Edukado al Tutmonda Civitaneco: La Graveco de Lingvolernado

Vidpunkta Deklaro de Universala Esperanto-Asocio
Atingi la kvaran Celon por Daŭripova Evoluigo: Bonkvalita edukado por ĉiuj

Kio estas edukado al tutmonda civitaneco?

Laŭ Unesko, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo, “Edukado al Tutmonda Civitaneco celas povigi lernantojn akiri aktivajn rolojn por fronti kaj solvi tutmondajn defiojn kaj fariĝi anticipe aktivaj kontribuantoj al pli paca, tolerema, inkluziva kaj sekura mondo.” Tutmonda civitaneco konsistigas konscion pri la propra loko en la mondo; ĝi entenas grupon de valoroj enplanteblaj en iun homon je iu ajn aĝo; kaj ĝi povigas ĉiujn personojn labori por pli paca mondo. Edukado al Tutmonda Civitaneco ricevadas ĉiam pli kaj pli da atento kiel komponento en altkvalita eduko.

La 66-a Konferenco de Ne-Registaraj Organizaĵoj (NROj) sponsorita de la Fako de UN pri Publika Informado (Gyeongju, Korea Respubliko, 30 majo – 1 junio 2016) citis en sia konkluda Agadplano plurajn elementojn inkluzivendajn en edukado al tutmonda civitaneco, precipe:

  • “eduka programo bazita je krea kaj kritika pensado, kiu ebligas al ĉiuj homoj, ke ili aktive kontribuu al politikaj kaj evoluigaj procezoj en kompleksa, interligita kaj diversa tutmonda socio”
  • “eduka programo kiu instruas konfliktosolvadon, profundan valorigon de diverseco, etikan rezonadon, seksan egalecon, homajn rajtojn kaj respondecojn, interdependon, multlingvan kaj multkulturan kompetenton, socian justecon, daŭripovan evoluigon…”

La Agadplano nomas edukadon al tutmonda civitaneco “esenca strategio por alfronti tutmondajn defiojn kaj ankaŭ antaŭenigi seksan egalecon, faciligi la elradikigon de malriĉo kaj malsato, konstrui lertojn, elimini korupton, kaj preventi perforton, inkluzive perfortan ekstremismon.” Tia edukado subtenas “vere daŭripovan produktadon kaj konsumadon, mildigante klimatŝanĝiĝon kaj ties efikojn, protektante niajn akvejojn kaj biodiversecon, kaj konservante indiĝenan scion.”

Efika komunikado estas la ŝlosilo al tutmonda civitaneco

Subkomprenata en la ideo de tutmonda civitaneco estas la kapablo komunikiĝi efike trans limoj en spirito de egaleco kaj reciprokeco. Tia kapablo permesas al ni rekte kaj senpere lerni pri la vivoj de aliuloj kaj la defioj kaj pozitivaj okazoj kiujn ili frontas. Sekve “multlingva kaj multkultura kompetento” konsistigas necesan antaŭkondiĉon por multaj el la aliaj postuloj de tutmonda civitaneco, ĉar nur ĝi permesas tian egalecon kaj reciprokecon. Simpla trudo de nia lingvo al aliaj personoj estas nesufiĉa kaj neegala. Tial, lernado de fremdaj lingvoj kaj rekono de lingva kaj kultura diferenco estas esenca parto de tutmonda civitaneco. Kultivado kaj mastrumado de lingva diverseco estas la plej grava maniero por certigi ke ĉiuj voĉoj estu aŭdataj; tio permesas al ĉiuj personoj rektan kunligon kun, kaj influon al, la institucioj kiuj efikas iliajn vivojn.

Tutmonda civitaneco postulas, ke ni rekonu kaj mastrumu lingvan diversecon

La plimulto de la civitanoj de la mondo parolas pli ol unu lingvon, kaj en iuj socioj plurlingvismo estas necesa por vivadi. Eĉ en plejparte unulingvaj medioj, lernado de dua lingvo proponas pli larĝan aliron al la mondo kaj vastigas komunikajn kaj psikologiajn limojn. Kompreno de aliuloj ne kompromitas la lojalecon de la homoj al la propraj landoj, sed plifortigas kolektivajn ligojn komunajn al la homoj sendepende de ilia civitaneco. Per kultivado de sento de unueco en diverseco, oni permesas al la homoj trovi kunsenton trans kulturoj; tiel oni antaŭenigas la pacon kaj kreas malinklinon ekmiliti kontraŭ la najbaroj.

