Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019


Alklaku ĉi tie por legi nian mesaĝon okaze de la Internacia Tago por Toleremo. Universala Esperanto-Asocio apelacias al internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, al registaroj tra la mondo, kaj al ĉiuj homoj de bona volo, ke ili laboru por serĉi signifoplenan dialogon, ke ili flankenmetu siajn diferencojn, kaj ke ili kunlaboru en spirito de toleremo por alfronti la defiojn kiuj jam kontraŭstaras nin ĉiujn.