Ni estas internacia grupo de Esperantistoj kiuj klopodas kreskigi pli fortajn ligojn inter UN kaj
la Esperanto-movado.
Ni celas:
- reprezenti la interesojn de la Esperanto-movado ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj specialigitaj instancoj
- enkonduki Esperanton en la agadon de UN
- varbi subtenon por UN kaj Unesko en la Esperanto-movado kaj klerigi la esperantistojn pri la strukturo kaj agado de UN
Por atingi tiujn celojn, niaj reprezentantoj:
- ĉeestas kunsidojn kaj aliajn aranĝojn de UN kaj Unesko kiuj rilatas al lingvaj kaj rilataj demandoj
- tradukas dokumentojn de UN kaj Unesko en Esperanton kaj publikigas ilin
- aperigas dumonatan informilon pri nia agado en esperantlingva kaj anglalingva versioj
- organizas simpoziojn kaj aliajn aranĝojn ĉe UN en kunlaboro kun aliaj organizaĵoj
- disvastigas informojn pri UN en la Esperanto-gazetaro kaj en kongresoj kaj aliaj aranĝoj, kaj instigas esperantistojn engaĝiĝi kun UN
- restas en kontakto kun la oficejoj de UN kaj Unesko respondecaj pri neregistaraj organizaĵoj
- prizorgas malgrandan oficejon en Novjorko kiel bazon por nia agado