Informilo de Novembro 2014

Numero 13, Novembro 2014

Pollando nomis Esperanton parto de sia Nemateria Kultura Heredaĵo

20 nov. La pola Ministro de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, prof. Małgorzata Omilanowska, hodiaŭ aprobis aldonon de la lingvo Esperanto al la pola listo de nemateria kultura heredaĵo. La programon Nemateria Kultura Heredaĵo gvidas Unesko:

http://www.unesco.org/culture/ich/index.php?lg=en&pg=00002

La aldono estas rezulto de iniciato de Edmund Wittbrodt, membro de la Pola Senato, kaj de Kazimierz Krzyżak, Honora Membro de la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kune kun aliaj polaj Esperanto-organizaĵoj kaj la Pola Instituto pri Nacia Kultura Heredaĵo.
Esperanto lanĉiĝis en Varsovio en 1887, kiam doktoro L. L. Zamenhof aperigis la unuan libron en la lingvo. Depost tiam, ĝi ludis signifan rolon en la kultura vivo de Pollando.
La decido de la pola ministro malfermas la eblecon proponi aldonon de Esperanto al la monda listo de Unesko, la tielnomata “Reprezenta Listo de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.”

La usona gazetaro atentas pri Esperanto dank’ al nia ĉeesto en Novjorko!

12 nov. Malofte Esperanto trafas la paĝojn de la plej prestiĝaj usonaj tagĵurnaloj. Eĉ pli malofte tio okazas en du ĵurnaloj preskaŭ samtempe. Kaj maloftege temas pri pozitiva frontpaĝa prezento. Tian atenton ni malfacile aĉetus eĉ se ni havus senliman monon!
Sed ĝi okazis lastatempe en Novjorko.
La unua paŝo venis kiam raportisto de Wall Street Journal, la ĉefa financa kaj komerca ĵurnalo usona, kontaktis nian oficejon por informiĝi pri la servo de TEJO, Pasporta Servo. Feliĉe, Neil Blonstein, gvidanto de la oficejo, bone konas Pasportan Servon kaj la aktualajn klopodojn de TEJO modernigi kaj plivastigi ĝin, kaj sekve povis doni informojn. La raportisto kontaktis alian membron de nia UN-grupo, Steven Brewer, kiu jam multe uzas la servon kaj povis aldoni aktualajn anekdotojn. “Eldonate de Esperanto-junulara organizaĵo en Nederlando,” deklaris la ĵurnalo, la listo de “Pasporta Servo unue aperis en 1974, kun 39 gastigantoj. La plej aktuala listo, de 2011, enhavas 1.087. Aktualigita listo aperos frue en la venonta jaro, kaj oni atendas retpaĝaron jam ĉi-monate.” Sekvis klarigo pri Esperanto kaj intervjuoj kun usonaj esperantistoj Amanda Higley kaj Steven Brewer.
La artikolo, kun aldonaj fotoj, aperis en la retpaĝaro de Wall Street Journal. Krome, WSJ Radio intervjuis la raportiston, Charlie Wells, en ĝenerale pozitiva prezento de la lingvo; kaj eĉ aperis en la retpaĝaro filmeto de mallonga vizito al Novjork-Urbo gvidata de Neil Blonstein. Vidu:

http://online.wsj.com/articles/one-of-the-perks-of-speaking-esperanto-free-lodging-around-the-world-1415754748?mod=WSJ_LatestHeadlines