La angla lingvo estas grava kaj prestiĝa, sed nesufiĉa

La preferata lingvo de pli vasta komunikado kutimas esti la angla. La angla alportas prestiĝon kaj malfermas eblecojn. La konstanta uzo de nur unu lingvo en internaciaj aferoj, tamen, subtenas la iluzion de universala interkompreno. Ĝi elŝlosas tiujn kun malpli ol flua komprenado kaj metas denaskajn parolantojn de la angla lingvo je maljusta avantaĝo. Nedenaskaj parolantoj de la angla devas pli forte labori por esprimi sin. Fluaj angleparolantoj, denaskaj kaj nedenaskaj, facile konvinkiĝas okupi gvidan rolon kaj forpuŝii aliajn. La rezulto estas lingva diskriminacio.

Tamen la Konferenco de NROj en Gyeongju okazis plejparte en la angla, esence ekskludante tiujn kiuj ne scipovis la anglan kaj malavantaĝante tiujn por kiuj la angla ne estis la denaska lingvo. Kvankam oni ja povus argumenti, ke tia ekskludo instigas la malavantaĝitojn mastri la anglan, tia aliro al la demando estas forte diskriminacia kaj rekte kontraŭas la principon de inkluzivo kaj de homaj rajtoj kiu estas kerna al edukado por tutmonda civitaneco.

Kvankam Universala Esperanto-Asocio rekonas la valoron de la angla lingvo, ni kredas, ke pli larĝa scio de ĉiuj lingvoj estus avantaĝa por ĉiuj homoj. Aldone al nia subteno de multlingvismo, ni instigas al lernado de la neŭtrala kaj facile lernebla internacia lingvo Esperanto, lingvo bazita sur la principo de lingva egaleco.

Esperanto estas neŭtrala, justa, kaj facile akirita rimedo por tutmonda lingva komunikado, merita je subteno

La ideoj kaj valoroj enkadrigitaj en tutmonda civitaneco estas plej bone traktataj en neŭtrala medio kiu apartenas al neniu sed estas komuna al ĉiu. Tia medio estas la internacia lingvo Esperanto, lingvo sen landlimoj, kreita por transponti kulturajn kaj kredajn diferencojn en dualingva situacio en kiu ĉiu homo estas egala. Ni povas lerni egale multon de aliaj ol ili povas lerni de ni. Estas esence, ke ni lernu pozitive taksi niajn diferencojn anstataŭ senfrukte klopodi asimili ĉiujn homojn al unu mondpercepto. Esperanto-parolantoj ofte estas jam konvinkitaj tutmondaj civitanoj. Nia Asocio instigas ilin fari ankoraŭ pli multon, per faciligo de vojaĝado inter junuloj, subtenado de Unuiĝintaj Nacioj en Esperanto-rondoj, kaj stimulado de debatado pri mondaj problemoj.

Kreita antaŭ pli ol 130 jaroj, Esperanto elproviĝis tra la jaroj. Ĝiaj centmiloj, eble milionoj, da parolantoj tra la mondo kapablas rapide atingi nivelon de kompetento ĉar lerni la lingvon estas relative facile. Efektive, ĝi liveras bonan enkondukon al lingvolernado ĝenerale. Plej grave, la lingvo kultivas en siaj parolantoj konscion pri justeco, pozitivan takson de diverseco, malfermitecon al novaj ideoj – la unua paŝo survoje al vera tutmonda civitaneco. Kun sia tutmonda komunumo de uzantoj, ĝi proponas abundajn okazojn por elprovi niajn antaŭsupozojn kaj evoluigi senton de la interdependo de ĉiuj homoj.

Nia Asocio laboras por internacia interkompreniĝo surbaze de reciprokeco

Nia Asocio uzas la internacian lingvon Esperanto por faciligi internacian kunlaboradon kaj tutmondan civitanecon. Ni subtenas movadojn por la konservado de lingvoj, precipe tiuj de indiĝenaj popoloj, kaj antaŭenigo de lingva diverseco. Necesas reciproka diskutado inter la planantoj kaj la planatoj por plene kompreni la bezonojn, ideojn kaj kulturojn de popoloj ĉirkaŭ la mondo. Esperanto estas senpartia kaj neŭtrala ponto inter lingvoj – ponto kiu permesas plenan lingvan egalecon.

Parolantoj de Esperanto estas troveblaj tra la tuta mondo en la plimulto de Membraj Ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ili kredas, ke Esperanto helpas evoluigi senton de tutmonda civitaneco en la individuo, ke ĝi estas aparte bone adaptita al diskutado kaj solvado de grandaj mondaj problemoj, kaj ke ĝi meritas seriozan esploradon flanke de tiuj kiuj deziras antaŭenigi tutmondajn komprenon kaj mobilizon ĉirkaŭ la tagordo de Unuiĝintaj Nacioj.

marto 2017