.

La tero estas nia komuna hejmo, ĝi interligas nin kaj devontigas nin krei la plej bonan vivejon por ĉiuj. Malakceptante ke ankoraŭ multaj daŭre vivu en malriĉeco ni kontribuas certigi universalajn homajn rajtojn. Ni ankaŭ kontribuas al paco kaj sekureco en la mondo.

Estas multaj manieroj esti aktiva kaj kontribui al pli bona mondo. Ni povas partopreni en libervola laboro, kiu subtenas kunhomojn en nia loka komunumo. Ni ankaŭ povas ĉiu aparte ŝanĝi niajn konsumkutimojn, tiel ke ni limigos la ellason de CO2, konsumos malpli da akvo, kaj entute zorgas pri nia medio. Ni povas postulado varojn produktitajn ne de infanoj, sed en sekuraj laborkondiĉoj.

Ni ankaŭ povas restigi niajn politikajn gvidantojn ĉe la sindevontigoj kiujn ili subskribis en la jaro 2000, kaj ne malpli grave komenci formuli novajn ambiciajn celojn, aprobotajn post 2015, adaptitajn al novaj defioj kiujn frontas la mondo, koncerne energion kaj medion, sanon kaj edukadon. La Esperantomovado estas evidenta platformo por krei ŝanĝon.

Mi finu emfazante ke tre gravas partoprenigi junajn homojn. Ili konsistigas pli ol 40 % de la monda loĝantaro. Ili estas energiaj akj malfermaj al novaj teknologioj kaj novaj metodoj de agado. Vere multaj estas virtuale interligitaj per sociaj komunikiloj kaj jam formadas novajn politikajn kaj kulturajn pejzaĝojn. La juna generacio gravas por evoluigi novan verdan teknologion kaj alternativajn energi-formojn. Sed ni devas ne pretervidi ke multaj infanoj kaj gejunuloj plu esta marĝenigitaj, ekspluatataj aŭ viktimoj de katastrofoj. Ili rajtas nian protekton kaj helpon. En mondo kiel la nuna, kie ni spertas seriozajn ekonomiajn krizojn, bedaŭrinde ofte la junularo pagas altan prezon.

Saĝulo iam diris ke la plej bona maniero antaŭvidi sian estontecon estas – mem krei ĝin. Mi certas ke vi dum la venontaj tagoj havos abunde da okazoj diskuti vian vizion pri le estonteco en mondo de 7 miliardoj da homoj.

<<En la nomo de Unuiĝintaj Nacioj en Kopenhago mi deziras al vi fruktodonan kaj sukcesan kongreson.>>

Dankon pro la atento.

Pernille Fenger