Informilo de Septembro-Oktobro 2020

Informilo de la oficejo de Universala Esperanto-Asocio por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj

Numero 48, septembro-oktobro 2020

Monda Festivalo de Esperanto rompis antaŭtimojn kaj gajnis tutmondan partoprenon

Senigite de la Universala Kongreso de Esperanto, sia tradicia kunvenejo, parolantoj de Esperanto komence atendis, ke 2020, la jaro de la pandemio, estos malfacila jaro por la Internacia Lingvo Esperanto. Sed nenio povus montriĝi pli malvera. La Universala Kongreso kutime allogas inter 1000 kaj 2000 esperantistojn el kvardeko da landoj – kiel oni atendis kiam oni ankoraŭ antaŭvidis kongresi en Montrealo. Sed kiam oni nuligis la Kongreson, ĝia anstataŭaĵo, Monda Festivalo de Esperanto longa tri monatojn, altiris milojn da partoprenantoj el cento da landoj por vera festeno de aranĝoj: prelegoj, diskutaj grupoj, muzikaj prezentoj, virtualaj ekspozicioj, kursoj, kaj abundaj aliaj aktivecoj grandaj kaj malgrandaj.

Ĉio kune, la Festivalaj aranĝoj liveris pli ol 500 horoj da programoj.

Oni antaŭvidis, ke la Montreala kongreso havu kiel temon “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Kiam tiu temo fariĝis la ĉeftemo de la Festivalo, oni povis vastigi ĝian pritrakton, tiel ke abundaj diskutgrupoj kaj prezentaĵoj suplementu la prelegojn kaj podiajn diskutojn komence antaŭviditajn. Oni ankaŭ dediĉis tempon por rekoni la 75-an datrevenon de la faligo de atombomboj sur Hiroŝimon kaj Nagasaki (kun speciala mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj), kaj por festi la Tagon de Indiĝenaj Popoloj.

Kaj ne tute malaperis la Universala Kongreso: Virtuala Kongreso okazis kiel parto de la Festivalo dum unu semajno komence de aŭgusto. Pli ol 2000 homoj el 97 landoj pagis la aliĝkotizon kaj partoprenis.

Aldone al la aktivecoj de la Festivalo mem, inkluzive la Virtualan Kongreson, ankaŭ aliaj organizoj prezentis unusemajnajn eventojn sub aŭspicio de la Festivalo, inter ili la esperantista junulara organizo TEJO kaj ties brazila branĉo, landaj kongresoj de la Esperanto-asocioj de Italio kaj Usono, kaj la jarkongreso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Krome, 42 tuttagaj aŭ dutagaj aranĝoj okazis, inkluzive de specialaj “tagoj” – Afrika Tago, Amerika Tago, Azia Tago, Eŭropa Tago, kaj Mezorienta kaj Nordafrika Tago, aranĝitaj je horoj taŭgaj por la koncernaj horzonoj.

Vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio Fernando Maia, Jr. (Brazilo) kunordigis la programon, kaj la Esperanto-parolanta entrepreno E@I, el Slovakio, prizorgis la teknikajn aranĝojn. Financan subtenon provizis la nordamerika fondaĵo ESF.

Universala Esperanto-Asocio eldonis gvidilon al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo

La eldonejo Mondial (Novjorko) lastatempe aperigis libroforme Gvidilon al la Celoj por Daŭripova Evoluigo, alirebla ankaŭ ĉe la retejo Esperantoporun.org. La verko enhavas eseojn pri ĉiu el la 17 Celoj identigitaj de Unuiĝintaj Nacioj en 2015 kiel ties tielnomata Agendo 2030 – kvazaŭ laborplano por UN por la periodo 2015-2030. La redaktoroj petis 17 Esperanto-parolantajn fakulojn el diversaj partoj de la mondo kontribui eseojn pri siaj specialaĵoj, kun aldonitaj sugestoj por lerni pri la diversaj Celoj kaj kunlabori loke, nacie kaj internacie por ilia realigo. Inter la kontribuintoj estas du eksaj ambasadoroj, el Italio kaj Germanio, urbologo el Francio, edukisto el Kanado, inĝeniero el Brazilo, kaj fakuloj el pliaj tri landoj. Eldonita okaze de MondaFest’, la virtuala Festivalo de Esperanto, kies ĉeftemo estis “UN 75-jara”, la gvidilo ne nur donos al esperantistoj bazajn sciojn pri la Celoj sed ankaŭ enhavos sugestojn kaj ideojn pri kiel ili povas engaĝi sin, kaj kiel engaĝi lokajn grupojn, landajn asociojn, kaj aliajn Esperanto-rondojn. “Se ni volas atentigi Unuiĝintajn Naciojn pri la internacia valoro de Esperanto, ni faru ion por pruvi, ke ni ne nur parolas sed ankaŭ agas,” diris Humphrey Tonkin, kiu, kune kun Rakoen Maertens redaktis la Gvidilon. La tuta 113-paĝa libro, eldonita de Mondial, Novjorko, estas legebla ĉe http://www.esperantoporun.org/wp-content/uploads/Gvidilo-al-la-17-celoj-por-dauripova-evoluigo-de-UN.pdf kaj aĉetebla ĉe Amazon.

Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Paco 2020

La temo de la nunjara Internacia Tago de Paco, festata ĉiujare la 21-an de septembro, estas “Formante Pacon Kune”. La jaro 2020 estas ankaŭ la okazo de la 75-a datreveno de la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, starigita, laŭ la vortoj de sia Ĉarto, “savi estontajn generaciojn de la plago de milito”.

La Esperanto-movado, komunumo dediĉita al internacia dialogo pere de la Internacia Lingvo Esperanto, kun partoprenantoj en preskaŭ ĉiu mondoparto, jam delonge konsideras la konservadon kaj antaŭenigon de paco fundamenta al ĝiaj celoj. En la jaro 2020 ĝia virtuala Monda Festivalo de Esperanto havis kiel ĉefan temon “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Miloj da Esperanto-parolantoj el cento da landoj entiriĝis en la diskuton, kiu konsistigis rektan kaj plene malferman dialogon inter egaluloj, kiu transpontis la kontinentojn. Ĉefa inter la traktitaj demandoj estis “Kion ni povas fari kiel individuoj por antaŭenigi pacon kaj interkompreniĝon, kaj kiel ni povas helpi Unuiĝintajn Naciojn en ties serĉado de pli bona, pli paca kaj pli prospera mondo?” Konvinkite, ke paco inter la nacioj komenciĝas en la koroj de individuoj, ni promesis daŭrigi niajn strebojn atentigi la civilan socion pri la bezono de malferma dialogo en kiu la ago paroli estas parigita kun la ago aŭskulti, kaj aŭskulto kondukas al interkompreniĝo.

La jaro 2021 estis deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. Ni esperas, ke la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Nord-Irlando venontjare, se la pandemio tion ne malhelpos. Ĉiel ajn, ni povas jam nun certi, ke ni iniciatos tutmondan dialogon en 2021, pere de Esperanto, pri la graveco de konfido kaj de vojoj por ĝia antaŭenigo, ĉar nur pere de konfido ni povas atingi pacon kaj nur en paco ni povos fronti la danĝerojn de la estonteco kaj daŭrigi la progreson al pli bona mondo.

La Esperanto-komunumo festis la voĉojn de Indiĝenaj popoloj okaze de la Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj, 9 aŭgusto 2020

Universala Esperanto-Asocio denove dediĉis specialan atenton al la Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj la 9-an de aŭgusto 2020. Esperanto-parolantoj el la tuta mondo estis invitataj pli multon lerni pri la historio, kontribuoj kaj nunaj luktoj de indiĝenaj popoloj per serio de paroladoj, filmoj kaj eldonaĵoj prezentitaj de la virtuala Monda Esperanto-Festivalo, MondaFest’ 2020:  https://eventaservo.org/e/indighenaj-popoloj-2020.

Inter la kontribuaĵoj estis bonveniga mesaĝo de Georges Sioui, historiisto ĉe la nacio hurona-ŭendata (Kanado), kaj pluraj subtitolitaj mallongaj filmoj de nove aperantaj junaj indiĝenaj reĝisoroj sub aŭspicio de la Kanada Nacia Filma Komitato. La urbo Montrealo, Kanado, devus gastigi la ĉi-jaran Universalan Kongreson de Esperanto, sed la pandemio Kovim-19 necesigis ĝian prokraston ĝis la jaro 2022. Oni intencis, ke la Kongreso signife fokusiĝu je indiĝenaj temoj. Oni esperas, ke tiu fokuso estu nun centra elemento de la kongreso de 2022, la jaro de lanĉo de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.

Ankaŭ aparte emfazita estis lastatempa numero de la ĉefa revuo de UNESKO, la Kuriero de UNESKO, kiu pritraktis indiĝenajn lingvojn. Esperanto estas nun inter la lingvoj en kiuj la Kuriero regule aperas.

La Esperanto-movado aktive festis la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj en 2019. Kiel organizo dediĉita al multlingvismo kaj la konservado de lingva diverseco, Universala Esperanto-Asocio subtenas la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto por internacia komunikado.