Preskaŭ samtempe, oficisto de New York Times ligis kontakton kun Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA ĉe UN, por peti lian helpon pri traduko de diversaj vortoj kaj frazoj en Esperanto. Kvankam prof. Tonkin ne sukcesis konvinki la oficiston malkaŝi la celon de la peto, montriĝis poste, ke la ĉiujara “numero pri novaj enkondukoj” de la revua sekcio de New York Times prezentos historiajn ekzemplojn de novenkondukoj, kiuj ne tuj sukcesis, sed kiuj ofte havis interesajn postajn aplikojn: generatoro inventita en Skotlando en la jaro 1806, kiu poste fiaskis, sed nun estas uzata por generi elektron el la suno en izolitaj lokoj; la eltrovo de rekta kurento fare de Edison, kion oni nun ree aplikas por novaj energiofontoj, prefere al alterna kurento. Foje, deklaris la artikolo “Perdantoj Gajnas” – kvankam ne ĉiam.
Kvankam la kunteksto ne estis plej pozitiva, tamen pli ol 2,5 milionoj da legantoj (la sumo de la papera kaj elektronika legantaro de New York Times) havis okazon iom lerni pri la ekzisto de Esperanto kaj vidi vortojn kaj frazojn en la lingvo. Responde al la artikolo, prof. Tonkin komentis en letero al la redakcio (bedaŭrinde ĝi ne aperis…), ke, se Esperanto malsukcesis ĉar ĝi ne atingis mondan pacon (kiel asertis la artikolo), “laŭ tiu mezuro, ni povus nomi Unuiĝintajn Naciojn, la plejparton de la religioj de la mondo kaj ĉiujn neregistarajn organizaĵojn projektoj, kiuj malsukcesis atingi mondan harmonion.” Li aldonis: “Eĉ se ĝi ne estas jam parolata de ĉiu homo en la mondo, Esperanto estas larĝe uzata kaj sukcesa internacia lingvo, kun longa kaj pozitiva historio kaj vastiĝanta uzantaro.”

Ĉu necesas aldoni, ke se niaj homoj ne troviĝus en la ĝustaj lokoj en la ĝusta momento por respondi al la ĵurnalistoj, tiu senprecedenca tagĵurnala atento al Esperanto ne okazus?
La elektronika kaj papera legantaro de Wall Street Journal estas averaĝe 2,4 milionoj.

TEJO, la junulara sekcio de UEA, estas rekonata kiel signifa rolanto en internaciaj aferoj

10 nov. TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, lastatempe elektiĝis al la ĉefa plenuma organo de la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizaĵoj (IKRJO). Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/IKRJO.

Laŭ la retpaĝaro de ICMYO (ĝia anglalingva mallongigo), “En la Jarkunveno de 2014, nova Laborgrupo de la reto ICMYO estis elektita. Tri membroj restis el la Laborgrupo de 2013 (YFJ: Eŭropa Junulara Forumo, IMCS-Pax Romana, IFMSA: Medicinaj Studentoj), du membroj revenis el la Laborgrupo de 2012 (YMCA: Asocio de Junaj Viroj Kristanaj, kaj WAGGGS: Skoltinoj) kaj du novaj membroj envenis (AIESEC: Studenta Interŝanĝa Asocio, kaj TEJO: La Esperanto-Junularo).”
Tiu granda atingo estis ebla ĉefe danke al la senlaca laboro de Fernando Maia Jr., brazila aktivulo kaj prezidanto de BEJO, kiu multe laboris por la kandidatiĝo de TEJO. Fernando nun estas en Bakuo, Azerujo – por partopreni en la 1a Monda Forumo pri Junularaj Politikoj, kaj en la IKRJO-renkontiĝoj.
Tiu ĉi sukceso sekvas multjaran laboron de TEJO en Eksteraj Rilatoj. Ĝian komisionon formas 47 anoj, kiuj estas tre aktivaj, retumas kun pluraj organizoj, partoprenas pozitive kaj konstrue en pluraj eventoj tra la mondo. En la lastaj jaroj TEJO estis reprezentata plurfoje en oficialaj junularaj aranĝoj en Eŭropo, Ameriko, Afriko kaj Azio. Tiu ĉi sukceso estas sukceso de ĉiuj laborantoj kaj subtenantoj, kaj ĉiujn mi volas elkore danki per tiu ĉi mesaĝo. (Laŭ raporto de TEJO)

Rusa universitato lanĉis Esperanto-kursojn

19 nov. La Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj (RUDN) hodiaŭ aprobis du novajn studprogramojn por studado kaj instruado de Esperanto. La aprobo sekvis decidon de la Scienca Konsilio de la Universitato jam la 14-an de novembro. Laŭ sia retpaĝaro, RUDN “estas unu el la gvidaj ŝtataj trianivelaj edukaj institucioj de Rusio. Ĝi estas la sola universitato en la mondo, kiu unuigas ĉiujare studentojn el inter 145 kaj 150 landoj. La universitato havas multprofilan strukturon de fakultatoj kaj studprogramoj, tipan en klasikaj universitatoj de la mondo. Pli ol 77.000 diplomitoj de la Universitato laboras en 170 landoj, inter ili 5.500 doktoriĝintoj.” Nuntempe en la universitato studas 29.000 studentoj.

Oficejo de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj:
777 United Nations Plaza, New York, NY 10017.
212-687-7041

www.esperantoporun.org