Edukado en la Gepatra Lingvo

Ni instruu infanojn per lingvo kiun ili komprenas

Starpunkto de Universala Esperanto Asocio
Atingi la kvaran Celon por Daŭripova Evoluigo: Bonkvalita edukado por ĉiuj

La Universala Esperanto Asocio, la ĉefa organizaĵo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, subtenas la uzadon de la gepatra lingvo en elementa edukado. Ni kredas, ke la lingvo en kiu ni kreskas estas io konservinda kaj nutrinda ĉar ĝi konsistigas parton de nia identeco. Ni kredas, ke ĉiuj havas rajton uzi sian propran lingvon. Ni ankaŭ subtenas la uzadon de neŭtrala, senpartia internacia lingvo por tutmonda komunikado. Tiel ni serĉas lingvan unuecon en diverseco.

“La plej bona medio por instrui estas la gepatra lingvo de la lernanto.”

En 1953, frue en sia historio, UNESCO eldonis sian raporton La Uzado de Indiĝenaj Lingvoj en Edukado. La raporto asertis, ke la “plej bona medio por instrui estas la gepatra lingvo de la studento.” Studentoj estu motivataj kaj instruataj en siaj gepatraj lingvoj, kiu ajn tiuj lingvoj estas. Sen ĝusta edukado en ilia denaska lingvo, mankos al ili la necesaj kapabloj por disvolvi facilan fluecon de legado kaj skribado. Kompreneble, studentoj loĝantaj en eks-koloniaj nacioj aŭ tiuj kiuj parolas minoritatan lingvon kiel unuan lingvon havas malavantaĝon kompare al tiuj, kiuj parolas internacian aŭ “elitan” lingvon kiel ĉefan lingvon. Se ilia lingvo ne estas vaste uzata, ili eble devos, ĉu baldaŭ ĉu poste, transiri al alia lingvo por la pli posta parto de sia edukado. Ja gravas, ke ili tion faru se ili volas plene partopreni en la aferoj de siaj landoj kaj de la cetera mondo. Sed tiu ŝanĝiĝo estas faciligata de la memfido jam disvolvita per iliaj propraj lingvoj. Ideale tio kondukos ilin al multlingva edukmedio en kiu pli ol unu lingvo estas uzata kiel lingvo de instruado.

La gepatra lingvo estas la vojo per kiu infanoj lernas kiel percepti la mondon.

La mondo estas plena je lingvoj – ses aŭ sep mil lingvoj. Ĉe infanoj, iliaj gepatraj lingvoj estas la maniero per kiu ili lernas kiel percepti la mondon, kompreni la ĉirkaŭaĵojn, ami kaj esti amataj. Ilia unua lingvo estas la lingvo kiun ili lernas ĉe la genuoj de patrino. Multaj tiuj lingvoj ne estas parolataj de multaj homoj kaj ne vaste komprenataj, sed ili konsistigas gravan parton de la kultura heredaĵo kiun junuloj kunportas kun ili en la mondon. Studentoj kiuj unue fariĝas lego- kaj skribopovaj en la gepatra lingvo kontribuas amason da nekalkuleblaj rimedoj al sia komunumo, kaj tiuj rimedoj helpas al ĉiuj. Studentoj edukataj en la gepatra lingvo estos voĉo kaj fonto de forto por reprezenti siajn kulturajn grupojn. La ŝlosilo por teni tiujn lokajn kulturojn vivaj estas uzado de tiuj lingvoj en la lernejo kaj ĉe la loka komunumo. Kaj siavice la ŝlosilo por uzado de tiuj lingvoj estas eduki infanojn pere de ili.

Edukado per la Gepatra lingvo konstruas memfidon

La rajto de infanoj lerni pere de siaj gepatraj lingvoj kaj daŭrigi sian edukadon uzante la gepatran lingvon gravas ne nur por ilia kulturo, sed estas nepra por ilia psikologia disvolviĝo. Kiam infanoj lernas kiel legi kaj skribi en la gepatra lingvo, ili atingas leg- kaj skribopovon pli rapide kaj kun pli granda memfido. Kiam memfido pri ilia kapablo lerni estas plantita en ilin dum la fruaj jaroj, ili pli verŝajne fariĝos bonaj lernantoj poste. Oni montris en multnombraj grandskalaj studoj en pluraj landoj, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj edukiĝas ĉefe pere de siaj propraj lingvoj, ilia ĝenerala kleriga atingo plibonas, kaj ilia rego de la domina lingvo plibonas ol se ilia instruiĝo okazas pere de la loncerna dominalingvo. Pli bonaj lernantoj fariĝas produktivaj civitanoj. Do edukado per la gepatra lingvo estas grava elemento en sukcesa eduksistemo. Tio estas pli bona ol devigi al infanoj lerni kiel legi kaj skribi en lingvo kiun ili ne tiom bone konas, aŭ eble tute ne konas. En medioj kie edukado per la gepatra lingvo estas nesufiĉe traktata, studentoj kiuj parolas aliajn lingvojn tuj spertas malavantaĝon. Tia medio avantaĝas parolantojn de la domina lingvo.

Lingvoj devas esti ellaborataj kaj instruistoj devas esti pretigataj.