UEA esprimis sin okaze de la 75-a datreveno de la nukleaj atakoj sur Japanio

Okaze de la 75-a datreveno de la atombombaj atakoj en Hiroshima kaj Nagasaki, Universala Esperanto-Asocio esprimis sin per la jena mesaĝo al UN:

“Dum la Virtuala Kongreso de Esperanto, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto, 2020, kun 2006 Esperanto-parolantoj el 97 landoj, Sinjorino OSIOKA Taeko el Hiroshima estis la atestanto de Sinjorino PAK Namju, koreino, kiu restadis en Hiroshima dum la dua mondmilito kaj suferegis okaze de la usona atako. Tian atestadon Sinjorino OSIOKA kiel ĉiĉeronino faras al iuj vizitantoj de la Pacoparko en Hiroshima, al japanaj klasoj same kiel al la esperantistoj en la tuta mondo. La uzo de Esperanto ebligas al la parolantoj de tiu komunikilo kreita kiel internacia lingvo koni la faktojn rekte de la fonto kaj kompati kun la viktimoj. Post 75 jaroj neniu rajtas forgesi, ĉiuj devas scii.

“Sinjorino PAK Namĝu tre klare kaj laŭte, per la voĉo de OSIOKA Taeko, volis diskonigi, ke okaze de milito, neniu venkas. Ambaŭ partioj malvenkas. Fine de la milito iu armeo troviĝas en avantaĝa pozicio kaj decidas pri la sorto de la alia lando. Sed ĉe ambaŭ armeoj, por ambaŭ landoj, estas vunditoj, mortintoj. Ni rigardu ekzemple Francion en 1945; teorie Francio estis inter la venkantoj, tamen multe detruita. Do la venkanto ne eliras sana kaj vigla el la milito, tio estas mito. La venkanto suferis, suferas same kiel la venkito, soldatoj el ambaŭ armeoj havas sendormajn noktojn kaj koŝmarojn pro la batalaj memoraĵoj. Kelkaj el ili perdis brakon aŭ kruron aŭ okulon, kaj certe perdis familianojn kaj kamaradojn. ‘Milito estas ĉiam rezulto de malsukceso’ diris al la Sekureca Konsilio de UN en Novjorko Dominique de Villepin, franca ministro, en 2003 – malsukceso de pacaj diskutoj por solvi problemojn. ‘Kiam elefantoj luktas, la herbejo suferas’, jen afrika proverbo. Laŭ ĝi ni substreku la suferojn de la popolanoj, de la civiluloj, en la nuntempaj militoj. La du japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki neniel minacis Usonon, sed Usono volis ŝpari sian armeon kaj provi siajn bombojn ; do la popolanoj en tiuj du urboj utilis kiel provbestoj. Terura kaj neakceptebla strategio.

“UEA konstatas la sukcesojn de UN por diplomate solvi konfliktojn, konstatas ankaŭ, ke militoj plu detruas vastajn regionojn, metas homojn surstraten al fuĝo kaj ekzilo, timigas, malriĉigas, vundas, mortigas. Tamen ni povas konstati, ke neniu potenco, malgraŭ la gigantaj stokoj de atombomboj kaj la multobla potenco de tiuj novtipaj bomboj, neniu ŝtato uzis unu el ili ekde Hiroshima kaj Nagasaki.

“La manlibro Historio por malfermi estontecon, eldonita en 2005 fare de Ĉinio, Koreio kaj Japanio kune, estis tradukita al Esperanto jam en 2007. La libro prezentas la tragikajn eventojn de la unua duono de la dudeka jarcento en tiu parto de orienta Azio, kaj ĝia titolo elokvente prezentas la fakton, ke nur post agnosko de ĉiuj fiagoj oni povas kontrui pacan estontecon.

“Inter la programeroj de la Monda Festivalo de Esperanto estas virtuala ekspozicio Hiroshima-Nagasaki: 75 jaroj por paco. La ekspozicio konsistas el du ‘salonoj’, el kiuj la unua konsistas el fotografaĵoj kaj la dua el serio de edukaj videofilmoj pri aspektoj de la tragedio: https://mondafest.net/hiroshimo/

“UEA kaj la Esperanto-Movado, per la uzo de neŭtrala lingvo, kapablas transdoni informojn akiritajn rekte de la koncernitaj personoj, organizas renkontiĝojn kaj kongresojn, kiuj efikas kontraŭ ksenofobio kaj stimulas amikecon kaj solidarecon. Toleremo kaj homama sinteno estas la bazo de ĉiuj agadoj de tiu tutmonda Movado. La tradukado de multaj literaturaj verkoj same kiel la originala literaturo en Esperanto prezentas la kulturan diversecon kaj havas edukan efikon. Klare UEA laboras paralele kaj samcele kiel UN kaj UNESKO por la tutmonda Paco.”

Oficejo por rilatoj kun UN, Universala Esperanto Asocio, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017. [1] 212-687-7041. www.esperantoporun.org.