Kiel ekscii pli pri UN

Iru unuavice al la retejo de UN, kiu ekzistas en la ses oficialaj lingvoj de UN (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa).

Por aliaj lingvoj ekzistas retejoj de naciaj asocioj pri UN (vi trovos liston ĉe wfuna.org), kaj en multaj okazoj diverslingvaj regionaj retejoj. Ekzemple ĉe unric.org vi trovos retejon en 13 lingvoj de okcidenta Eŭropo.