La Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE): La Arto Traduki Vortojn en Ŝanĝiĝon

Lasi neniun malantaŭe: Garantii atenton al senprotektaj grupoj en la Tagordo 2030 por Daŭripova Evoluigo

Prezento de la pozicio de Universala Esperanto-Asocio

“Estas frape, ke la dimensio de lingvoj apenaŭ menciiĝas en plej multaj diskutoj de la CDE, kaj ne menciiĝas entute en la 17 Celoj mem.”

La CDE enprenu la civilan socion, ne nur registarojn.
La 17 Celojn por Daŭripova Evoluo lastatempe akceptitajn de Unuiĝintaj Nacioj fundamentas, kaj preteriras, la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC) kiuj rolis kiel fokuso de la evoluigaj klopodoj de UN en la periodo 2000-2015. Okaze de la lanĉo de la JEC la reprezentantoj de la Membraj Ŝtatoj klarigis, ke la sukcesa plenumo de la Celoj dependos ne nur de la laboro de registaroj sed ankaŭ de la laboro de tiuj, kiujn la registaroj priservas – la ordinaraj civitanoj, kiuj devus teni la registarojn respondecaj, kaj la diversaj organizaĵoj de la civila socio kiuj kapablas doni helpon en manieroj preter la povo de registaroj kaj premi la registarojn, ke ili plenumu la proprajn sindevigojn.

La CDE celas ĉiun personon, ĉie.
Tiu elpaŝo al la civila socio montriĝis ĉiam pli esenca dum ruliĝis la 15 jaroj, kaj oni donis al ĝi apartan emfazon en planado kaj formulado de la lastatempe anoncitaj CDE por la periodo 2015-2030. La civila socio, precipe en la formo de neregistaraj organizaĵoj, estis engaĝita jam de la komenco. “La nuna tagordo 2030 celas ĉiun personon, ĉie,” rimarkigis Helen Clark, Administranto de la Evoluiga Programo de UN kaj iama ĉefministro de Nov-Zelando, en lastatempa kunveno pri la CDE. La CDE, aldonis Erna Solberg, ĉefministro de Norvegio, konsistigas “la plej grandan dialogon pri evoluigo iam ajn okazintan en la mondo.” “Gravas aŭskulti la voĉojn de la popolo,” rimarkis Phan Binh Minh, vica ĉefministro de Vjetnamio, en tiu sama kunveno.

La CDE inkluzivu dialogon, ne nur monologon: aŭskultadon, ne nur paroladon.
Mallonge dirite, kaj kiel sugestas tiuj ĉi politikaj gvidantoj, ni temas pri kampanjo, kiu envolvas ĉiun homon – en dialogon, dudirektan konversacion, pri evoluigo – dialogon, en kiu gravas aŭskulti la voĉojn de la popolo anstataŭ dikti solvojn al tiu popolo per unudirekta desupra evoluiga procedo de speco multe tro ofte renkontata en la pasinteco en internaci-evoluigaj rondoj kaj ankaŭ je la nacia nivelo.

La lingva dimensio plejparte mankas en la CDE.
Tamen, dum oni multe parolas pri dialogo, kaj pri aŭskultado aldone al parolado, pro iu kialo tio ne tradukiĝas en konscion pri lingvoj kiel lingvoj. Estas frape, ke la dimensio de lingvoj apenaŭ menciiĝas en plej multaj diskutoj de la CDE, kaj ne menciiĝas entute en la 17 Celoj mem. La “dialogo” al kiu aludis la ĉefministro Solberg estas farata grandparte en la angla lingvo, kaj je malpli granda ofteco en aliaj ĉefaj lingvoj. Tamen, ofte la homoj al kiuj tiel multaj el la celoj estas direktataj – precipe en kampoj kiel malriĉeco, edukado kaj alfabeteco – ne parolas la lingvon, aŭ lingvojn, de la farantoj de la politiko. Ofte ili apartenas al lingvaj minoritatoj kun malforta voĉo en la propraj landoj, por ne paroli pri la pli vasta mondo. Kiel klarigis Suzanne Romaine, el la Oksforda Universitato, citante Clinton Robinson, “Uzado de lokaj lingvoj estas neapartigebla de partoprena evoluigo. Lokaj homoj ne sentos posedon de sia evoluo se ili ne povos diskuti pri ĝi inter si kaj kun eksteruloj sen la barilo de la lingvo de aliuloj.”

