Kion ni faras

Niaj reprezentantoj

  • ĉeestas kunsidojn kaj aliajn aranĝojn de UN kaj Unesko kiuj rilatas al lingvaj kaj rilataj demandoj
  • tradukas dokumentojn de UN kaj Unesko en Esperanton kaj publikigas ilin
  • aperigas dumonatan informilon pri nia agado en esperantlingva kaj anglalingva versioj
  • organizas simpoziojn kaj aliajn aranĝojn ĉe UN en kunlaboro kun aliaj organizaĵoj
  • disvastigas informojn pri UN en la Esperanto-gazetaro kaj en kongresoj kaj aliaj aranĝoj, kaj instigas esperantistojn engaĝiĝi kun UN
  • restas en kontakto kun la oficejoj de UN kaj Unesko respondecaj pri neregistaraj organizaĵoj
  • prizorgas malgrandan oficejon en Novjorko kiel bazon por nia agado