Videoj

Vi trovas ĉi tie filmetojn eldonitajn de UN kaj Unesko, en esperantigitaj versioj. Bonvolu sendi al ni informojn pri aliaj interesaj rilataj spektaĵoj, kiujn ni povu aldoni al ĉi tiu paĝo.

Alvoko de Ĝenerala Sekretario de UN Partopreni en la Plej Granda Tutmonda Konversacio
Aliĝu al la Konversacio. Estu la ŝanĝo. UN farĝos 75-jara venontjare kaj ni volas aŭdi de Vi: Kiuj estas viaj ideoj pri #ShapingOurFuture?

Parolado de François Lo Jacomo nome de UEA okaze de la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko, 16 nov 2019
Subtekstigita video en Esperanto de la interveno de François Lo Jacomo nome de UEA okaze de la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko, 16 nov 2019.

UN75 2020 and Beyond – UN75 2020 kaj plu
Nova video por instigi nin partopreni la Iniciativon de UN2020 por la 75-a datreveno de Uniĝintaj Nacioj.

Fanfaro por Ĉiuj Popoloj: 70-a datreveno-filmeto de la UN
Bela filmeto kiu markas la 70-an datrevenon de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi enkorpigas ses lingvojn kaj eksponas la laboron de la UN je la frontoj de paco kaj sekureco, homaj rajtoj kaj evoluigo.

Adopto de la Celoj por Daŭripova Evoluigo
Diversaj voĉoj recitas la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo por la jaroj 2015-2030, kiujn la Unuiĝintaj Nacioj adoptis en septembro, 2015.

Lingvoj Gravas!
Filmeto farita de Unesko en 2010, okaze de la Internacia Tago de la Patrina Lingvo, por konsciigi nin pri la aktuala graveco de lingvoj.

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj voĉlegita en Esperanto
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis akceptita kaj proklamita en Parizo de Rezolucio 217 A (III) de la Ĝenerala Asembleo de UN, la 10-an de decembro 1948.

Edukado por Tutmonda Civitaneco
Edukado por Tutmonda Civitaneco ludas ŝlosilan rolon por alfronti la defiojn de la nuna tempo. Ĝi instigas nin agi respondece en niaj vivoj kaj komunumoj. Ĝi helpas nin kompreni ke niaj defioj estas kunligitaj, kaj same la solvoj. En tiu ĉi filmo Dean, Andiswa kaj Juan konstruas pacajn komunumojn en Kaburbo, Sud-Afriko, per dialogo, muziko kaj danco.

Pli da filmetoj eldonitaj de UN kaj Unesko estas troveblaj ĉe la jutub-kanalon United Nations – Esperanto – Unuiĝintaj Nacioj.