Ĉu ni aŭskultas?
Sed ĉu ni aŭskultas tiujn voĉojn? Ĉu iliaj registaroj aŭskultas? Ĉu la neregistaraj organizaĵoj aŭskultas? Kiel lastatempe skribis la redaktoroj de la revuo Reconsidering Development (Rekonsideri Evoluigon), internacia evoluigo ekzistas ene de lingva kadro; ne povas okazi internacia evoluigo sen lingvoj” – sed ĉu tiu dialogo estas efektive dudirekta?

La lingvo situas ĉe la vera kerno de homa komunikado.
Kiam, antaŭ duo da jaroj, la kanada profesoro Mark Fettes ekzamenis la 18 “Pensigajn Referaĵojn” publikigitajn de la Taskoteamo de la UN-Sistemo en la fruaj stadio de formulado de la CDE, lin konsternis la eltrovo, ke tiu “grupo de superaj fakuloj el pli ol 50 UN-elementoj kaj internaciaj organizaĵoj nomumitaj de la Ĝenerala Sekretario” menciis lingvojn nur kvarfoje en la tuta dekoko da dokumentoj, kaj ĉiam en kunligo kun aliaj “indikiloj de diverseco, malegaleco aŭ diskriminacio,” neniam kiel plenrajtan faktoron. Tamen, lingvoelekto kaj lingvouzo havas rektan influon je la efikeco de edukado, de juraj procedoj, de homaj rajtoj. La lingvo estas gravega faktoro en inkludo aŭ ekskludo de difinitaj homgrupoj, kaj bedaŭrinde estas ofte uzata kiel instrumento de diskrminacio kaj senpovigo. Ŝajnas strange, ke homoj de bona volo (kaj ni ne dubas pri la bona volo de niaj UN-kolegoj-fakuloj pri evoluigo) dediĉu tiel malmultan atenton al la lingvaj procezoj, kiuj troviĝas en la vera kerno de homa komunikado.

Unuiĝintaj Nacioj devas doni pli grandan atenton al lingvoj en evoluigo.
Universala Esperanto-Asocio, neregistara organizaĵo (NRO) asociita kaj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj kun la Fako de Publika Informado en UN, interesiĝas ne nur pri la antaŭenigo de la Internacia Lingvo Esperanto sed ankaŭ pri eliminado de ĉiuj formoj de diskriminacio, inkluzive lingvan diskriminacion, kaj la avanco de ĉiuj fundamentaj homaj rajtoj, inkluzive lingvajn rajtojn. Ĝi estas unu el inter tre malmultaj NROj koncernataj pri lingvaj demandoj. Ĝi sekvas dupartan strategion rilate la Celojn pri Daŭripova Evoluigo. Unue, ĝi utiligas sian tutmondan reton de Esperanto-parolantoj por antaŭenigi la CDE kaj urĝigi la anojn de tiu reto, ke ili intervenu ĉe siaj registaroj subtene al la CDE. Due, ĝi insistas kiel eble plej forte ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ke UN dediĉu pli da atento al lingvaj demandoj kaj rekonu la fakton, ke efika komunikado kaj inkluzivaj lingvaj politikoj kuniras man-en-mane.

Traduki vortojn en ŝanĝiĝon postulas atenton al lingvoj.
En lastatempa artikolo, Kathy Calvin, prezidanto kaj ĉeffunkciulo de la Fondaĵo por Unuiĝintaj Nacioj, kaj R. Venkataramanan, de la Trustoj Tata, atentigis, ke “Ni atingis novan eraon de evoluo, kiu rekonas la bezonon de freŝaj aliroj kaj engaĝiĝoj de ĉiuj sektoroj. Tiuj lecionoj povos helpi la internacian komunumon transpaŝi tradiciajn modelojn kaj fortigi publikajn-privatajn partnerecojn por traduki la venontan aron da tutmondaj celoj el vortoj en daŭrantan ŝanĝiĝon.” La metaforaj selektoj de la aŭtoroj meritas refojan rigardon: ili parolas pri traduki tutmondajn celojn el vortoj en daŭrantan ŝanĝiĝon. Tia tradukado ne realiĝos se ni ne aŭskultos la lingvojn de tiuj, kiujn ni deziras inkluzivi, nek venos daŭranta ŝanĝiĝo se la vortoj ne estos iliaj vortoj, ne nur niaj. Tiu daŭranta ŝanĝiĝo rezultos nur el ŝanĝiĝo flanke de ĉiuj partioj.

30 oktobro 2015