Videoj

Vi trovas ĉi tie filmetojn eldonitajn de UN kaj Unesko, en esperantigitaj versioj. Bonvolu sendi al ni informojn pri aliaj interesaj rilataj spektaĵoj, kiujn ni povu aldoni al ĉi tiu paĝo.

  1. Fanfaro por Ĉiuj Popoloj: 70-a datreveno-filmeto de la UN
    • Nova filmeto kiu markas la 70-an datrevenon de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi enkorpigas ses lingvojn kaj eksponas la laboron de la UN je la frontoj de paco kaj sekureco, homaj rajtoj kaj evoluigo.
  2. Adopto de la Celoj por Daŭripova Evoluigo
    • Diversaj voĉoj recitas la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo por la jaroj 2015-2030, kiujn la Unuiĝintaj Nacioj adoptis en septembro, 2015
  3. Lingvoj Gravas!
    • Filmeto farita de Unesko en 2010, okaze de la Internacia Tago de la Patrina Lingvo, por konsciigi nin pri la aktuala graveco de lingvoj.
  4. Edukado por Tutmonda Civitaneco
    • Edukado por Tutmonda Civitaneco ludas ŝlosilan rolon por alfronti la defiojn de la nuna tempo. Ĝi instigas nin agi respondece en niaj vivoj kaj komunumoj. Ĝi helpas nin kompreni ke niaj defioj estas kunligitaj, kaj same la solvoj. En tiu ĉi filmo Dean, Andiswa kaj Juan konstruas pacajn komunumojn en Kaburbo, Sud-Afriko, per dialogo, muziko kaj danco.

Por spekti pli da filmetoj eldonitaj de UN kaj Unesko bonvolu vidi la jutub-kanalon: United Nations – Esperanto – Unuiĝintaj Nacioj.