Humana politiko pri lingvo-en-edukado postulas investon, sed manko de investo havas negativajn konsekvencojn politikajn kaj ekonomiajn. Larĝa aplikado de edukado per la gepatra lingvo eble postulas, ke lingvoj nuntempe ne uzataj en edukado estu ellaborataj kaj normigataj sufiĉe por tia uzado. En kelkaj kazoj, skribsistemoj devas esti kreataj; oni devas establi programojn por konservi kaj kreskigi malgrandajn lingvojn; kaj junuloj de tiuj komunumoj devas esti trejnataj kiel instruistoj, kun emfazo sur edukado pri lego- kaj skribopovo. Minoritataj lingvoj kiuj estas pli vaste parolataj eble jam havos la materialojn bezonatajn por instrui, kaj eble la bezonatan instruistan homforton, por permesi daŭran uzadon de la gepatra lingvo por kelkaj studobjektoj, paralele kun instruado en la ĉefa lingvo de la koncerna komunumo. Studentoj devas disvolvi kapablojn en la ĉefa lingvo por atingi aliron al la pli vasta socio. Se infanoj ne havas la eblecon ellerni ambaŭ lingvojn ĝuste, ili ne povos plene utiligi siajn rajtojn.

La alternativo estas manko de aliro al la socio kaj perdo de memfido.

La Fina Raporto de simpozio pri lingvo kaj disvolviĝo lastatempe subtenata de nia Asocio kaj ĉeestata de proksimume 120 universitatanoj, UN-personaro, kaj aliaj, montras ke, “se la lingvoj, kiujn lernantoj parolas kaj komprenas bone ne estas uzataj kiel lingvoj de instruado, al ili ne estos donata adekvatan aliron al la instruprogramo, nek al altkvalita instruado kaj ŝancoj por lerni. Kaj kiel jam montris abundaj studoj, ili perdos la entuziasmon lerni kaj la ekonomian progreson kiu rezultas el ĝi.” La raporto rekomendas “lingvokonsciajn edukajn politikojn” kaj “bone planitan multlingvan edukadon surbaze de la gepatra lingvo.” Per neglekto de la rolo de lingvo en lego- kaj skribopovo, edukado, kaj aliro al informoj, vundeblaj popoloj, inkluzive lingvajn minoritatojn, alfrontas riskojn ekonomiajn, sociajn, kaj sanecajn.

Dulingva edukado estas ekonomie efika.

Programoj de dulingva edukado estas pli efikaj ekonomie: ili kondukasla lernantojn al pli alta nivelo de daŭrigo kaj diplomiĝo. Lernantoj sukcesas pli bone en testado en ĉiuj studobjektoj, inkluzive de legado kaj matematiko. Ene de nur du jaroj, la kostoj de programoj de edukado pere de la gepatra lingvo estas pli ol kompensataj per la ŝparoj pro efikeco. Tiaj programoj ankaŭ liveras al al la socio netakseblajn kulturajn profitojn de generacio de studentoj plene kapablaj en du lingvoj aŭ pli.

Necesas doni specialan atenton al interrompita edukado kaj delokitaj homgrupoj.

Infanoj kiuj transloĝiĝas de unu lando al alia, kiel rifuĝintoj aŭ enmigrintoj, frontas unikajn problemojn. Esenca parto de farado de politiko por rifuĝintoj kaj enmigrintoj estas provizi, kiam ajn eble, edukadon en la lingvoj de la infanoj, kaj (en la kazo de enmigrintoj) de fortaj programoj por permesi al ili transiri de siaj propraj lingvoj al la lingvo de instruado en la koncernaj lernejoj. Se oni lasas infanojn elturniĝi sen helpo, aŭ tute sen klerigo, ili pli verŝajne fariĝos neproduktivaj aŭ malmulte produktivaj plenkreskuloj.

Bona dulingva edukado faciligas lernadon de pliaj lingvoj.

Tiuj eduksistemoj en kiuj infanoj havas altan nivelon de lingva unueco donas al tiuj lernantoj la plej bonan eblecon lerni pliajn lingvojn. Rilate al tio, Esperanto povas roli kiel utila ponto. Lastudo EKPAROLI (1997) montris, ke studentoj kiuj lernis Esperanton dum ses monatoj kaj poste sian cellingvon dum dek ok monatoj progresis pli ol tiuj kiuj lernis nur la cellingvon dum du jaroj. UEA rekomendas tion, ke en tiaj kazoj instruistoj kaj studentoj lernu Esperanton unue. Tio helpas studentojn fariĝi konsciaj pri lingvaj trajtoj, kiuj transporteblas al la lernado de aliaj lingvoj (multaj elementoj de la vortprovizo ankaŭ utile transiras). Plie, la simpleco de Esperanto donas al la lernantoj la memfidon bezonatan por paroli en la lingvo al aliaj. Eĉ tiuj eduksistemoj, kiuj devas konkuri kun alta nivelo de lingva diverseco povas kuraĝigi al studentoj krei sian propran sperton kaj disvolvi fluecon en pliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Esperanto estas parolata kaj uzata en pli ol duono de la membraj ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj ofertas vastan reton de eblecoj por lerni pri la mondo kaj komunikiĝi kun aliaj sur neŭtrala kaj senpartia bazo.

15 julio 2016